Wojciech Skalmowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wojciech Skalmowski
Persona informo
Naskiĝo 24-an de junio 1933 (1933-06-24)
en Poznano
Morto 18-an de julio 2008 (2008-07-18) (75-jaraĝa)
en Bruselo
Lingvoj polanederlandafranca
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Jagelona Universitato
Okupo
Okupo verkistoorientalisto • iranologo • lingvisto • literaturhistoriisto • literaturkritikisto • publikigisto • universitata instruisto • tradukisto
vdr

Wojciech Jan Skalmowski (pseŭdonomoj „Maciej Broński”, „M. Broński”, „Piotr Meynert”; naskiĝis la 24-an de junio 1933 en Poznań, mortis la 18-an de julio 2008 en Bruselo) – pola orientalisto, literatursciencisto, eseisto, verkisto, publicisto, literatura kritikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de kuracistoj. Dum la dua mondmilito restis kun la familio en Sędziszów, apud Jędrzejów. Post la milito frekventis al gimnazio en Poznań. De 1951 ĝis 1956 studis orientalistikon en Jagelona Universitato en Krakovo. Poste estis stipendiisto de Humboldt-Universitato en Berlino, kie en 1960 akiris gradon de doktoro. Ankaŭ doktoriĝis kelke da jaroj poste en JU. De 1960 laboris en Katedro de Ĝenerala Lingvistiko ĉe JU. En la 50-aj kaj 60-aj jaroj publikigis en sciencaj revuoj: "Folia Orientalia" kaj "Przegląd Orientalistyczny", kaj ankaŭ libro-recenzojn en "Tygodnik Powszechny" (sub pseŭdonomo „Piotr Meynert”).

En 1968 forveturis al scienca stipendio al Irano, post eventoj de Marto 68 decidis resti inter elmigrantaro. Konstante ekloĝis en Belgio, kie estis i.a. profesoro de Katolika Universitato en Loveno (interalie kunkreinto de sekcio pri iranologio kaj lekciisto de la pola historio kaj kulturo en slavistika fakultato; de 1975 ĝis 1998 ordinara profesoro de Departamento de Orientalistikaj kaj Slavistikaj Studoj). En la akademia jaro 1969/1970 estis lekciisto de iranologio ĉe Universitato Harvard (Usono).

Li loĝis en Bruselo. Edziĝinta (de 1970) kun Barbara el domo Broel Plater.

Verkado[redakti | redakti fonton]

De 1968 ĝis 2000 publikigis plurajn recenzojn de libroj, literaturaj tradukoj kaj eseoj en la pariza "Kultura" (sub pseŭdonomoj); lia teksto en la lasta eldonita numero de "Kultura" el oktobro 2000 koncernis libron de Sławomir Mrożek sub la titolo Taglibro de reveno. En lia publicistika kreado troviĝas tekstoj dediĉitaj al interalie Cyprian Kamil Norwid, Jarosław Iwaszkiewicz, Karol Irzykowski, Sławomir Mrożek, Teodor Parnicki, Leszek Kołakowski, Piotr Guzy, Adam Zagajewski, Kazimierz Brandys, Stefan Kisielewski, Raymond Aron, Vladimir Nabokov, Nadeĵda Mandelŝtam, V.S. Naipaul, George Orwell, Roger Garaudy kaj aliaj.

De 1972 ĝis 1984 en belga ĵurnalo "Der Standaard", en la ciklo „Standard der Letteren” publikigis pli ol 100 recenzojn en la nederlanda kaj flandra lingvoj. Li tradukis polan literaturon (i.a. fragmentoj de la verkaro de Witold Gombrowicz en la francan, publikigitaj en 1967 en "La Quinzaine Littéraire"). En la 80-aj jaroj liaj tekstoj estis eldonataj samizdate en Pollando, en pluraj represaĵoj en gazetaro kaj subteraj eldonejoj. Tiutempe li krome publikigis en „Le Monde Diplomatique” kaj „Pulso” (Londono). En 1998 emeritiĝis.

Li estis aŭtoro de ĉ. 70 sciencaj publikaĵoj pri irana lingvaro, persa literaturo kaj la pola, kaj ĝenerala lingvistiko.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Zdzisław Kudelski, Nie zmarnowałem czasu, choć w kraju prawie nie istnieję (Mi ne perdis la tempon, kvankam en la lando mi preskaŭ ne ekzistas) (konversacio kun Wojciech Skalmowski); "Kresy" n-ro 16/1993

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]