Wolfgang Dietrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wolfgang Dietrich
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1956 (1956-09-13) (67-jaraĝa)
en Innsbruck
Lingvoj anglagermana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de Innsbruck vd
Profesio
Okupo historiistojuristo • politikologo • universitata instruisto vd
Laborkampo politika sciencohistoriografiojuro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wolfgang DIETRICH (13-a de Septembro 1956 en Tirolo) estas aŭstria pacesploristo kaj politikologo. Li estas proparolanto de Unesko kaj direktoro de la programo MA por Pac-Studioj en la Universitato de Innsbruck/Aŭstrio kaj visztanta profesoro en multaj aliaj universitatoj tra la tuta mondo, kiel la Universitato de Kembriĝo, la Universitato por Paco de Unuiĝintaj Nacioj kaj la Universitato de Vieno. Li estas la fondinto de la Skolo de Pac-Studioj de Innsbruck, elrompa epistemologia alproksimiĝo al esplorado pri paco kaj konfliktoj en la 21a jarcento.

Dietrich edukiĝis en Aŭstrio kaj Anglio, ricevis doktorecon en historio kaj literaturo en la Universitato de Innsbruck/Aŭstrio, en 1980 kaj doktorecon en juro en la sama universitato en 1984. En 1990 li estis promociita al grado de "Universitätsdozent" en politika scienco laŭ la Aŭstria Leĝo de Altedukado (UOG).

Dietrich pasigis plej el la 1980-aj jaroj en Centrameriko. Li estis prezidanto de la aŭstria sekcio de Amnestio Internacia el 1989 ĝis 1991. En la 1990-aj jaroj li faris kampolaboron en Latinameriko kaj Karibio, Barato, Orienta Afriko kaj Sudorienta Azio. Li estis direktoro de la Eŭropa Pac-Universitato el 1995 ĝis 1998 kaj akademia direktoro de la Aŭstria Instituto por Latinameriko[1] el 1995 ĝis 2007. Nuntempe li estas programdirektoro de la programo MA por Studioj pri Paco, Disvolvigo, Sekureco kaj Trnasformado de Internaciaj Konflikotj en la Universitato de Innsbruck/Aŭstrio[2] same kiel estas Katedrano de Unesko por Pac-Studioj[3] en la sama universitato kaj membro de la aŭstria Unesko-komisiono.[4]

Koncepto de paco[redakti | redakti fonton]

Sekvante la idearojn de Wolfgang Dietrich, Wolfgang Sützl[5] ksj la proponojn de la Skolo de Pac-studoj de Innsbruck, kelkaj pac-pensuloj estis abandonintaj la klopodojn unike kaj tutmonde difini la koncepton de paco. Male, ili promocias la ideon ke ekzistas multaj pacoj, tio estas, multaj konceptoj kaj praktikoj de paco. Ili argumentas, ke ĉar ne povas ekzisti unika kaj ĝusta difino de paco, la paco devas esti perceptita kiel plureco. Tiu postmodernisma kompreno de la paco estis bazita sur la filozofio de Jean Francois Lyotard. Ĝi utilis kiel fundamento por la plej ĵusa koncepto transracia paco kaj transformado de alvenantaj konfliktoj. En 2008, Dietrich ampleksigis sian fokuson al la koncepto de multaj pacoj al la nomitaj kvin familioj de interpretado de la paco: nome la energia, morala, moderna, postmoderna kaj transracia fokusoj.[6] La transracieco kunigas la racian kaj mekanikisman komprenon de la moderna paco per rilata maniero bazita sur la kulturo kun spiritaj diskursoj kaj energiaj interpretadoj.[7] La sistemeca kompreno de transraciaj pacoj celas metodon de transformado de konfliktoj centrita en la kliento (ricevanto), nome la nomita "okazigita fokuso".[8]

Kelkaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Elective Conflict Mapping, London, Palgrave Macmillan, 2018.
  • Variationen über die Frieden, Band 3: Elicitive Conflict Mapping. Wiesbaden, Verlag Springer, 2015.
  • "Foreword", en Hamed, Adham (Eld.): Revolution as a Process: The Case of the Egyptian Uprising. Bremen, Wiener Verlag für Sozialforschung, 2014.
  • Elicitive Conflict Transformation and the Transrational Shift in Peace Politics , London, Palgrave Macmillan, 2013.
  • Interpretations of Peace in History and Culture, London, Palgrave Macmillan, 2012.
  • Variationen über die vielen Frieden, Band 2: Elicitive Konflikttransformation und die transrationale Wende der Friedenspolitik, Wiesbaden, VS-Verlag, 2011.
  • (Eld.): The Palgrave International Handbook of Peace Studies: A Cultural Perspective, London, Palgrave Macmillan, 2011.
  • Variationen über die vielen Frieden, Band 1: Deutungen, Schriften des UNESCO Chair for Peace Studies der Universität Innsbruck, Wiesbaden, VS-Verlag, 2008.
  • Peaces – an Aesthetic Concept, a Moral Need or a Transrational Virtue? en: Asteriskos. Journal of International and Peace Studies, Volume 1/2, 2006, Seite 25–47.
  • (Eld.): Schlüsseltexte der Friedensforschung/Key Texts of Peace Studies/Textos claves de estudios para la paz, Wien, LIT Verlag, 2006.
  • La marimba: lenguaje musical y secreto de la violencia política en Guatemala; en: América Latina Hoy - Revista de Ciencias Sociales Vol 35. Salamanca/Spain, December 2003.
  • Farewell to the One Peace, in: Peace Review, Journal of Social Justice, San Francisco, Volume 14/1, 2002.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. LAI - Lateinamerika-Institut
  2. University of Innsbruck - Peace Studies
  3. University of Innsbruck - UNESCO Chair for Peace Studies
  4. Austrian UNESCO Commission
  5. Wolfgang Dietrich/Wolfgang Sützl: A Call for Many Peaces; en: Dietrich, Wolfgang, Josefina Echavarría Alvarez, Norbert Koppensteiner eld.: Key Texts of Peace Studies; LIT Münster, Vieno, 2006
  6. Wolfgang Dietrich: Interpretations of Peace in History and Culture; Palgrave Macmillan, London, 2012
  7. Wolfgang Dietrich, Josefina Echavarría Alvarez, Gustavo Esteva, Daniela Ingruber, Norbert Koppensteiner eld.: The Palgrave International Handbook of Peace Studies. A Cultural Approach; Palgrave MacMillan London, 2011
  8. John Paul Lederach: Preparing for Peace; Syracuse University Press, 1996