Ŝahdadkot

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝahdadkot
setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 90 000  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 27° 51′ N, 67° 54′ O (mapo)27.8567.9Koordinatoj: 27° 51′ N, 67° 54′ O (mapo) [+]
Ŝahdadkot (Sindo)
Ŝahdadkot (Sindo)
DEC
Ŝahdadkot
Ŝahdadkot
Situo de Ŝahdadkot
Ŝahdadkot (Pakistano)
Ŝahdadkot (Pakistano)
DEC
Ŝahdadkot
Ŝahdadkot
Situo de Ŝahdadkot

Map

vdr

Ŝahdadkot (urdue شہدادکوٹ‎, sinde شھدادڪوٽ) estas urbego en provinco Sindo (Pakistano), kie ĝi estas sidejo de kantono. La oficiala loknomo estas Silra Ŝahdadkot, tamen ĝi estas plejparte konata memstare mallongigita nomo.

Stacio por benzinoj ĉe Ŝahdadkot

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ŝahdadkot situas sur ebenaĵo laŭ la dekstra bordo de la Induso. Sukur troviĝas 95, Hajderabado (Pakistano) kaj Kveta po 278, Karaĉio 343, Multano 434, Fajsalabado 641, Lahoro 748, Peŝavaro 768, Rawalpindi 807, Islamabado 819 kilometrojn (aere) [2].

Historio kaj populacio[redakti | redakti fonton]

Pli frue plejparte hinduoj vivis ĉi tie kaj dum la jarcentoj ofte okazis tribaj bataloj. Ŝahdadkot ricevis sian loknomon de ĥano Ŝahdad. Dum la brita-afgana milito la hinduoj helpis la britojn kun transportoj de varoj al Afganistano. Komence tiu teritorio apartenis al distrikto de Larkana, baldaŭ tiu parto memstariĝis aparta distrikto. En sendependiĝo de Pakistano en 1947 multe da hinduoj foriris kaj alvenis aliaj popoloj el la alia nova ŝtato Barato. En 2009 granda inundo okazis, eĉ la armeo helpis.

Loĝantaro
1961 1972 1981 1998 2010 2017
15 043 24 323 32 888 59 836 89 989 118 915

En Ŝahdadkot parolas plejparte urdue aŭ sinde, krome aliajn lokajn lingvojn.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ŝahdadkot troviĝas en agrikultura regiono. La ĉefaj kultivaĵoj estas cerealoj kaj rizoj.

Mapo pri vojoj de Pakistano, kie estas videbla Ŝahdadkot

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ĉe Ŝahdadkot preteriras ĉefŝoseo laŭ oriento-okcidento, en la urbego renkontiĝas aliaj du ĉefvojoj el sudo kaj nordo. Flanka fervoja linio trairas la urbegon (Larkana-Ĝakobabad).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Ŝahdadkot situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun efiko de musono. La urbego apartenas al la plej varmaj urboj en Pakistano. En somero la temperaturo povas atingi eĉ 52 °C, vintre la hidrargo falas kelkfoje al proksimeco de frostopunkto. La musono daŭras de julio ĝis septembro. Polvoŝtormoj ankaŭ estas tre oftaj en somero. La plenjara averaĝa precipitaĵo estas proksimume nur 50 mm. En la dua duono de la jaro ĝenerale ne pluvas.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Fervojaj linioj en Pakistan, kie estas videbla ankaŭ Ŝahdadkot