Votuporango

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Votuporanga)
Votuporango
municipo de Brazilo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Brazilo
Ŝtato São Paulo
Regiono São José do Rio Preto
Fondita 8-a de aŭgusto de 1937
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 95 338  (2020)
Loĝdenso 226,61 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 20° 25′ S, 49° 58′ U (mapo)-20.422777777778-49.972777777778Koordinatoj: 20° 25′ S, 49° 58′ U (mapo)
Alto 525 m (INDI)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 421,686 km² (42 168,6 ha)
Horzono UTC-3
Votuporango (San-Paŭlo)
Votuporango (San-Paŭlo)
DEC
Votuporango
Votuporango
Situo de Votuporango
Votuporango (Brazilo)
Votuporango (Brazilo)
DEC
Votuporango
Votuporango
Situo de Votuporango

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Votuporanga [+]
vdr


Votuporango[1], portugale Votuporanga, estas urbo kaj municipo en Brazilo. La municipo Votuporango estas unuo sur la teritorio de la subŝtato San-Paŭlo, en plena uzo de sia politika, leĝodona, administra kaj financa aŭtonomio, laŭ la kondiĉoj garantiitaj de la konstitucioj federacia kaj subŝtata, kaj estas regata de la municipa organiza leĝo.

La povoj leĝodona kaj plenuma de Votuporango estas sendependaj kaj harmonie inter si, kaj kune ekzercas la registaron.

Propraj flago, blazono kaj himno estas simboloj de la urbo, reprezentantaj ĝiajn kulturon kaj historion.

La municipo havas sian sidejon en la urbo Votuporango, kaj krome la municipa distrikto Simonseno estas parto de ĝi, kiu povas krei, organizi kaj nuligi municipajn distriktojn, laŭ la subŝtata leĝaro.

La ĉefa municipa kalendara tago de Votuporanga esta la 8-a de aŭgusto.

Laŭ takso de IBGE en 2020 la municipo havis 95.338 loĝantojn en 420,703 km² (loĝdenso 226,61 loĝ./km²).

[2] [3]

Historio[redakti | redakti fonton]

[4]

La 28-an de decembro 1936 la firmao Companhia Agrícola Francisco Schimidt S/A, kiu havis monmalfacilaĵojn pro la krizoj de la kafokulturo, pagis siajn ŝuldojn kun la germana eksporta kompanio Theodor Wille & Cia, donante al ĝi kiel pagojn du terpecojn, unu el ili la bieno Votuporanga, entute 11.340,14 ter-buŝeloj (27.443,14 hektaroj), situanta en la bieno Marinheiro de Cima, en la municipo Tanabio, tiam municipa distrikto de Monte-Aprazivelo .

La germana kompanio starigis la firmaon Empreza Paulista Para Retalhar Terras kun la celo dividi la akiritajn areojn kaj, en la unuaj tagoj de februaro 1937, sendis la inĝenierojn Guilherme Von Trumbach kaj Otto Rittl al la regiono, helpate de s-ro Pascoal Albanese, loĝanto de Tanabio kaj laŭ lia propono, ili flankenmetis parton de la areo, destinante ĝin al formado de kerno de estonta vilaĝo.

La 14-an de marto de la sama jaro, rajdantoj foriris de la ĉefsidejo de la bieno por serĉi la idealan lokon por la nova vilaĝo kaj survoje ili trovis la signon de la malnova bieno, kaj la nomo estis elektita: Votuporanga, laŭ propono de s-ro Sebastião Almeida de Oliveira.

Areo da 30 ter-buŝeloj (72,60 hektaroj), estis rezervita por la afero kaj 12 dom-blokoj, placoj kaj stratoj estis aranĝitaj, kaj la 8-an de aŭgusto 1937, kun rostokrado, muzikgrupo, katira danco, multaj paroladoj kaj kun la beno de kamparkruco fare de la pastro Izidoro Cordeiro Paranhos, la vilaĝo Votuporango estis inaŭgurita.

La 1-an de januaro 1945, la vilaĝo ricevas la urban jurisdikcion kaj estis levita al la kategorio de municipo, estante nomumita kiel la unua urbestro la notario de Ameriko-de-Kampo, s-ro Francisco Vilar Horta, kaj la 13-an de junio 1945, la komarko Votuporango estas instalita, estante nomumita kiel la unua juĝisto d-ro Nelson Ferreira Leite.

Banko[redakti | redakti fonton]

Edukado[redakti | redakti fonton]

Gazeto, radio kaj TV[redakti | redakti fonton]

Hotelo[redakti | redakti fonton]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Klubo[redakti | redakti fonton]

Notariejo kaj registrejo[redakti | redakti fonton]

Religio[redakti | redakti fonton]

Sanzorgado[redakti | redakti fonton]

Servo[redakti | redakti fonton]

Sporto[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Referenco[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]