Witold Wilkosz

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Witold Wilkosz (naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1891 en Krakovo, mortis la 31-an de marto 1941 samloke) estis pola matematikisto, fizikisto, lingvisto, filozofo kaj populariganto de scienco.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Witold Wilkosz naskiĝis en la familio de Jan Wilkosz, polisto kaj profesoro de gimnazio, kaj Józefa Vopalko. De la plej junaj jaroj distingiĝis per matematikaj kaj lingvaj kapabloj. Junaĝe amikiĝis kun matematikisto Stefan Banach. Antaŭ abiturientiĝo verkis artikolon pri ŝemidoscienco, pro kio ricevis de scienca societo Morgenländische Gesselchaft membrecon kaj stipendion, kiu permesis al li universitatajn studojn en Bejruto. Post kelkaj monatoj li revenis kaj ekstudis filologion en Jagelona Universitato. Post du jaroj ŝanĝis studdirekton al matematiko, kiun lernis en Krakovo kaj Torino. Doktoriĝis surbaze de disertaĵo pri la integralo de Henri Léon Lebesgue komencante laboron de lekciisto de matematiko en sia altlernejo. En 1920 habilitiĝis kaj en 1936 iĝis profesoro. Novembre 1939 estis arestita de germanoj dum ilia okupado de Pollando. Malkreskanta sano kaŭzis, ke li liberiĝis de malliberejo. Mortis pro pneŭmonito.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Z teorii funkcji absolutnie ciągłych i całek Lebesgue’a (El la teorio de absolute kontinuaj funkcioj kaj integraloj de Lebesgue) (doktoriga tezaro), 1918
  • O funkcjach ściśle mierzalnych i Duhamelowskich wraz z zastosowaniami do teorii równań całkowych i różniczkowych (Pri funkcioj strikte mezureblaj kaj tiuj de Jean-Marie Duhamel kune kun iliaj aplikoj al teorio de integralaj kaj diferencialaj ekvacioj) (habilitiga disertaĵo), 1920
  • Les proprietés topologiques du plan euclidien, Parizo 1931
  • Liczę i myślę (Mi kalkulas kaj pensas), Krakovo 1938
  • Jak powstała liczba (Kiel estiĝis nombro), 1938
  • Człowiek stwarza naukę (La homo kreas sciencon), Krakovo 1946

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]