Zajid bin Sultan Al Nahajan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Zajid bin Sultan al Nahajan
زايد بن سلطان آل نهيان
Reganto de Abu-Dabio
kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
Zayed bin Al Nahayan.jpg
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1918 (1918-05-06)
en Abu-Dabio
Morto 2-an de novembro 2004 (2004-11-02) (86-jara)
en Abu-Dabio
Tombo Sheikh Zayed Mosque [#]
Religio Sunaismo [#]
Ŝtataneco Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj [#]
Familio
Dinastio Dinastio Al Nahajan
Patro Sultan bin Zayed bin Khalifa Al Nahyan [#]
Patrino Q20383754 [#]
Gefratoj Hazza bin Sultan Al Nahyan • Shakhbut bin Sultan Al Nahyan [#]
Edzino Hassa bint Mohammed bin Khalifa Al Nahyan • Mouza bint Suhail Al Khaili • Fatima bint Mubarak Al Ketbi [#]
Idoj Ĥalifa bin Zajid bin Sultan al Nahajan • Mansour bin Zayed Al Nahyan • Sultan bin Zayed bin Sultan Al Nahyan • Mohammed bin Zayed Al Nahyan • Hamdan bin Zayed bin Sultan Al Nahyan • Hazza bin Zayed bin Sultan Al Nahyan • Abdullah bin Zayed Al Nahyan • Saif bin Zayed Al Nahyan • Ahmed bin Zayed Al Nahyan • Hamed bin Zayed Al Nahyan • Saeed bin Zayed Al Nahyan • Falah bin Zayed Al Nahyan • Issa bin hamad Al thani • Nasser bin Zayed Al Nahyan [#]
Profesio
Okupo politikisto [#]
Emiro de Abu-Dabio Flag of Abu Dhabi.svg
Regado 1966-2004
Antaŭulo Ŝaĥbut bin Sultan Al Nahajan
Sekvanto Ĥalifa bin Zajid bin Sultan Al Nahajan
Prezidanto de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Flago-de-la-Unuiĝintaj-Arabaj-Emirlandoj.svg
Regado 1971-2004
Antaŭulo – (ofico kreita)
Sekvanto Ĥalifa bin Zajid bin Sultan Al Nahajan
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg


Zayid bin Sultan Al Nuhayyan 1998.jpg

Ŝejĥo Zajid bin Sultan Al Nahajan, arabe: الشيخ زايد بن سلطان أل نهيان, (* en 1918 en al-Ain- † la 2-an de novembro 2004), estis la Emiro de Abu-Dabio kaj ĝis lia morto la unua prezidanto de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (de 1971-2004) kiu ekunuigis la 7 emirlandojn. Post lia morto lin sekvis la filo Ĥalifa bin Zajid bin Sultan Al Nahajan..

Arto kaj literaturo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas artverko reprezentante lin en kombino kun araba kaligrafio kiu tekstas valorojn liajn : respekto, daŭreblo, saĝeco kaj humanigo[1].

La "Sheikh Zayed Book Award" estas "unu el la plej prestiĝaj kaj bone financitaj premioj en la araba mondo[2]". Komence de 2013 nova premio-kategorio estis aldonita nome la "Araba kulturo en aliaj lingvoj"[3] je valoro de AED 750,000 po gajninto "por honori la plej bonajn verkojn en ne-arabaj lingvoj[4] kaj estu en la angla, franca, germana, japana kaj itala lingvoj pri la temo "araba civilizacio kaj kulturo", inkluzive de romanoj, mallongaj rakontoj, poemoj, biografioj, historio kaj artoj"[5]. Unu el la premiitaj libroj estis ekzemple Imaginare Babele de Mario Liverani[6].

«Zayed poeto de paco kaj homeco»[redakti | redakti fonton]

Sheikh Zayed havis specialan intereson pri Nabatian poezio, populara literaturo kaj beduena poezio kaj verkis multajn specojn de aŭtentika araba poezio ('nabati') kaj lia dulingva libro kiun Unesko eldonis : "تأملات في أقوال وأشعار الشيخ زايد» يُغني مكتبات اليونسكو والفرانكفونية - Réflections des poèmes et des citations de Cheikh Zayed" (pripensoj de poemoj kaj eldiroj de ŝeikho Zayed) bone respegulas liajn homamajn celojn. En tiu poezio estas ankaŭ esprimoj de paco kaj la graveco de toleremo kaj akceptemo de aliaj homoj. Dum ceremonio organizita de Unesko en kiu estis ankaŭ deklarita ke militoj estas kontraŭ la principoj de la islama religio, dekoj da artistoj recitis aŭ kantis liajn poemojn, inter alie sur la ''rabâb' (arabe : رباب ,DIN 31635 : rabāb) tipa muzikinstrumento[7].

Li havis inter alie gravan rolon en la evoluo de nombro de bonfaraj kaj evoluprojektoj en Maroko por helpii al tieaj malriĉaj homoj[8]. Li ankaŭ kontribuis al la rekonstruo de la malnova Marib-digo en la provinco ma'rib de Jemeno en 1986 [9] kaj financis aldonan reton de kanaloj por distribui akvon al la kampoj, turnante la regionon en modelon por agrikultura disvolviĝo[10].

Datreveno[redakti | redakti fonton]

Okaze de la 100-a datreveno[11] de la naskiĝo de Zahed Bin Sultan Al Nahyan, Khalifa Bin Zayed Al Nahyan anoncis ke la jaro 2018 portos la sloganon "La Jaron de Zayed" en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj[12] [13]. Ĉar li estas konsiderata kiel la "patro de la nacio" malfermiĝis memorejon (arabe : صرح زايد المؤسس) por honori lin[14]. La memorejo konsistas ankaŭ el heredaĵa ĝardeno kun falaj (akvokanalo), tra kiu daŭre fluas akvon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĥalifa bin Zajid bin Sultan Al Nahajan (lia filo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficala retejo de Ŝejĥo Zajid

Retejo de la ambasadejo de UAE en Usono (angle)

Retejo de la memorejo : www.thefoundersmemorial.ae

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Foto de la artaĵo Zayed Wall Decor, Kashida.
  2. (en) Sheikh Zayed Book Award.
  3. (ar,en) Arabic Culture in Other Languages Category -
  4. (en) New Translation Funding for Arabic Literature from the Sheikh Zayed Book Award (nova monsubteno de la Sheikh Zayed Book Award por traduko de araba literaturo).
  5. (en) "Literary Prize Recognizes Works Celebrating Arabic Culture in English", Abu Dhabi Press News, la 7-an de majo 2012, alirite la 20-an de januaro 2019.
  6. (en) Jack Sasson, Mario Liverani, Congratulations!, la 7-an de majo 2014.
  7. (ar) «تأملات في أقوال وأشعار الشيخ زايد» يُغني مكتبات اليونسكو والفرانكفونية - Réflections des poèmes et des citations de Cheikh Zayed (pripensoj de poemoj kaj eldirojde ŝeiko Zayed), franca forumo UAE 2018 en UNESKO kadre de la temo "Zayed poeto de paco kaj homeco", aprilo 2018.
  8. الدكتور سعدالدين العثماني: السياسة الخارجية الإماراتية عماد استقرارها - مركز الإمارات للدراسات والبحوث الإستراتيجية
  9. Wam, "Key aid projects during Zayed's time". Khaleej Times, la 29-an de julio 2013.
  10. Centro por Strategiaj Studoj kaj Esploro de la Emirtajoj, p. 291, 2013.
  11. (ar) "الصفحة الرئيسية". www.zayed.ae
  12. عام زايد، وزارة شؤون مجلس الوزراء والمستقبل.
  13. «كلنا الإمارات» تحتفي بـ«عام زايد»، صحيفة البيان.
  14. (en) "Remembering Sheikh Zayed, the father of the nation", Khaleej Times.