Jerzy Antoni Walaszek

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jerzy Antoni WALASZEK [JEĵi ANtonji VAlaŝek] (naskiĝis en 1943 en Linz (Aŭstrio) en la Durchgangslager n-ro 39 (la germana dummilita deviglabora portempa bagno)). Administra laboranto, lektoro pri Esperanto, bibliotekisto, gvidanto de aŭtobusaj ekskursoj, membro de Akademio Internacia de Sciencoj (AIS) en San-Marino, membro de ILEI en Nederlando, 1997-2006 membro de Ĉefa Estraro de PEA (kiel i.a. kasisto, sekretario, instru-inspektanto), dum la jaroj 2012-2015 Prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando), de septembro 2015 Vicprezidanto de EDE-Pollando.

Biografio[redakti | redakti fonton]

1961 – Ĝeneralkleriga Liceo de Stanisław Staszic en Sosnowiec – abituriento; 1965 – Vojevodia Eduka Kuratorio en Vroclavo – lektora diplomo pri Esperanto (bakalaŭro); 1989 - Oficejo de Esperanto-Turismo en Bydgoszcz – rajtigilo por gvidado de aŭtoĉaraj ekskursoj. 1962 – membro ordinara de Urba Filio de Pola Esperanto-Asocio (PEA) en Gliwice; 1965 - transigo de la PEA-membreco el Gliwice al Sosnowiec, 1997-2012 – prezidanto de Urba Filio de PEA en Sosnowiec, 1997-2006 membro de Ĉefa Estraro (kiel i.a. kasisto, sekretario, instru-inspektanto) de PEA, 2012 – la Prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) ( jerzy.walaszek@wp.pl ) kaj ano de la loka rondo de EDE-PL en Sosnowiec kun la sidejo en la Centro de la Ne-registaraj Organizaĵoj (NRO), 41-200 Sosnowiec, str. Placo de Kościuszko 5 (legu: Koŝĉjuŝko), de la jaro 2015 li estas vicprezidanto kaj sidejo de la Estraro estas en Słupsk. Li kunorganizis la Esperanto ekspoziciojn en Supra Silezio (Sosnowiec, Czeladź, Bytom, Gliwice) kaj kunorganizis la lokan Esperanto-Kongreson okaze de 100-jariĝo de la urbo Sosnowiec, 100-jariĝo de Esperanto en Sosnowiec kaj 100-jariĝo de la naskiĝo de Jan Kiepura (2002), li preparis la trilingvan Kanzon-albumon el repertuaro de Jan Kiepura, li kunredaktis la Esperanto-lernolibrojn. Membreco en aliaj organizaĵoj: Asocio de Polaj Skoltoj (la pola mallongigo: ZHP), Pola Landkona Societo (pole: PTTK), Asocio de Polaj Studentoj (pole: ZSP), Ligo de Landa Defendo (pole: LOK), Societo de Naskiĝintoj en Germana Mallibero (pole: SUNN). La 17-an de oktobro 2012 li kunorganizis la E-konferencon en Pola Senato[1].

La 10-an de oktobro 2016 la senatanino Maria Pańczyk-Pozdziej invitis lin kaj anon de la Estraro de EDE-Pollando Wiesław Gonera al sia senatana oficejo en Tarnowskie Góry - rezulte de la renkontiĝo ili konvinkis ŝin alĝi al la nova Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) ([2], [3]).

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Esperanta-pola informilo titolita: ‘Sosnowiec kaj Esperanto’, artikoloj kaj recenzoj en Pola Esperantisto kaj en Esperanto-Revuo. La trilingvan Kanzon-albumon el repertuaro de Jan Kiepura, li ankŭ kunredaktis la Esperanto-lernolibrojn. Fondigo de reta ‘Katalogo de Esperanta Literaturo’ – http://www.finito.zanet.pl/ekatalogo/index.html Arkivigite je 2015-08-19 per la retarkivo Wayback Machine , libroforma eldono de la ‘Katalogo de Esperanta Literaturo’ (2012). E-versio de la Oficiala Paĝo de la Urba Oficejo en Sosnowiec kaj li kunredaktis la E-version de la artikolo pri Sosnowiec en E-Vikipedio kun Eduardo Kozyra.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

PEA insigno de la merita esperantisto pro la popularigo de Esperanto (1987), medalo de 100-jaroj de la Sosnowiec-urborajtoj pro la promocio de Esperanto, medalo de la 100-jaroj de Jan Kiepura-naskiĝo pro la kulturkleriga agado, la ŝtata ordeno dekrete atribuita de Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski – la Ora Kruco de Merito pro la popularigado kaj evoluigado de Esperanto (2012) ([4]).

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Gepatroj: Jan kaj Helena (kunbatalantoj dum la Germana Okupacio en la Dua Mondmilito). Edzino: Ewa Januszewska (fraŭlina nomo) – oficistino, esperantistino; filino Joanna (1975) – muzikologo, solistino kaj korusanino ĉe Krakova Filharmonio, esperantistino. Hobio: turismo, amatora belkanto, interlingvistiko, bibliotekarto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.