Ĉina liriodendro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĉina liriodendro
Liriodendron chinense
Liriodendron chinense
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Magnolialoj Magnoliales
Familio: Magnoliacoj Magnoliaceae
Genro: Liriodendro Liriodendron
Dunomo
Liriodendron chinense
(Hemsl.) Sarg.
Konserva statuso
[[Dosiero:Status iucn2.3 NT eo.svg|]]
Konserva statuso: Preskaŭ minacata (LR/nt)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Ĉina liriodendro ( Liriodendron chinense ), estas la sola palearkta-hindomalaja specio en la liriodendro-genro. Tiu indiĝena arbo de centra kaj suda Ĉinujo kreskas en la regionoj de Anhujo, Gŭangŝio, Ĝjangsuo, Fuĝjano, Gŭiĝoŭo, Hubejo, Hunano, Ĝjanŝio, Ŝenŝjio, Ĝeĝjango, Siĉuano kaj Junano, kaj ankaŭ loke en norda Vjetnamujo. Protektitaj populacioj troviĝas en la Tianmuŝana Nacia Rezervejo [1], Huangŝan-Monto, Ŭuji-Ŝan, kaj Badagongŝana Naturrezervejo.

Enhavo

[redakti] Priskribo

Ĉina liriodendro : branĉeto kun floroj.

Ĉina liriodendro estas tre simila al la nordamerika specio, tulipa liriodendro, malsama pri la ofte iomete pli grandaj kaj pli profund-lobaj folioj, kaj pri la pli mallongaj internaj petaloj en la floroj, al kiuj mankas la oranĝa pigmento de L. tulipifera. La ĉina liriodendro atingas proksimuman altecon de 40 metroj [2].

[redakti] Kultivado

Ĝi ne estas tiel vintroezista kiel la nordamerika specio, sed estas kultivita sur aliaj kontinentoj kiel ornama arbo. Ĝi estas kreskigita en Anglujo ( kie ekzistas multaj ĉe Reĝa Botanika Ĝardeno [3]) de Londono ), Irlando, Belgujo, Nederlando, kaj Germanujo. En Nordameriko, ĝi kreskas tiel fore norden kiel Bostono, Masaĉuseco en la oriento, kaj kiel Vankuvero ( Kanado ) en la okcidento. Ĉina liriodendro ankaŭ troviĝas en Nov-Zelando. En kultivado ĝi kreskas tiel rapide kiel tulipa liriodendro.

[redakti] Referencoj

  1. 1999 : Raporto pri la stato de la medio en Ĉinujo. angle
  2. Ukkola Tarja e.a. 2001 : Miksomicetoj en Hunano. angle
  3. Liriodendroj en Kew Gardens. angle

[redakti] Eksteraj ligiloj

Blue morpho butterfly.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

[redakti] Bibliografio

  • Hunt, D. (ed). 1998 : Magnolias and their allies. International Dendrology Society & Magnolia Society. ISBN 0-9517234-8-0 angle
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj