Álvar Núñez Cabeza de Vaca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Álvar (o Álvaro) Núñez Cabeza de Vaca (Jerez de la Frontera, 1507 - †Sevilla, 1559). Hispana konkerinto de aristokrata familio, estis nepo de alia konkerinto el Gran Canaria. Li malkovris la akvofalo de Igŭacuo kaj esploris la kursado de la Rivero Paragvajo.

Unua vojaĝo al Ameriko[redakti | redakti fonton]

Lia unua aventuro en "Indioj", t.e., Ameriko, okazis en la sudo de kio hodiaŭ estas Usono, kaj en la nordo de la nuna Meksiko: li aliĝis ekspedicion de Pánfilo de Narváez al Florido en 1527, estis unu el la kvar supervivantoj, inter 300 homoj kiuj ŝip-rompis antaŭ la mar-bordo de Florido kiuj, dum ok jaroj, loĝis inter la indoj kiel komercistoj kaj kuracistoj.

Ĉefe la ŝip-rompuloj pereis pro soifo aŭ mortigintaj de la indiĝenaj. Cabeza de Vaca restis kaptita de la indoj Ananarivo en la mar-bordo de la Meksika Golfo kune kun la same ŝip-rompuloj Alonso del Castillo Maldonado, Andrés Dorantes de Carranza y Estebanico, kiu estis la unua homo naskiĝita en Afriko kiu alvenis al Usono, kaj kvankam oni priskribas lin kiel nigra, li vere estis berbero kaj maŭra.

Per ili mem sukcesis fuĝi kaj obtenis la konfidon de la indiĝenaj agante kiel kuracistoj kaj magiistoj, danke al la medicinaj konaĵoj de Cabeza de Vaca. Ili organizis kelkajn ekspediciojn serĉante vojon por reveni al Nova Hispanio, kiel estis nomita la sud-okcidento de Usono kaj nordo de Meksiko. Post vagadi dum longa tempo tra la vasta regiono kiu nun estas la Meksik-Usona bordo, ili atingis la zonon de la Rivero GrandaRivero Brava. Ili iris laŭ la kurso de la rivero kaj trovis tribojn okupiĝitaj je ĉaso de bizonoj, kiujn ili kunloĝis. Finfine ĉe bordo de la Rivero Petatlán ili renkontis grupon de hispanaj esplorantoj en Sinaloa en 1536.

Rivero Brava

Dum tiu vojaĝo li kolektis la unuajn etnografiajn observojn pri la indiĝenaj popoloj de la Meksika Golfo, kaj li skribis rakonton titolita Ŝip-rompoj, kiun oni konsideras nun kiel la unuan historian rakonton pri Usono. Ĝi estis eldonita en 1542 en Zamoro kaj en 1555 en Valadolido. Li priskribas siajn travivaĵojn kaj tiuj de siaj kompanoj, kiuj trairis piede la sudokcidento de Usono kaj la nordo de Meksiko.

Dua vojaĝo al Ameriko[redakti | redakti fonton]

Cabeza de Vaca revenis al Hispanio en 1537 kaj atingis ke oni atribuis al li la titolon de Dua Progresinta de Plata-Rivero. Por efektivigi tion li komencis en 1540 sian duan vojaĝon, kio alportis lin al la sudo de la amerika kontinento. Li malkovris la akvofalo de Igŭacuo, esploris la kurson de la Rivero Paragvajo kaj perfortis kelkajn indiĝenajn tribojn. Sed baldaŭ li venis en konflikton kun hispanaj kolonianoj antaŭe establitaj, kiuj, komanditaj de Domingo Martínez de Irala, rifuzis la aŭtoritaton de la guberniestro kaj liajn projektojn pri organizi koloniadon de la teritorio sen iri preni la multajn ĥimerajn trezorojn pri kiuj parolis indiĝenaj mitoj.

La malkontentuloj ribelis en 1544 kaj sendis la guberniestron Cabeza de Vaca al Hispanio akuzita pri pov-ekspluato kiam li subpremi la ribelantojn (ekzemple la brulego de Asunción en 1543). La Konsilio de Indioj ekzilis lin al Orano en 1545. Post ok jaroj li estis forpardonita kaj establis en Sevilo kiel juĝisto.

Memorigila Ŝildo pri Malkovro

Aliaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]