Saltu al enhavo

Radiofonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Radiotekniko)
Komunuza radioricevilo: la "transistoro".

Radiofonio estas la elsendo de sono aŭ aliaj signaloj per elektromagnetaj ondoj; ofte oni diras mallonge nur radio, sed tiu vorto havas precipe aliajn signifojn - vidu la apartigan paĝon radio en radioondo.

La disvolviĝo de la senfadena dissendo rezultas de longdaŭra procezo, kie plifirmiĝis fundamentaj fizik-teorioj kaj eksperimentadoj fare de eminentaj inĝenieroj.

La historio de radio komenciĝas en la fino de la 17-a jarcento. En tiu epoko la scienculoj ne kapablis klarigi la misteron de la kosmo kaj ankoraŭ ne konis la fundamentajn ecojn de la lumo. Ili multe interesiĝis pri astronomio kaj optiko. Sed kelkaj scienculoj jam interesiĝas al magnetismo kaj elektrostatiko. Ekzemple la brita kuracisto kaj fizikisto William Gilbert (1544-1603), la ĉef-kuracisto de la angla reĝino Elizabeto la 1-a, estis la unua, kiu havis la ideon ke la ter-globo povus esti giganta magneto kaj ke oni povas klasifiki la korpojn en du familioj: la izolaĵoj kaj la konduktaĵoj.

Malfacilas atribui la inventon de la radio al unika persono. En diversaj landoj oni agnoskas ties respondecon je loka nivelo: Aleksandr Stepanoviĉ Popov faris siajn unuajn pruvojn en Sankta Peterburgo, Rusio; Nikola Tesla en Sankta Luiso, Misurio; Guglielmo Marconi en Britio aŭ la komandanto Julio Cervera en Hispanio. La unuaj uzoj estis en la mararmeo, por sendi Morse kodajn mesaĝojn inter ŝipoj kaj la marbordo. Hodiaŭ, radio estas el multaj specoj, kaj el diversaj formatoj. Ĝi nun estas plej larĝe uzata tutmonde por distriĝaj, informaj kaj ankaŭ komercaj elsendoj.

En 1873 la skota fizikisto James Clerk Maxwell formulis la teorion pri disvastiĝo de la elektromagnetaj ondoj, Li kalkulis, kio okazas, kiam oni ŝanĝas rapide elektran aŭ magnetan energion, kaj liaj kalkuloj montris, ke energio estas tiam transportata trans la spaco. Liaj rezultoj restis longe nur sur papero. Praktikajn eksperimentojn li ne faris.

En 1888 la germana fizikisto Heinrich Hertz el Darmstadt malkovris la radiondojn en sia eksperimentoj kun sparkoj. Li sukcesis mezuri la efekton de sparkoj je la distanco de 30 metroj.

En 1894 Nikola Tesla faris sian unuan demonstron en publiko de radielsendo, kaj preskaŭ samtempe, en 1895, la itala Guglielmo Marconi konstruis la unuan sistemon de radio, kaj en 1901 sukcesis sendi signalojn al la mala bordo de la Atlantiko. La hispana Julio Cervera Baviera, kiu laboris tri monatojn en 1898 en la privata laboratorio de Marconi estas, laŭ priserĉado realigita de profesoro de la Universitato de Navaro, la inventisto de la radio; Marconi inventis antaŭ Cervera la telegrafion senkablan, sed li ne laboris en radio ĝis 1913, dum Cervera estis kiu solvis la problemojn de la telefonio senkabla, kion oni konas nun kiel radio, kiam li transmisiis la homan voĉon -kaj ne signaloj- senkable inter Alikanto kaj Ibizo en 1902, kaj eĉregistris la patenton en kvar landoj: nome Hispanio, Anglio, Germanio kaj Belgio.[1]

La unuaj dissendoj por regula distro komencis en 1920 en Argentino.[2] La unua regula kaj informa dissendejo estas konsiderata de multaj aŭtoroj la stacio 8MK (nune WWJ) de Detroit (Usono) apartenanta al la ĵurnalo The Detroit News kiu ekfunkciis la 20an de aŭgusto de 1920, kvankam multaj aŭtoroj opinias, ke estas la KDKA de Picburgo kiu ekelsendis novembre de 1920, ĉar ĝi akiris komercan permesilon antaŭ tiu alia.

En la 1920-aj jaroj la amplifo per elektrona valvo revoluciis tiom la radioricevilojn kiom la radiosendilojn.

En 1933 Edwin Armstrong priskribis sistemon de radio de alta kvalito, malpli suferanta de la radielektrikaj parazitoj ol la AM, uzante la frekvencmoduladon (FM). Fine de tiu jardeko tiu proceso stabliĝis kiel komerca sistemo, kiam muntis proprakoste Armstrong elsendejon per tiu sistemo.

En 1943 la Usona Ĉefkortumo permesis al Tesla la inventorajtojn de la radio post kiam li plendis pro plagiato de liaj patentoj.

En la 1950-aj jaroj la teknologio de radiofonio spertis grandan nombron de plibonigoj kiuj kondukis al la generaligo de la uzado de la transistoroj.

Antaŭ la kreo de televido, komercaj radiofoniaj elsendoj konsistis ne nur el novaĵoj kaj muzikoj, sed ankaŭ dramoj, komedioj, variaj programoj, ktp. En la malfrua 1940-a jardeko kaj la frua 1950-a jardeko, la alveno de televido ŝanĝis multe la radiajn programojn, kiuj nun en kelkaj landoj ĉefe konsistas el informado kaj dissendo de muziko.

En 1957, la firmao Regency enkondukis la unuan kaptilon transistorigitan, sufiĉe malgrandan por esti portata en poŝo kaj funkciata per malgranda akumulatoro. Estis fidinda ĉar ne varmiĝis pro manko de tuboj. Dum la venontaj dudek jaroj la transistoroj anstataŭigis la tubojn preskaŭ komplete, escepte por tre altaj povumoj aŭ frekvencoj.

Inter la 1960-aj jaroj kaj la 1980-aj la radio eniras en epokon de deklivo pro la konkurenco de la televido kaj la fakto ke la radielsendejoj ĉesis elsendi en kurta ondo (tutmonda atingo) per VHF (kiu havas atingopovon nur de kelkaj centoj de kilometroj).

En la 1990-aj jaroj la novaj diĝitaj teknologioj ekaplikiĝis al la mondo de la radio. Pliboniĝis la kvalito de la sono kaj fariĝas pruvoj per radio satelita (nomata ankaŭ HD), tiu teknologio permesas la renaskiĝon de la intereso por la radio.

La ebleco alvenis elsendi ne nur per antenoj, sed ankaŭ per Interreto. Multaj internaciaj kaj naciaj radioj uzas tiun eblon por elsendi pli facile al la tuta mondo. Sed ekzistas ankaŭ novaj malfortaj radioj, kiuj tiel ekekzistis nur kiel interreta radio kaj estas dank'al interreto same aŭskulteblaj tutmonde. Transmisiaj retoj per optikaj fibroj disvastiĝas pli kaj pli.

Transmisio kaj ricevo

[redakti | redakti fonton]

Radioondo okazas kiam ŝargita partiklo (ekzemple, elektrono) estas ekscitita je frekvenco el la radiofrekvenca (RF) gamo de la elektromagneta spektro. Aliaj tipoj de elsendaj ondoj, kiuj falas ekster la RF gamo estas gama-radioj, ikso-radioj, infraruĝaj radioj, ultraviolaj radioj kaj lumo[3].

Kiam la radioondo agas al sur elektra drato (anteno), ĝi induktas movadon de elektraj ŝargoj, t.e. elektran kurenton, kiun la ricevilo detektas kaj, post amplifado (se la ondo estas modulita tiel portanta informojn), reproduktas aŭdiosignalojn aŭ aliajn tipojn de signaloj.

La elsendilo produktas portantan ondon, kies karakterizoj estas modifataj laŭ la transmisiotaj signaloj (aŭdio aŭ vídeo). Kaj disvastiĝas la moduladita portanta ondo. La ricevilo kaptas la ondon kaj malmoduladas ĝin por alporti al la aŭdanto la originalan transmisienditan signalon[4].

En elektroniko kaj telekomunikado radiosendilo estas elektronika aparato kiu, kun la helpo de anteno, elsendas radioondojn. La sendilo produktas alternan kurenton, kun radiofrekvenco kiu estas aplikita al la anteno. Ekscitita de tiu alterna kurento, la anteno elsendas radioondojn. Krom ilia uzo en radiofonio, sendiloj estas necesaj partoj de multaj elektronikaj aparatoj kiuj komunikas per radioondoj, kiel ĉelaj telefonoj, senkablaj komputilaj retoj, Bluetooth ebligitaj aparatoj, garaĝa pordo malfermiloj, dudirektaj radioj en aviadilo, ŝipoj, kosmoŝipo, radaro kaj navigiloj.

Ĵamstacio (aliaj vortoj: ĵamada/perturba sendostacio) estas radiostacio uzata por ĝeni la ricevon de aliaj, ne dezirataj, stacioj. La ĵamstacio elsendas je la sama frekvenco kiel la radiostacio kiu estas ĝenenda.

La elsendondoj estas rimedo kunhavita de multaj uzantoj. Du radiosendiloj en la sama areo kiuj provas elsendi sur la sama frekvenco enmiksiĝos unu la alian, kaŭzante fuŝan ricevon, tiel ke neniu dissendo povas esti ricevita klare.[5] Enmiksiĝo kun radiodissendoj povas ne nur havi grandan ekonomian koston, sed ĝi ankaŭ povas esti vivminaca (ekzemple, en la kazo de enmiksiĝo kun krizkomunikadoj aŭ aertrafika kontrolo)..[6][7]

Por malhelpi enmiksiĝon inter diversaj uzantoj, la emisio de radiondoj estas strikte regulita de naciaj leĝoj, kunordigitaj de internacia korpo, nome la Internacia Telekomunika Unio (ITU), kiu asignas bendojn en la radiospektro por malsamaj uzoj.[5][8] Radioelsendiloj devas esti rajtigitaj fare de registaroj, sub gamo da licencklasoj depende de uzo, kaj estas limigitaj al certaj frekvencoj kaj potenconiveloj. En kelkaj klasoj, kiel ekzemple radio- kaj televid-elsendstacioj, la dissendilo ricevas unikan identigilon konsistantan el ŝnuro de leteroj kaj nombroj nomita voksignalo, kiu devas esti uzita en ĉiuj dissendoj.[9] Por alĝustigi, konservi aŭ interne ripari radiotelefonajn dissendilojn, individuoj devas teni registaran permesilon, kiel ekzemple la ĝenerala radiotelefonia funkciigisto-licenco en Usono, akirita farante teston montrante adekvatan teknikan kaj laŭleĝan scion pri sekura radiofunkciado.[10]

Esceptoj al ĉi-supraj reguloj permesas la senlicencan operacion de publiko de malalt-potencaj mallongdistancaj dissendiloj en konsumvaroj kiel ekzemple poŝtelefonoj, sendrataj telefonoj, sendrataj aparatoj, [[Promenradio|promenradioj, civitanaj bendoradioj, sendrataj mikrofonoj, garaĝaj pordmalfermiloj, kaj bebogardiloj. En Usono, ĉi tiuj kategoriiĝas sub Parto 15a de la regularoj de la Federacia Komisiono pri Komunikado (FKK). Multaj el tiuj aparatoj uzas la ISM-bendojn, serion de frekvencbendoj ĉie en la radiospektro rezervita por senlicenca uzo. Kvankam ili povas esti funkciigitaj sen licenco, kiel ĉiuj radioekipaĵoj tiuj aparatoj ĝenerale devas esti tipo-aprobitaj antaŭ la vendo.[11]

AM kaj FM sistemoj

[redakti | redakti fonton]

Amplitudmodulado

[redakti | redakti fonton]

Pri la amplitudmodulado (AM), la transmisiota signalo (kun malaltaj frekvencoj, kiel ekzemple la aŭdofrekvencoj) estas elektronike multiplikita de portanta ondo (kun alta frekvenco), kaj, tiele, poste elsendata.

La radiofrekvencoj estas inter 535 kHz al 1 705 kHz (mezfrekvenca bendo, MF), ili permesas transmisii programojn (informojn kaj muzikojn) de naciaj radioj; tiaj frekvencoj diferencas laŭ la urboj kaj/aŭ la regionoj de lando[12].

Frekvencmodulado

[redakti | redakti fonton]

Pri la frekvencmodulado (FM), la amplitudo de la portanta restas konstanta, sed la frekvenco sinsekve varias laŭ la karakterizoj de la transmisiota signalo. Tiu sistemo eliminas elektronikajn bruojn kaj interferojn, kaj restaras la sonon kun tre granda fideleco.

La radiofrekvenca bendo ampleksas de 88 MHz al 108 MHz por transmisioj de urbaj programoj per lokaj radioj; fakte la disvastiĝo de FM-ondoj ne taŭgas por longaj distancoj kontraŭe al la AM-ondoj.

Jen kelkaj el la plej gravaj uzoj de radiofonio, organizitaj laŭ funkcio.

Elsendado

[redakti | redakti fonton]

Dissendado estas la unudirekta dissendo de informoj de dissendilo al riceviloj apartenantaj al publika ricevantaro.[13] Ĉar la radiondoj iĝas pli malfortaj kun distanco, elsendostacio povas esti ricevita nur ene de limigita distanco de sia dissendilo.[14] Sistemoj kiuj dissendas de satelitoj povas ĝenerale esti ricevitaj en tuta lando aŭ kontinento. Pli malnovaj surteraj radioj kaj televidoj estas pagataj per komerca reklamado aŭ registaroj. En abonsistemoj kiel satelita televido kaj satelita radio la kliento pagas monatan kotizon. En tiuj sistemoj, la radiosignalo estas ĉifrita kaj nur povas esti deĉifrita per la ricevilo, kiu estas kontrolita fare de la firmao kaj povas esti malaktivigita se la kliento ne pagas.[15]

Dissendado uzas plurajn partojn de la radiospektro, depende de la speco de signaloj elsenditaj kaj la dezirata celpubliko. Longondaj kaj mezondaj signaloj povas doni fidindan kovron de areoj plurcent kilometrojn laŭlarĝe, sed havas pli limigitan informan kapablon kaj tiel funkcias plej bone per sonsignaloj (parolado kaj muziko), kaj la sonkvalito povas esti degradita per radiobruo fare de naturaj kaj artefaritaj fontoj. La kurtondaj bendoj havas pli grandan eblan gamon sed estas pli submetataj al interfero fare de malproksimaj stacioj kaj diversaj atmosferaj kondiĉoj kiuj influas ricevon.[16][17]

En la tre altfrekvenca bendo, pli granda ol 30 megahercoj, la tera atmosfero havas malpli da efiko al la gamo de signaloj, kaj vidlinia disvastigo iĝas la ĉefa reĝimo. Tiuj pli altaj frekvencoj permesas la grandan bendolarĝon necesan por televidelsendo. Ĉar naturaj kaj artefaritaj brufontoj ĉeestas malpli ĉe tiuj frekvencoj, altkvalita audiotranssendo estas ebla, uzante frekvencmoduladon.[18][19]

Aŭdio: Radioelsendado

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Radio (komunikilo).

Radioelsendado signifas dissendon de aŭdo (sono) al radioriceviloj apartenantaj al publika interesitaro. Analoga aŭdio estas la plej frua formo de radielsendo. AM-dissendado komenciĝis ĉirkaŭ 1920. FM-dissendado estis lanĉita fine de la 1930-aj jaroj kun plibonigita fideleco. Elsenda radioricevilo nomiĝas populare simple radio. La plej multaj radioj povas ricevi kaj AM kaj FM.[20]

Panasonic AM radio el 1964.
  • AM (amplitudmodulado) - en AM, la amplitudo (forto) de la radiofluo estas variita per la sonsignalo. AM-dissendado, la plej malnova dissenda teknologio, estas permesita en la AM-elsendogrupoj, inter 148 kaj 283 kHz en la malaltfrekvenca (LF) bendo por longondaj elsendoj kaj inter 526 kaj 1706 kHz en la mezfrekvenca (MF) bendo por mez-ondaj elsendoj.[21] Ĉar ondoj en tiuj grupoj vojaĝas kiel grundaj ondoj sekvantaj la terenon, AM radiostacioj povas esti ricevitaj preter la horizonto je centoj da mejloj distanco, sed AM havas pli malaltan fidelecon ol FM. Radia potenco (ERP) de AM-stacioj en Usono estas kutime limigita al maksimumo de 10 kW, kvankam kelkaj (klar-kanalaj stacioj) rajtas elsendi je 50 kW. AM-stacioj dissendas en ununura aŭdsonado; AM-stereaj dissendaj normoj ekzistas en la plej multaj landoj, sed la radioindustrio ne ĝisdatigis al ili, pro manko de postulo.[22]
  • Kurtonda dissendado - AM-dissendado ankaŭ estas permesita en la kurtondaj grupoj de informaj radiostacioj. Ĉar radiondoj en ĉi tiuj bandoj povas vojaĝi interkontinentajn distancojn per reflektado de la jonosfero uzante ĉielondon aŭ "salti" disvastigon, mallonga ondo estas uzita fare de internaciaj stacioj, dissendante al aliaj landoj.[22][23]
Ekrano de aŭto-radio FM.
  • FM (frekvencmodulado) – en FM la frekvenco de la radioportanta signalo iomete varias per la sonsignalo. FM-dissendado estas permesita en la FM-elsendogrupoj inter proksimume 65 kaj 108 MHz en la tre altfrekvenca (VHF) intervalo. Radiondoj en tiu grupo vojaĝas per vidlinio tiel ke FM-ricevo estas limigita per la vida horizonto al proksimume 30-40 mejloj (48-64 km), kaj povas esti blokitaj per montetoj. Tamen ĝi estas malpli sentema al interfero de radiobruo (elektromagneta interfero, sferaj signaloj, senmovaj), kaj havas pli altan fidelecon, pli bonan frekvencrespondon, kaj malpli sonmisprezenton ol AM. En Usono, radia potenco (ERP) de FM-stacioj varias de 6-100 kW.[24]
  • Cifereca radio implikas diversajn normojn kaj teknologiojn por dissendado de ciferecaj radiosignaloj super la aero. Kelkaj sistemoj, kiel ekzemple HD Radio kaj DRM, funkcias en la samaj ondobendoj kiel analogaj elsendoj, aŭ kiel anstataŭaĵo por analogaj stacioj aŭ kiel komplementa servo. Aliaj, kiel DAB/DAB+ kaj ISDB_Tsb, funkcias en ondobendoj tradicie uzataj por televidaj aŭ satelitaj servoj.[25]
"Roberts" radio por DAB
  • Digital Audio Broadcasting (DAB) ekfunkciis en kelkaj landoj en 1998. Ĝi elsendas sonon kiel ciferecan signalon prefere ol analoga signalo kiel AM kaj FM faras.[26] DAB havas la potencialon disponigi pli altkvalitan sonon ol FM (kvankam multaj stacioj ne elektas elsendi je tia altkvalito), havas pli grandan imunecon al radiobruo kaj interfero, faras pli bonan uzadon de malabunda radiospektra bendolarĝo kaj disponigas progresintajn uzanttrajtojn kiel ekzemple elektronikaj programgvidiloj. Ĝia malavantaĝo estas ke ĝi estas malkongrua kun antaŭaj radioj tiel ke nova DAB-ricevilo devas esti aĉetita.[27] Pluraj landoj fiksis datojn por malŝalti analogajn FM-retojn en favoro de DAB/DAB+, ekzemple Norvegio en 2017[28] kaj Svislando en 2024.[29]
Ununura DAB-stacio elsendas 1,500 kHz bendolarĝan signalon kiu portas el 9-12 kanaloj de cifereca aŭdio modulita fare de OFDM inter kiu la aŭskultanto povas elekti. Dissendantoj povas elsendi kanalon je gamo da malsamaj cifercrapidecoj, do malsamaj kanaloj povas havi malsamajn sonkvalitojn. En malsamaj landoj DAB-stacioj dissendas per aŭ Band III (174-240 MHz) aŭ L-grupo (1.452-1.492 GHz) en la UHF-intervalo, tiel ke FM-ricevo estas limigita per la vida horizonto al proksimume 40 mejloj (64 km).[30][27]
  • HD Radio estas alternativa cifereca radionormo vaste efektivigita en Nordameriko.[31] En-grupa surkanala teknologio, HD Radio dissendas ciferecan signalon per la subdissendilo de la analoga FM aŭ AM-signalo de stacio. Stacioj povas plurelsendi pli ol unu sonsignalon per la subdissendilo, apogante la dissendon de multoblaj sonservoj ĉe ŝanĝiĝantaj bitrapidecoj.[32] La cifereca signalo estas elsendita uzante OFDM per la HDC (High-Definition Coding) proprieta sonkunprema formato. HDC estas bazita sur, sed ne kongrua kun, la MPEG-4-normo HE-AAC.[33] Ĝi uzas modifitan diskretakn kosinustransformajn (MDCT) sonkunpremadajn algoritmojn.[34]
  • Digital Radio Mondiale (DRM) estas konkuranta cifereca surtera radionormo evoluigita plejparte fare de dissendantoj kiel pli alta spektrefika anstataŭaĵo por informa AM kaj FM-dissendado. Mondiale signifas "tutmonde" en la franca kaj la itala; DRM estis evoluigita en 2001, kaj estas nuntempe apogita fare de 23 landoj, kaj adoptita fare de kelkaj eŭropaj kaj orientaj dissendantoj komenciĝantaj en 2003. La DRM30-reĝimo uzas la komercajn elsendogrupojn sub 30 MHz, kaj estas celita kiel anstataŭaĵo por norma AM-elsendo sur la longondaj, mezondaj, kaj kurtondaj grupoj. La DRM+-reĝimo uzas VHF-frekvencojn centritajn ĉirkaŭ la FM-elsendogrupo, kaj estas celita kiel anstataŭaĵo por FM-dissendado. Ĝi estas malkongrua kun ekzistantaj radioriceviloj, do ĝi postulas, ke aŭskultantojn aĉetu novan DRM-ricevilon. La modulado uzita estas formo de OFDM nomita COFDM en kiu, ĝis 4 elsendaĵoj estas elsenditaj per kanalo antaŭe okupita per ununura AM aŭ FM-signalo, modulita per kvadratura amplitudmodulado (QAM).[35][23]
La DRM-sistemo estas dezajnita por esti tiel kongrua kiel eble kun ekzistantaj AM kaj FM radiosendiloj, tiel ke multe de la ekipaĵo en ekzistantaj radiostacioj povas daŭri en la uzado, pliigita per DRM-moduladekipaĵo.[35][23]
La ricevilon RNS-510 de Volkswagen subtenas Sirius Satellite Radio.
  • Satelitradio estas abona radioservo kiu dissendas KD-kvalitan ciferecan aŭdion rekte al riceviloj de abonantoj uzante mikroondan malsuprenligan signalon de rekta elsenda komunika satelito en terfiksita orbito 35 000 km super la Tero. Ĝi estas plejparte destinita por radioj en veturiloj. Satelitradio uzas la 2.3 GHz S-grupon en Nordameriko; en aliaj partoj de la mondo, ĝi uzas la 1.4 GHz L-grupon asignitan por DAB.[36][37]

Son/video: Televidelsendado

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Televidkanalo.

Televida dissendo estas la dissendo de movbildoj kune kun sinkronigita sonkanalo per radio. La sinsekvo de senmovaj bildoj estas montrata sur ekrano per televida ricevilo ("televidilo"), kiu inkluzivas laŭtparolilon. Televidaj (vidbendaj) signaloj okupas pli larĝan bendolarĝon ol elsendaj radio (sonaj) signaloj. Analoga televido, la origina televidteknologio, postulis 6 MHz, do la televidaj frekvencbendoj estas dividitaj en 6 MHz-kanalojn, nun nomitaj "RF-kanaloj".[38]

La nuna televidnormo, lanĉita en 2006, estas cifereca formato nomita altdifina televido (HDTV), kiu elsendas bildojn kun pli alta rezolucio, tipe 1080 bilderojn altajn je 1920 bilderoj larĝe, kun rapideco de 25 aŭ 30 kadroj je sekundo. Transmisisistemoj de cifereca televido (DTV), kiuj anstataŭigis pli malnovan analogan televidon en transiro komenciĝanta en 2006, uzas bildkunpremadon kaj alt-efikecan ciferecan moduladon kiel ekzemple OFDM kaj 8VSB por elsendi HDTV-vidbendon ene de pli malgranda bendolarĝo ol la malnovaj analogaj kanaloj, ŝparante malabundan radiospektrospacon. Tial, ĉiu el la 6 MHz analogaj RF-kanaloj nun portas ĝis 7 DTV-kanalojn - tiuj estas nomitaj "virtualaj kanaloj". Ciferectelevidaj riceviloj havas malsaman konduton en la ĉeesto de malbona ricevo aŭ bruo ol analoga televido, nomita la efiko de "cifereca klifo". Male al analoga televido, en kiu ĉiam pli malbona ricevo igas la bildkvaliton iom post iom degradi, en cifereca televido bildkvalito ne estas trafita per malbona ricevo ĝis, ĉe iu punkto, la ricevilo ĉesas funkcii kaj la ekrano iĝas nigra.[39][40]

En Esperantujo

[redakti | redakti fonton]

La Esperantlingvaj radioelsendoj plenumis decidan rolon en la evoluado kaj praktika uzado de la lingvo kaj de ĝia ideologio. Radio estis la unua teknologia rimedo (tuj post la telegrafio) kiu efektive malgrandigis la distancojn kaj permesis komunikadon rapidan, facilan kaj de ĉiuj atingeblan. Kaj tiun rolon ĝi bele plenumas ĝis nun, malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj en la mondo.

La unua Esperanto-elsendo okazis en Usono, en 1922, la dua en Britujo, en tiu sama jaro.[41] En 1923 jam dek radiostacioj elsendis en la Internacia Lingvo, kaj tio evoluis al pli ol cent, post kelkaj jaroj, dum oni atingis agnoskon de fakularo diversmaniere, ekzemple en Venecio en 1923 kaj en Ĝenevo en 1924.[41] Tiu rapida kresko permesis, ke la tutmonda Esperanto-parolantaro ricevu modelojn de prononcado kaj de ĉiutaga uzado, kiuj certe grave favoris la unuecon de la lingvo kaj ĝia normiga uzo.

Inter la plej tradiciaj radioprogramoj en Esperanto, aparte meritas mencion du gravaj: tiuj de Pola Radio kaj tiuj de Radio Vatikana.[41] Iliaj heroa kontinueco, alta lingvonivelo kaj senriproĉa fideleco al la aŭskultantoj metas ilin en honoran lokon. Radio Polonia ekfunkciis en 1925 kaj komencis siajn regulajn elsendojn en 1926. En 1959 eksonis en ĝi la unua Esperanta programo. En 2007 ĉesis la oficialaj elsendoj per mallongaj ondoj en tiu radio, sed komenciĝis la podkasta formato. Post nelonga interrompo, en la jaro 2011 ekfunkciis la Pola Retradio en Esperanto, danke al kunlaborado inter Esperantistoj, sub la gvidado ĉefe de la mondfana redaktorino Barbara Pietrzak. Plu daŭras interesaj, klerigaj programoj en bonega nivelo, dufoje en ĉiu semajno.

Radio Vatikana fondiĝis en 1931. Ekde 1977 ĝi regule elsendas en Esperanto, kiel en aliaj kvindek lingvoj.[41] Nuntempe ili okazas trifoje en ĉiu semajno en du malsamaj ondolongoj, sed oni povas aŭskulti ilin ankaŭ per interreto. Kvankam ĝi estas strikte katolika stacio, kun programeroj direktataj al siaj religianoj, tamen la nobleco de la enhavo kaj la altaj lingva kaj parola kvalitoj faras ĝin sendube aprezata de la tuta Esperantistaro, sendepende de religiaj tendencoj.

Multaj aliaj fervoraj kaj valoraj homoj kontribuis al la radio en nia lingvo, ekzemple Radio Havano (1988) kaj 3 ZZZ Melburno (1989).[41] Ne eblas ĉi tie mencii ĉiujn. De kelkaj jaroj la Esperanta Retradio aldonas sian kontribuon al tiu bela historio. Malgraŭ la teknika grandega progreso en la monda komunikado — precipe pro interreto — radio ankoraŭ estas esence grava elemento por la vivo de la Esperanto-movado, ankaŭ pro tio, ke la radiistoj saĝe alprenis la novajn rimedojn de informadiko.[42]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Vidu «El español Julio Cervera Baviera, y no Marconi, fue quien inventó la radio, según el profesor Ángel Faus»[rompita ligilo], en la retejo de la Universitato de Navaro; ankaŭ El Mundo, «El español que inventó la radio», 30 de oktobro de 2005
  2. Las mil y una curiosidades de Buenos Aires, Diego M. Zigiotto, Grupo Norma, ISBN 978-987-545-483-5, jaro 2008.
  3. Clint Smith, Curt Gervelis. (2003) Wireless Network Performance Handbook (Manlibro pri efikeco de sendrata reto) (angle). ISBN 0-07-140655-7.
  4. The Electromagnetic Spectrum (La elektromagneta spektro), Universitato de Tenesio, Dept. pri Fiziko kaj Astronomio (angle)
  5. 5,0 5,1 "Spectrum 101" (PDF). US National Aeronautics and Space Administration (NASA). Februaro 2016. Arkivita (PDF) el la originalo la 11an de Februaro 2017. Alirita la 2an de Decembro 2019., p. 6
  6. Radio Frequency Interference Best Practices Guidebook - CISA - Feb. 2020. USDepartment of Homeland Security. Alirita 29a de Aŭgusto 2022 .
  7. Mazar (Madjar), Haim. (2016) Radio Spectrum Management: Policies, Regulations and Techniques. Wiley. ISBN 978-1118511794.
  8. Ellingson, Steven W. (2016). Radio Systems Engineering. Cambridge University Press. pp. 1–4. ISBN 978-1316785164.
  9. ARTICLE 19 Identification of stations. International Telecommunication Union. Arkivita el la originalo je 3a de Oktobro 2024. Alirita 29 August 2022 .
  10. Commercial Radio Operator Types of Licenses (6a de Majo 2016). Arkivita el la originalo je 8a de Aŭgusto 2021. Alirita 29a de Aŭgusto 2022 .
  11. . FCC Basics of Unlicensed Transmitters (9a de Oktobro, 2007). Arkivita el la originalo je 29a de Aŭgusto 2022. Alirita 29a de Aŭgusto 2022 .
  12. Radio-Electronics, Radio Receiver Technology (Radioteĥnologio pri riceviloj) (angle)
  13. Pizzi, Skip. (2014) A Broadcast Engineering Tutorial for Non-Engineers, 4th Ed.. National Association of Broadcasters, Taylor and Francis. ISBN 978-0415733397.
  14. Witten, Alan Joel. (2017) Handbook of Geophysics and Archaeology. Routledge. ISBN 978-1351564588.
  15. . How Satellite Radio Works. HowStuffWorks (26a de Septembro 2001). Arkivita el la originalo je 28a de Marto 2024. Alirita 30a de Aŭgusto 2022 .
  16. Gosling, William. (1998) Radio Antennas and Propagation: Radio Engineering Fundamentals. Newnes. ISBN 978-0750637411.
  17. Griffin, B. Whitfield. (2000) Radio-electronic Transmission Fundamentals. SciTech Publishing/Noble. ISBN 978-1884932137.
  18. Pizzi, Skip. (2014) A Broadcast Engineering Tutorial for Non-Engineers. CRC Press/Focal Press. ISBN 978-1317906834.
  19. Perez, Reinaldo. (2013) Handbook of Electromagnetic Compatibility. Academic Press. ISBN 978-1483288970.
  20. Green, Clarence R.. (1980) The Theory and Servicing of AM, FM, and FM Stereo Receivers. Prentice-Hall.
  21. "Appendix C: Glossary" (PDF). Radio – Preparing for the Future (Report). London: Ofcom. Oktobro 2005. p. 2. Arkivita (PDF) el la originalo en 2022-09-11. Alirita en 2022-09-11.
  22. 22,0 22,1 Gupta, Rakesh. (2021) Education Technology in Physical Education and Sports, Audio Visual Media in Physical Education. India: Friends Publications. ISBN 978-9390649808.
  23. 23,0 23,1 23,2 Berg, Jerome S.. (2008) Broadcasting on the Short Waves: 1945 to today. McFarland. ISBN 978-0786451982.
  24. Sterling, Christopher H.. (2009) Sounds of Change: A history of FM broadcasting in America. University of North Carolina Press. ISBN 978-0807877555.
  25. Digital Radio Guide (PDF) (Report). Switzerland: World Broadcasting Unions. 2017. Arkivita (PDF) el la originalo en 2023-04-06. Alirita en 2022-08-30.
  26. Baker, William (2020). "DAB vs. FM: The differences between analog and digital radio". Radio Fidelity online magazine. Alirita la 14an de Septembro 2020.
  27. 27,0 27,1 Hoeg, Wolfgang. (2004) Digital Audio Broadcasting: Principles and applications of digital radio. John Wiley & Sons. ISBN 978-0470871423.
  28. Revel, Timothy, "Norway is first country to turn off FM radio and go digital-only", New Scientist, 10a de Januaro 2017. (en-US)
  29. McLane, Paul, "Swiss FM shutdown reverts to original 2024 date", Radio World, 30a de Aŭgustp 2021. (en-US)
  30. (2018) Trends in Radio Research: Diversity, innovation, and policies. Cambridge Scholars Publishing.
  31. Bortzfield, Bill (27a de Novembro 2017). The state of HD Radio in Jacksonville and nationwide. WJCT Public Media (Report). Alirita la 4an de Septembro 2022.
  32. Hadfield, Marty (15a de Aŭgusto 2016). Transmitter & programming considerations for HD Radio. RBR + TVBR (rbr.com) (Report). Alirita la 4an de Septembro 2022.
  33. Receiving NRSC‑5 (9a de Junio 2017). Arkivita el la originalo je 20a de Aŭgusto 2017. Alirita 14a de Aprilo 2018 .
  34. Jones, Graham A.. (2013) NAB Engineering Handbook. National Association of Broadcasters / Taylor & Francis, p. 558–559. ISBN 978-1136034107.
  35. 35,0 35,1 DRM System Specification (PDF) (vers. 4.2.1). Geneva, CH: European Broadcasting Union. Januaro 2021. p. 178. ETSI ES 201 980. Arkivita (PDF) el la originalo en la 18a de Januaro 2021. Alirita la 19an de Aprilo 2018 – tra ETSI.org.
  36. Satellite S‑band radio frequency table (Report). 15a de Aŭgusto 2011. Arkivita el la originalo la 25an de Februaro 2021. Alirita la 23an de Aprilo 2013 – via CSG Network.
  37. . How satellite radio works (26a de Septembro 2001). Arkivita el la originalo je 26a de Januaro 2016. Alirita 1a de Majo 2013 .
  38. Enticknap, Leo Douglas Graham. (2005) Moving Image Technology: From Zoetrope to Digital. Wallflower Press (Columbia University Press). ISBN 978-1904764069.
  39. Starks, M.. (2013) The Digital Television Revolution: Origins to Outcomes. Springer. ISBN 978-1137273345.
  40. Brice, Richard. (2002) Newnes Guide to Digital TV. Newnes. ISBN 978-0750657211.
  41. 41,0 41,1 41,2 41,3 41,4 Barbara Pietrzak, Esperanta Radio 100-jara, Esperanto, 1366(3) Marto 2022, pp. 51-53.
  42. Esperanta retradio: "Cent jaroj da Esperanto-radio" de Paŭlo S. Viana el Brazilo, la 21-an de januaro 2022

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Barbara Pietrzak, Esperanta Radio 100-jara, Esperanto, 1366(3) Marto 2022, pp. 51-53.
  • Nuntempa Esperanta radiofonio, Intervjuo kun Ariadna Garcìa Gutièrrez kaj Maritza Gutièrrez el Radio Havano Kubo, Barbara Pietrzak el Pola RetRadio, Veronika Poór ankaŭ nome de aliaj volontuloj de radio Muzaiko. Esperanto, 1366(3) Marto 2022, pp. 54-55.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En Esperanto

[redakti | redakti fonton]

Alilingve

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Radio en la angla Vikipedio.