Ĵu Ronĝi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵu Ronĝi
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1928 (1928-10-01) (95-jaraĝa)
en Ĉangŝa
Lingvoj Nordĉina dialektaroangla
Ŝtataneco Popola Respubliko ĈinioRespubliko Ĉinio
Alma mater Tsinghua Universitato
Familio
Patro Zhu Kuanshu
Edz(in)o Lao An
Infano Zhu Yunlai
Parencoj Zhu Pian
Okupo
Okupo politikistoinĝenieroentreprenisto
vdr
kun Vladimir Putin septembre 2001

Ĵu Ronĝi (en ĉinaj karaktroj 朱镕基, en tradiciaj karaktroj 朱鎔基, pinjine Zhū Róngjī, laŭ sistemo Wade-Giles Chu Jung-chi; naskiĝis la 20-an de oktobro 1928 en Ĉangŝa, provinco Hunano, Ĉinio) estas politikisto de la Popola Respubliko Ĉinio.

Ekde 1949 li membras en la Komunista Partio de Ĉinio. Inter la jaroj 1947 kaj 1951 li studis en la Tsinghua-universitato en Pekino.

Inter 1987 kaj 1991 li estis urbestro de Ŝanhajo. En 1992 li iĝis vica ĉefministro en la Ŝtata Konsilio de la Popola Respubliko Ĉinio, kaj en 1998 ties ĉefministro. Krome li inter 1993 kaj 1995 estis prezidanto de la Centra Banko de Ĉinio.

En 2003 li pro maljuneco demisiis el la posteno de ĉefministro. Lia posteulo iĝis Ŭen Ĝiabao (Wen Jiabao).

Ĵu Ronĝi estas pranepo de la dinastio Ming. [1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. teksto pri li el la anglalingva magazino Time. Arkivita el la originalo je 2009-10-23. Alirita 2009-11-13.
Antaŭe:Ĉefministro de Ĉina Popola RespublikoPoste:
Li Peng1998–2003Wen Jiabao