Stepkoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stepkoko


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Pterokloformaj Pterokloformes
Familio: Pterokledoj Pteroclididae
Genro: Syrrhaptes Syrrhaptes
Specio: Stepkoko 'Syrrhaptes paradoxus'
Peter Simon Pallas 1773
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2016) 2016."
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2016) 2016."
    Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  • Kompilita de "BirdLife International and Handbook of the Birds of the World (2016) 2016."
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Stepkoko (Syrrhaptes paradoxus) estas mezgranda birdo de la familio de pterokledoj.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Tiu specio reproduktiĝas tra mezaj latitudoj de centra Azio (el Kaspia Maro tra Turkmenio, Kazaĥio, sudokcidenta Siberio, Tibeto, Mongolio kaj norda Ĉinio ĝis Manĉurio) en sekaj stepoj, terkulturejoj kaj similaj medioj, sed ne malproksime de akvo aŭ vegetaloj. En sia teritorio la specio troviĝas je 1300 ĝis 3250 m somere kaj pli malalte vintre, sed ne sub altitudoj de malpli ol 2400 m. Ĝi estas parte birdo migranta, ĉefe el la nordaj partoj de siaj teritorioj en Kazaĥio kaj Mongolio, sed la amplekseco kaj distanco de la sudaj vintraj movoj dependas el la kvanto de falita neĝo. Ĝi estas vaganta al Barato kaj al Eŭropo.

    La (flavkapa) Stepkoko eventuale eliris en precizaj jaroj el siaj regulaj reproduktejoj kaj vintrejoj tra la tuta Eŭropo tiom malproksime kiom ĝis Britio, kie iam reproduktiĝis, kaj Irlando. La kialoj de tiuj eksterordinaraj movoj restas nekonataj, sed tio iĝis pi kaj pli malpli ofta, eble pro perdo de la okcidenta teritorio de Siberio pro ŝanĝo al terkulturado.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    La Stepkoko estas 30–41 cm longa kun enverguro de 58–68 cm kaj pezo de 250-300 g la masklo kaj 200-270 g la ino, kun striita sablokolora plumaro supre, nigra ventro kaj helaj subflugiloj. La masklo havas grizajn kapon kaj bruston, oranĝan gorĝon kaj subokulan vizaĝon, sed grizan malantaŭe, kaj grizan zonon de strioj en brusto. La ino malhavas tiun brustan zonon, sed havas pli da striado en supraj partoj (ne nur en supra dorso, sed en la tuta dorso, kolo kaj brusto) kaj ŝi estas pli senkolora. Junuloj estas similaj al inoj.

    La nigra ventro kaj helaj subflugiloj distingas tiun specion disde la rilata Tibeta stepkoko.

    La Stepkoko havas etajn kolombecajn kapon kaj kolon, sed fortikan korpon. Ĝi havas longajn pintegajn flugilojn kaj voston kaj faras rapidan rektan flugon. Kruroj kaj piedoj estas plumokovritaj.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    Syrrhaptes paradoxus

    La nesto estas grunda truo iome kamuflita inter herbo, en kiu la ino demetas 2-3 verdecajn ovojn kun kamufligaj markoj. Reproduktado okazas en etaj kolonioj. Kovado, ĉefe farita de la ino, daŭras iome malpli ol unu monato. Unu monaton post eloviĝo la idoj ekflugas kaj la masklo alportas ilin al akvo. La duan jaron ili ja seksmaturiĝas.

    Aroj flugas al akvejoj mateniĝe kaj krepuske. Temas pri gregema specio kiu ariĝas po centoj da birdoj. Ili estas vegetaranoj kaj manĝas ĉefe grejnojn. Tre malofte ankaŭ larvojn de insektoj.

    Aliaj[redakti | redakti fonton]

    Tiu birdo estas en kelkaj lingvoj nomita omaĝe la germanan zoologon Peter Simon Pallas.

    Marko Polo mencias birdon nomitan Bargherlac en La Libro de la mirindaĵoj. Tiu estis probable la Syrrhaptes paradoxus (s. Pallasii).

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]