Ziemowit Fedecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ziemowit Fedecki
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1923 (1923-09-24)
en Liebiada
Morto 8-an de januaro 2009 (2009-01-08) (85-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj polarusabelorusafranca
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo verkistotradukisto
vdr

Ziemowit FEDECKI (naskiĝis la 24-an de septembro 1923 en Lebioda, Belorusio, mortis la 8-an de januaro 2009 en Varsovio), estis pola slavisto kaj tradukisto de la rusa literaturo, la belorusa literaturo kaj la franca literaturo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la germana okupado, li helpis savi judan loĝantaron. En la jaroj 1948–1950, li estis gvidanto de redakcio de la rusa literaturo en la eldonejo Czytelnik. En 1954, li estis kunkreinto de la kabareda Studenta Teatro de Satiristoj, por kiu verkis kabaredajn kaj varieteajn tekstojn. De 1950, li estis konstanta kunlaboranto de monatrevuo "Twórczość" (Kreiveco). Fedecki estis tradukisto de la rusa prozo kaj poezio, interalie de la verkoj de Aleksandr Kuprin, Miĥail Bulgakov, Sergej Jesenin, Vladimir Visockij, Marina Cvetajeva, Boris Pasternak kaj la poezio de la cigana poetino Papuŝa.

Premioj[redakti | redakti fonton]

En 2001 estis honorigita per la premio de PEN-klubo.