Władysław Szczepański

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Władysław Szczepański
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1877 (1877-05-21)
en Biała (urbo)
Morto 30-an de majo 1927 (1927-05-30) (50-jaraĝa)
en Innsbruck
Lingvoj pola
Okupo
Okupo historiistoarkeologo • teologo • universitata instruisto • orientalisto
vdr

Pastro d-ro Władysław Szczepański SJ (naskiĝis la 20-an de majo 1877 en Biała, mortis la 30-an de majo 1927 en Innsbruck) – pola kleriko, bibliisto, arkeologo, palestinologo, profesoro de Pontifika Gregoria Universitato en Romo kaj de Varsovia Universitato.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pola jezuito kaj esploristo de Oriento. Liaj ekspedicioj fruktis per pluraj sciencaj disertaĵoj pri orientalistiko kaj arkeologio. Dum naŭ jaroj estis lekciisto de palestinologio en Romo, poste (de 1918) arkeologio, kaj de la Biblio en Varsovia Universitato. Aŭtoro de la unua, katolika traduko de Evangelioj kaj la Agoj de la Apostoloj de fontaj lingvoj al la pola.

Li mortis dumvoje al Jerusalemo, kie estis gvidonta novan Biblian Instituton.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Geographia historica Palestinae antiquae, 1912
  • Palestyna przedhistoryczna (Antaŭhistoria Palestino), 1912
  • Bóg – człowiek w opisie ewangelistów. Nowy, synoptyczny przekład czterech ewangelii w jednej na podstawie tekstu greckiego z objaśnieniami. (Dio - homo laŭ priskribo de evangeliistoj. Nova, sinoptika traduko de kvar evangelioj en unu laŭbaze de la greka teksto kun klarigoj), Romo 1914
  • Jeruzalem i Jerycho w świetle dziejów i wykopalisk – cztery odczyty (Jerusalemo kaj Jeriĥo lume de historio kaj eltrovaĵoj - kvar lekcioj), Krakovo 1917
  • Najstarsze cywilizacje wschodu klasycznego – Egipt (La plej malnovaj civilizacioj de la klasika Oriento - Antikva Egiptujo), 1922
  • Najstarsze cywilizacje wschodu klasycznego – Babilon (La plej malnovaj civilizacioj de la klasika Oriento - Babilono), WarszawaLvovo, 1923
  • Egea i Hatti, 1923
  • Palestyna po wojnie światowej, (Palestino post la milito), 1924
  • Jezus z Nazaretu w świetle krytyki, (Jesuo Kristo lume de kritiko), 1925
  • Impedimenta matrimonialia apud Hebraeos et in jure canonico, 1925

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Wielka Ilustrowana Encyklopedja Powszechna, Gutenberg, Kraków, represaĵo: Moskvo 1995, volumo XVI ISBN 83-86381-13-2
  • Polski Słownik Biograficzny (Pola Biografia Vortaro), Warszawa-Kraków 2011,volumo 47, paĝoj 359-361