Zsa Zsa Gabor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Zsa Zsa Gábor)
Saltu al: navigado, serĉo
Zsa Zsa Gabor en 1959
Zsa Zsa Gábor en Lili.

Zsa Zsa Gabor ([ʒɒ ʒɒ ˈgɒboɾ̪]; esperantigite Ĵa Ĵa Gabor; naskiĝis la 6-an de februaro 1917 en Budapeŝto mortis la 18-an de decembro 2016.) estas hungardevena usona aktorino.

Zsa Zsa Gabor naskiĝis kiel GÁBOR Sári en Hungario. Ŝiaj gepatroj estis GÁBOR Vilmos (hungara oficiro) kaj Jolie GÁBOR (naskiĝis kiel Jansci Tilleman, 1894-1997). Zsa Zsa kaj ŝiaj fratinoj Magda Gabor kaj Eva Gabor estis famaj koktelvirinoj pro sia beleco kaj ekstravaganta vivstilo. Zsa Zsa rolis en preskaŭ ĉ. 40 filmoj, ekz.: Moulin Rouge (1952), Lili (1953), Queen of Outer Space (1958) kaj Touch of Evil (1958). Ŝi ankaŭ aperis en ĉ. 80-foje en TV-ludoj, ĉefe en televidaj serioj. Zsa Zsa estas ekde 2004 ano de "B-Movie Hall Of Fame".

La 27-an de novembro 2002 Zsa Zsa Gabor suferis trafikan akcidenton, ekde tiam ŝi sidas en rulseĝo. La 6-an de julio 2005 ŝi suferis apopleksion.

Edzoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1937 - 1941 Burhan Belge (18991967), Gazeta ĉefo de la turka eksterafera ministerio. Li iĝis konata pli poste kiel verkisto kaj diplomato.
  2. 1942 - 1947 Conrad Nicholson Hilton (18871979), Hilton-heredulo, kun kiu ŝi havas komunan filinon, Constance Francesca Hilton.
  3. 1949 - 1954 George Sanders (19061972), kiu pli poste edziĝis eĉ al fratino de Zsa Zsa, Magda. Sanders estis aktoro kaj laŭdita karaktra ludanto, kiu en 1950 gajnis Oskar-premion kiel la plej bona flank-rolulo en la filmo Ĉio pri Eva.
  4. 1964 - 1966 Herbert Hunter, financ-konsilisto.
  5. 1966 - 1967 Joshua S. Cosden (juna), komercisto.
  6. 1975 - 1976 Jack Ryan (fakte John W. Ryan, 19261991), dezajnisto de Barbie- kaj Chatty Cathy-pupoj.
  7. 1977 - 1982 Michael O'Hara, advokato.
  8. 1986 - lasta Frédéric von Anhalt

Ŝia geedzeco kun Felipe de Alba (13-14-an de aprilo 1983) estis anulita.


Elektitaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • A Very Brady Sequel (1996)
  • The Naked Truth (1992)
  • Johann Strauss - La reĝo sen krono (1987)
  • Frankenstein's Great Aunt Tillie (1984)
  • "As the World Turns" (1976), televida serio
  • Up the Front (1972)
  • Ninotchka (1960) (TV)
  • Contessa azzurra, La (1960)
  • Queen of Outer Space (1958)
  • The Man Who Wouldn't Talk (1958)
  • The Girl in the Kremlin (1957)
  • Death of a Scoundrel (1956)
  • Ball der Nationen (1954)
  • Lili (1953)
  • We're Not Married! (1952)
  • Lovely to Look at (1952)
  • Moulin Rouge (1952)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]