Ĝermolisto de svisaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Walter Giannini-Aeplli)
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z


B[redakti | redakti fonton]

Paul Bächli[redakti | redakti fonton]

Paul BÄCHLI (naskiĝis en 1901, mortis la 10-an de marto 1995), estis UEA-delegito dum trideko da jaroj en Baden (Argovio) kaj honora membro de Svisa Esperanto-Societo, kies dokumentan servon li prizorgis.

Hans Bipp[redakti | redakti fonton]

Hans BIPP (naskiĝis en 1913, mortis la 4-an de novembro 1997 en Birsfelden) estis esperantisto ekde 1929, aktivulo de Svisa Asocio de Esperanto-Fervojistoj kaj ties prezidinto inter la jaroj 1952 kaj 1956.

Laurent Burgbacher[redakti | redakti fonton]

Laurent BURGBACHER (naskiĝis en 1976, vivanta en Laŭzano) estas esperantisto, kiu interalie miksis kaj aranĝis la kanton Konsolarmeoj, kanto verkita de Tomio Frejarö, kantita de Gijom' Armide kaj Tomio Frejarö kaj publikigita en aprilo 2018.

C[redakti | redakti fonton]

Gérard Cool[redakti | redakti fonton]

Gérard COOL estis devene nederlanda esperantisto en la komunumo Hasliberg de la kantono Berno. Kun sia edzino Florence li multajn jarojn instruis Esperanton en la fama internacia privatlernejo École d'Humanité, kiu troviĝas en Hasliberg, kaj kies fondinto kaj iama direktoro Paulus Geheeb ankaŭ estis aktiva Esperantisto.[1] En École d'Humanité inter aliaj Claude Gacond intimiĝis kun Esperanto.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Florence Cool-Coté[redakti | redakti fonton]

Florence COOL-COTÉ estis devene kebekia, do franclingve kanada esperantistino en la komunumoparto Wasserwendi de la komunumo Hasliberg en la kantono Berno. Kun sia edzo Gérard ŝi multajn jarojn instruis Esperanton en la fama internacia privatlernejo École d'Humanité, kiu troviĝas en Hasliberg, kaj kies fondinto kaj iama direktoro Paulus Geheeb ankaŭ estis aktiva Esperantisto. Florence Cool-Coté de 1979 ĝis 1986 estis svisa ĉefdelegitino de Universala Esperanto-Asocio kaj A-komitatanino de UEA por Svislando.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. ekzemple dokumentita en la Jarlibro de UEA 1982, p. 325, aŭ 1984, p. 363

G[redakti | redakti fonton]

Chantal Gacond[redakti | redakti fonton]

Chantal GACOND (naskiĝis en 1959) en oktobro 1981 kun interalie Ueli Haenni, Stefano Keller kaj Dietrich Michael Weidmann fondis la asocion Junularo Esperantista Svislanda, post antaŭa miskomprena malfondiĝo de Esperanto-Junularo de Svislando, kaj helpis rekonigi la novan organizaĵon landa sekcio de TEJO daŭrige de la antaŭa asocio. Plurajn jarojn ŝi vivis kun Dietrich Michael Weidmann, interalie de 1984 ĝis 1989 en Ŝafhaŭzo. Dumtempe ŝi vivis kaj laboris en la flegohejmo Sunhejmo en Rheineck SG, situanta sur monteto kun bela rigardo super la tuta urbo kaj dum multaj jaroj gvidata fare de la esperantisto Hans Kästli, kiu tien kunlabore venigis esperantistojn el la tuta mondo. Nun ŝi loĝas en Ĝenevo.

Gabrielle Gacond[redakti | redakti fonton]

Gabrielle GACOND (naskiĝis en 1908, mortis la 21-an de aprilo 1999 en Neŭŝatelo) estis subteninto de Kultura Centro Esperantista kaj kunlaborinto de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia. Ŝi estis la patrino de Claude Gacond. Pluraj fotoj de ŝi aperas en esperantlingva biografio de li en lia persona retejo.

Walter Giannini-Aeppli[redakti | redakti fonton]

Walter GIANNINI-AEPPLI (naskiĝis en 1914, mortis la 9-an de aprilo 2003) estis membro de UEA, Svisa Esperanto-Societo (SES), KELI kaj de Esperanto-Societo Zuriko, kiun li prezidis plurajn jarojn.

Ĝ[redakti | redakti fonton]

Richard Huber-Muff[redakti | redakti fonton]

Richard Huber-Muff [?- majo 1948] estis svisa esperantisto meze de 20-a jarcento en Luzern. Li estis patro, interalie, de du katolikaj pastroj.

J[redakti | redakti fonton]

Frieda Jakob[redakti | redakti fonton]

Frieda JAKOB (mortis la 14-an de decembro 1958) estis la dua edzino de Honora Redaktoro de Esperanto Hans Jakob.

Maria-Johanna Jakob-Notz[redakti | redakti fonton]

Maria-Johanna Jakob-Notz (mortis 1930 en Ĝenevo) estis la unua edzino de direktoro de UEA Hans Jakob.

Johannes Jüstrich[redakti | redakti fonton]

Johannes JÜSTRICH (naskiĝis en 1907 , mortis en 1988 en St. Gallen, Svislando) estis svisa esperantisto. Li estis delegito kaj fakdelegito de UEA pri fervojoj.

L[redakti | redakti fonton]

Hanny Liechti[redakti | redakti fonton]

Hanny LIECHTI, (naskiĝis en 1914, mortis 85-jara la 5-an de decembro 1999) estis plur-jardeka aktivulino, estrarano kaj honora membro de Esperanto-Societo Zuriko. Ŝi agadis ankaŭ en Svisa Esperanto-Societo kaj Kristana Esperanto-Ligo Internacia. Ŝia edzo Fritz Liechti-Kirchhofer (1913-2001) ankaŭ estis aktiva esperantisto - kun li ŝi interalie inter la jaroj 1953 kaj 1977 organizis kvar internaciajn kongresojn de KELI

Hans Lüthi[redakti | redakti fonton]

Hans LÜTHI (naskiĝis en 1915 - mortis la 8-an de junio 1977 en Lenzburg, Svislando) estis svisa esperantisto, iam UEA-delegito en Araŭo, membro de UEA ekde 1938.

M[redakti | redakti fonton]

Angelo Mellini[redakti | redakti fonton]

Angelo MELLINI (naskiĝis en 1934) estis iama sekretario de Svisa Esperanto-Societo, mortis la 10-an de septembro 2002 en Hermetschwil (Svislando).

Marcel Moreillon[redakti | redakti fonton]

Marcel MOREILLON (1906- 2004) estis UEA-membro el Satigny (Svislando) kaj membro de la ĝeneva grupo La Stefo, mortis la 20-an de januaro 2004.

Amélie Montandon[redakti | redakti fonton]

Amélie MONTANDON (mortis 89-jara la 2-an de majo 1970) estis svisa esperantistino, malnova membro kaj delegito de UEA. Ŝi aktivis en la movado ekde la 2-a UK en 1906 ĝis nelonge antaŭ la morto.

N[redakti | redakti fonton]

Ernest Navide[redakti | redakti fonton]

Ernest Navide (naskiĝis 1816? kaj mortis 1909) estis esperantisto en Ĝenevo, Svisio en la komenco de la 20-a jarcento. Li estis ano de la Académie des Sciences Morales et Politiques de Francio. Esperantigis en 1900, 84-a jaraĝa.

P[redakti | redakti fonton]

Jules Perlet[redakti | redakti fonton]

Jules Perlet (1887-1964), estis svisa esperantisto en la 20-a jarcento.

Verko:

  • Ausfuhliche Grammatika der Espereranto-Sprache. Eld. Alfred Schmid & Cie, Berno, 1923, 104 pĝ.
Citaĵo
 Tre ampleksa bonega lernolibro, kun multaj trafaj ekzemploj. Ĝi taŭgas speciale por personoj, kiuj deziras studi la lingvon sen helpo de profesoro. La libro estas presita sur preskaŭ-luksa papero per dikaj, bone legeblaj literoj. Ni ne dubas, ke tiu nova libro multe helpos divastigi nian lingvon en germana parto de Svislando 
— Belga Esperantisto n101-102 (jul-aug 1923)

Nadine Perrenoud[redakti | redakti fonton]

Nadine PERRENOUD (mortis la 1-an de majo 1982 en Neŭŝatelo, Svislando) estis fervora UEA-membro kaj loka aktivulino.

René W. Perrenoud[redakti | redakti fonton]

René W. PERRENOUD (1904-1996), esperantisto preskaŭ denaska, estrarano de Svisa Esperanto-Societo (1952-74), komitatano kaj librotenisto de Kultura Centro Esperantista (1968-88), delegito dum 40 jaroj pri edukado, mortis la 30-an de julio en Hauterive (Svislando).

S[redakti | redakti fonton]

Werner Schaufelberger[redakti | redakti fonton]

Werner SCHAUFELBERGER (naskiĝis en 1916, mortis la 4-an de majo 1998 en Zuriko) estis dumviva membro de UEA kaj multjara fervoja delegito.

V[redakti | redakti fonton]

Willy Voirol-Reichen[redakti | redakti fonton]

Willy VOIROL-REICHEN (1905-2001) estis membro de UEA dum pli ol 60 jaroj, dumviva membro de UEA kaj iama delegito en Biel.

W[redakti | redakti fonton]

Alfred Wenger[redakti | redakti fonton]

Alfred WENGER (naskiĝis en 1917, mortis en 2003 en Chez-le-Bart) estis dumviva membro de UEA kaj inter la jaroj 1964 kaj 1983 funkciis kiel fakdelegito pri medicino.