Ŝabato

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝabato (hebrea ŝabbat, jida ŝabbes), en la abrahamaj religioj, sepa tago de la semajno speciale intencita por ripozo kaj adoro de Dio. La unua ŝabato estis la izraelida (juda), observata laŭ la Leĝo de Moseo, aparte laŭ La Dekalogo:

Memoru pri la tago ŝabata, ke vi tenu ĝin sankta. Dum ses tagoj laboru kaj faru ĉiujn viajn aferojn; sed la sepa tago estas ŝabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; ĉar dum ses tagoj la Eternulo kreis la ĉielon kaj la teron, la maron, kaj ĉion, kio estas en ili, sed en la sepa tago Li ripozis. Tial la Eternulo benis la tagon ŝabatan kaj sanktigis ĝin. (Eliro 20:8)

Izraelidoj (Judoj) observas sian ŝabaton je sabato, de kie venas ties nomo. [esperanta ŝabato, sabato, angla Sabbath, Saturday (= Saturn's day, la tago de Saturno), franca sabbat, samedi (moderna franca samedi < vulgara latina sambati dies < latina sabbati dies = jour du sabbat), itala sabato, hispana/portugala, sábado, rusa subbota, ukraina subota, pola sobota, germana Sabbat (Schabbat), Samstag (nova alta germana Samstag < meza alta germana samb(e)ztac, malnova alta germana sambaztac = Sabbatstag/Sabbattagŝabata tago/tago de la ŝabato), latina sabbatum, greka sabbaton < hebrea ŝabbat]

La majoritata kristana kult- kaj ripoztago estas en dimanĉo (la unua tago de la semajno), kion vidu. Tamen, kelkaj minoritataj kristanaj eklezioj ("sektoj") kiel la Adventistoj de la Sepa Tago, la Baptistoj de la Sepa Tago, la Eklezio de Dio (de la Sepa Tago), la Universala Eklezio de Dio (the Worldwide Church of God/l'Église Universelle de Dieu) observas ŝabaton en sabato. La judaj kristanoj de la primitiva eklezio de la 1-a jarcento (ankaŭ Ebionitoj) festis ŝabaton en sabato. La ŝabatistoj (aŭ sabatistoj sabato-observantoj) festas ŝabaton en sabato kaj la dimanĉistoj observas sian ripoztagon en dimanĉo. Hodiaŭ estas la dimanĉistoj (dimanĉo-observantoj) la kristanisma majoritato kaj la ŝabatistoj (ŝabato-observantoj) estas la kristanisma minoritato. (Ŝabatismo/sabatismo estas ŝabato-observado/sabato-observado; dimanĉismo estas dimanĉo-observado.)

Ĉar la ŝabataj ritoj estis certe pratikitaj de la apostoloj kaj de Jesuo, kristanoj povas partopreni en ĝin kaj preĝi kun hebreoj. Tiel faris sacerdoto Eŭgenio Pacelli, estonta Pio la 12-a, kiu unuiĝis al familio de juna hebrea amiko por la ŝabate preĝi la komunan Dion. (Michael Hesemann, Contro la Chiesa. Miti, leggende nere e bugie, San Paolo, paĝ. 374, 2009).

La islama kult- kaj ripoztago estas en vendredo. (Islamanoj estas vendredistoj. Vendredismo estas vendredo-observado kaj vendredistoj estas vendredo-observantoj.)


En novpaganaj religioj, ekzemple viko, ŝabato estas unu el ok gravaj festoj en la jaro. Ŝabatoj ankaŭ nomiĝas "sunaj festoj" ĉar ili iras laŭ la movado de la suno kaj la ciklo de la sezonoj, okazante en la solsticoj, la ekvinoksoj, kaj la tagoj mezaj inter tiuj.

La ok ŝabatoj nomiĝas:

Vidu ankaŭ esbato, viĉaj ritoj.