Zsa Zsa Gabor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el ZSA)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Zsa Zsa Gabor
Gabor, Zsa Zsa.jpg
Personaj informoj
Naskiĝo 6-an de februaro 1917 (1917-02-06)
en Budapeŝto, Flag of Austria-Hungary (1869-1918).svg Aŭstrio-Hungario
Morto 18-an de decembro 2016 (2016-12-18) (99-jara)
en Los-Anĝeleso, Flag of the United States.svg Usono
Kaŭzo de morto korinfarkto
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery
Ŝtataneco Hungara reĝlando, Usono
Profesio filmaktoro, mondumano, teatra aktoro, televida aktoro, beauty pageant contestant
Lingvoj hungara lingvo, angla lingvo
Familianoj
Edz(in)o Conrad Hilton, Burhan Asaf Belge, George Sanders, Frédéric Prinz von Anhalt, Herbert Hutner, Jack Ryan, Joshua S. Cosden, Jr., Michael O'Hara, Felipe de Alba
Infanoj Francesca Hilton, Marcus Prinz von Anhalt
Patro Vilmos Gábor
Patrino Jolie Gabor
Frat(in)oj Magda Gábor, Éva Gábor
v  d  r
Information icon.svg
Zsa Zsa Gabor en 1959
Zsa Zsa Gábor en Lili.

Zsa Zsa Gabor ([ʒɒ ʒɒ ˈgɒboɾ̪]; esperantigite Ĵa Ĵa Gabor; naskiĝis la 6-an de februaro 1917 en Budapeŝto mortis la 18-an de decembro 2016.) estas hungardevena usona aktorino.

Zsa Zsa Gabor naskiĝis kiel GÁBOR Sári en Hungario el juda familio. Ŝiaj gepatroj estis GÁBOR Vilmos (hungara oficiro) kaj Jolie GÁBOR (naskiĝis kiel Jansci Tilleman, 1894-1997). Zsa Zsa kaj ŝiaj fratinoj Magda Gábor kaj Éva Gábor estis famaj koktelvirinoj pro sia beleco kaj ekstravaganta vivstilo. Zsa Zsa rolis en preskaŭ ĉ. 40 filmoj, ekz.: Moulin Rouge (1952), Lili (1953), Queen of Outer Space (1958) kaj Touch of Evil (1958). Ŝi ankaŭ aperis en ĉ. 80-foje en TV-ludoj, ĉefe en televidaj serioj. Zsa Zsa estas ekde 2004 ano de "B-Movie Hall Of Fame".

La 27-an de novembro 2002 Zsa Zsa Gabor suferis trafikan akcidenton, ekde tiam ŝi sidas en rulseĝo. La 6-an de julio 2005 ŝi suferis apopleksion.

Edzoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1937 - 1941 Burhan Belge (18991967), Gazeta ĉefo de la turka eksterafera ministerio. Li iĝis konata pli poste kiel verkisto kaj diplomato.
  2. 1942 - 1947 Conrad Nicholson Hilton (18871979), Hilton-heredulo, kun kiu ŝi havas komunan filinon, Constance Francesca Hilton.
  3. 1949 - 1954 George Sanders (19061972), kiu pli poste edziĝis eĉ al fratino de Zsa Zsa, Magda. Sanders estis aktoro kaj laŭdita karaktra ludanto, kiu en 1950 gajnis Oskar-premion kiel la plej bona flank-rolulo en la filmo Ĉio pri Eva.
  4. 1964 - 1966 Herbert Hunter, financ-konsilisto.
  5. 1966 - 1967 Joshua S. Cosden (juna), komercisto.
  6. 1975 - 1976 Jack Ryan (fakte John W. Ryan, 19261991), dezajnisto de Barbie- kaj Chatty Cathy-pupoj.
  7. 1977 - 1982 Michael O'Hara, advokato.
  8. 1986 - lasta Frédéric von Anhalt

Ŝia geedzeco kun Felipe de Alba (13-14-an de aprilo 1983) estis anulita.

Elektitaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • A Very Brady Sequel (1996)
  • The Naked Truth (1992)
  • Johann Strauss - La reĝo sen krono (1987)
  • Frankenstein's Great Aunt Tillie (1984)
  • "As the World Turns" (1976), televida serio
  • Up the Front (1972)
  • Ninotchka (1960) (TV)
  • Contessa azzurra, La (1960)
  • Touch of Evil (1958)
  • Queen of Outer Space (1958)
  • The Man Who Wouldn't Talk (1958)
  • The Girl in the Kremlin (1957)
  • Death of a Scoundrel (1956)
  • Ball der Nationen (1954)
  • Lili (1953)
  • We're Not Married! (1952)
  • Lovely to Look at (1952)
  • Moulin Rouge (1952)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]