Ágost Pulszky
Ágost Pulszky | |
---|---|
Ágost Pulszky en 1894 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de julio 1846 en Vieno |
Morto | 11-an de septembro 1901 (55-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 29/3-1-16 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ferenc Pulszky |
Frat(in)oj | Károly Pulszky, Polixénia Pulszky (en) kaj Garibaldi Pulszky (en) |
Parencoj | Wilhelm Figdor (en) (bofrato) |
Okupo | |
Okupo | politikisto jurfilozofo sociologo |
Ágost Pulszky [Agoŝt pulski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pulszky Ágost estis hungara juristo, politikisto, sociologo, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1887). Liaj nobelaj antaŭnomoj estis cselfalvi [ĉelfalvi] kaj lubóczi [lubOci]. Lia patro estis Ferenc Pulszky, lia frato estis Károly Pulszky.
Ágost Pulszky [1] naskiĝis la 3-an de julio 1846 en Vieno. Li mortis la 11-an de septembro 1901 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ágost Pulszky komence lernis en Londono kaj Torino, poste li frekventis universitaton en Pest (urbo). Li ricevis diplomon pri juro en 1868, poste li ricevis postenon en administrado de Nógrád (historia departemento). En 1872 li iĝis privata profesoro en universitato en Pest, post 3 jaroj li atingis la instruan rangon ordinara profesoro. Li instruis ekzemple Oszkár Jászi. En 1871 li estis elektita parlamenta deputito, baldaŭe li estis subministro. Li okupiĝis ankaŭ pri sociologio.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A börtönügy múltja, elmélete, jelen állása (1867)
- A jog és állambölcsészet alaptanai (1885); sekvontjare ankaŭ angle - ĉefverko
- A munkáskérdés (1890)
- A nemzetiségről (Pri la nacimalplimultoj), (1901)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero P kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero P kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio (la teksto estas legebla pli malsupre)