Władysław Łodej

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Władysław Łodej
Persona informo
Naskiĝo 4-an de februaro 1904 (1904-02-04)
en Lubienia, Świętokrzyskie Voivodeship
Morto 31-an de decembro 1942 (1942-12-31) (38-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo soldato
vdr

Władysław Łodej (naskiĝis la 4-an de februaro 1904, mortis la 31-an de decembro 1942) – membro de la pola rezistomovado, engaĝita en helpokampanjo al judoj, murdita kun la familio de germanaj okupantoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li loĝis en vilaĝo Lubienia (nun distrikto Starachowicki). Nuptis unu jaron pli junan Wiktoria Lis, kiu naskis kvaropon de infanoj: Edward Zdzisław (n. 1928), Janina (n. 1930), Władysława (n. 1934), Stanisława (n. 1936).

Li partoprenis la defendan militon. Post fino de la bataloj revenis al siaj gepatra tero, kie baldaŭ aliĝis al konspira agado.

En nekonataj cirkonstancoj sukcesis kontaktiĝi kun judoj el geto en Iłża, kiuj laboris en ferminaĵo "Władysław" sur tereno de forstejo Kutery. La 5-an de aŭgusto 1942 kune kun sia fratido Feliks kaj familianoj de parencita familio Janiec helpis fuĝi de geto al grupo de ĉ. 40 viroj, virinoj kaj infanoj, kies gvidanto estis Chil Brawerman. Poste kun sia familio diversmaniere helpis al kaŝiĝantaj en arbaro rifuĝintoj, aparte liveris al ili nutraĵon. Oktobre 1942 aliĝis al pola-juda partizana taĉmento de Popola Gvardio, komandata de Stanisław Olczyk pseŭdonomo "Garbaty" (Ĝibulo) (la taĉmenton oni organizis surbaze de la grupo de Brawerman).

Novembre 1942 la taĉmento faris kelke da batalagoj, kies celo estis akiro de armiloj kaj provizo. Ilia militara signifo estis malgranda. Malgraŭ tio ili maltrankviligis germanojn kaj policaj regopovoj de la distrikto ekplanis grandan polican traserĉon en la arbaroj. La 3-an aŭ la 6-an de decembro 1942 germana puntaĉmento ĉirkaŭis la partizanan tendaron sur marĉo de Klamoch. Dum neegala batalo mortfalis aŭ estis murditaj ĉ. 50 partizanoj kaj judaj rifuĝintoj. Parto de la taĉmento, en tio Łodej, "Ĝibulo" kaj vundita je mano Brawerman, sukcesis eskapi la ĉirkaŭiron.

Post la pelĉaso germanoj komencis persekutan kampanjon direktitan al poloj helpantaj al la judaj rifuĝintoj. Duone de decembro al Lubienia alvenis germanaj ĝendarmoj, kiuj arestis la edzinon kun infanoj de Łodej, kaj liajn gepatrojn – Wojciech kaj Marianna – murdis en ne klarigitaj cirkonstancoj. La 21-an de decembro Wiktoria kun kvaropo de infanoj estis pafmortigita en arbaroj de forstejo Marcule. Władysław Łodej travivis siajn proksimulojn nur je dek tagoj. La 31-an de decembro 1942 estis arestita kaj pafmortigita de "blua policano" el gardejo en Brody Iłżeckie. Lian korpon oni enterigis en apudvoja kavo apud Połągiew.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Grzegorz Berendt, Rodzina Łodejów (Familio Łodej), en: Aleksandra Namysło (redaktorino), Kto w takich czasach Żydów przechowuje?... Polacy niosący pomoc ludności żydowskiej w okresie okupacji niemieckiej (Kiu en tiaj tempoj hejmgardas judojn?... Poloj portantaj helpon al juda loĝantaro dum la germana okupado), Instituto pri Nacia Memoro, Varsovio 2009, ISBN 978-83-7629-043-0.
  • Jacek Andrzej Młynarczyk, Sebastian Piątkowski: Cena poświęcenia. Zbrodnie na Polakach za pomoc udzielaną Żydom w rejonie Ciepielowa (Krimoj kontraŭ poloj pro helpo al judoj en regiono de Ciepielów), Instytut Studiów Strategicznych, Krakovo 2007, ISBN 978-83-87832-62-9.