Émile-Charles Achard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Émile-Charles Achard
Persona informo
Emile Charles Achard
Naskiĝo 24-an de julio 1860 (1860-07-24)
en Parizo
Morto 8-an de aŭgusto 1944 (1944-08-08) (84-jaraĝa)
en Versailles
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Profesio
Okupo kuracisto • universitata instruisto • patologo • sciencisto vd
Laborkampo interna medicino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Emile-Charles Achard (24a de julio 1860 - 7a de aŭgusto 1944) estas franca profesoro de medicina kliniko de la Medicina Fakultato de Parizo, kuracisto en la hospitalo Cochin, membro de la Akademio de Medicino, elektita kiel membre de la Akademio de sciencoj Arkivigite je 2007-06-06 per la retarkivo Wayback Machine la 18an de marto 1929 (sekcio de medicino kaj kirurgio).

Li kun Raoul Bensaude (1866-1938) identigis la mikroban aganton respondeca pri la paratifoida febro en 1896. Li evidentigis la "haran virecon asociita al diabeto“ (sindromo de Achard-Thiers). Kun Joseph Castaigne, li eksperimentis urinan teston per metilenbluaĵo por ekzameni la funkciadon de la renoj (Achard-Castaigne-testo). Ambaŭ kunverkis manlibron pri la malsanoj de la digesta tubo Manuel des maladies du tube digestif.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nouveaux Procédés d'exploration, leçons de pathologie générale professées à la Faculté de médecine par Ch. Achard, ... recueillies et rédigées par P. Sainton (Novaj procedoj de esplorado, lecionoj pri ĝenerala patologio instruitaj fare de Ch. Achard, kolektitaj kaj redaktitaj fare de P. Sainton). Sen indikoj pri la eldonisto kaj loko. Jaro 1902.