Kandelfesto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kandelfesto
{{{priskribo}}}
Alia nomo Prezentado de la Sinjoro, Puriĝo de Maria
Speco Kristana
Signifo kaj senco Prezentado de Jesuo Kristo ĉe la Templo en Jerusalemo
Dato 2-a de februaro
v  d  r
Information icon.svg

La 2-an de februaro la katolika Eklezio celebras la prezentadon de Jesuo ĉe la Templo, kiun oni nomigas populare festo de la Kandelfesto, ĉar je tiu tago oni benas la kandelojn, simbolo de Kristo "lumo por lumigi la popolojn", kiel la infano Jesuo estis nomigita de maljuna Simeono dum la prezentado ĉe la Templo de Jerusalemo, kiu estis preskribita de la juda Leĝo por la viraj unuenaskitoj. La festo estas nomigita ankaŭ Puriĝo de Maria, ĉar, laŭ la hebrea moro, virino estis konsiderata malpura dum 40 tagoj post la akuŝo de vira filo kaj ŝi devis iri al la Templo por puriĝi: la 2-a de februaro estas fakte 40 tagoj post la 25-a de decembro, tago de Kristnasko.

Antikve oni celebris ĉi tian feston la 14-an de februaro (40 tagoj post la Epifanio), kaj la unuan ateston donas al ni la pilgrimantino Egeria en sia Pilgrimado al Sanktaj Lokoj (ĉap. 26). La nomigo "Kandelfesto", kiun oni donas populare al la festo, devenas de la simileco de la rito de Lampi, pri tiu parolas Egeria: "Oni ekbruligas ĉiajn lampojn kaj kandelegojn, farante tiel grandegan lumon" (Pilgrimado 24, 4), kun la antikvaj ritaj torĉoprocesioj kiujn oni faris je Luperkaloj (antikvega romana festo kiun oni celebris ĝuste je la duono de februaro). Sed la plej signifoplena simileco inter la du festoj estas la ideo de puriĝo: kaj la hebrea moro de puriĝo de virino post la akuŝo de vira filo kaj la latina moro de puriĝo dum la Luperkaloj (komparu Ovidio, Fasti 2, 19-24, 31-32ss [La romanaj praavoj nomigis "Februe" la pekliberigojn: kaj ankoraŭ multaj indicoj konfirmas ĉi tian sencon de la vorto. La pontifikoj petas al la reĝo kaj al la flamino la lanojn kiujn antiklingve oni diris "februe". La ingrediencojn purigajn, la rostatan speltan tritikon kaj la salerojn, kiujn la liktoro prenas en la antaŭdeciditaj domoj, oni diras ankaŭ "februe". (...) El tio la nomo de la monato, ĉar la Luperkoj kun ledaj strioj trairas la tutan urbon, kaj tion ili konsideras puriĝan riton...]). Dum sia episkopa ofico (inter 492 kaj 496 p.K.), Papo Gelasio la 1-a obtenis de la Senato la abolicion de la Luperkaloj, kiuj estis anstataŭigitaj en la devoteco popola per la festo de la Kandelfesto. En 6a jarcento la datreveno estis antaŭigita fare de Justiniano je la 2-a de februaro, kiam oni festas ankoraŭ hodiaŭ.

Kandelfesto antaŭ la Eklezio[redakti | redakti fonton]

La Kandelfesto estas celebrita ankaŭ en la pagana kaj novpagana tradicioj, kaj iuj fakuloj subtenas ke ĝi estas festo enkondukita ĝuste por anstataŭigi praekzistantan feston. Nomigita Imbolko en la kelta tradicio, ĝi markis la preteriro de vintro al printempo nome de la momento de plej granda mallumo kaj malvarmo al la momento de revigliĝo de la lumo. [1][2]

En la romia mondo la Diino Februa (Junono) estis celebrata je la kalendoj de februaro (en la romana kalendaro la monatoj sekvis la lunan ciklon. La unua tago de ĉiu monato respondis al la novluno kaj estis nomata “kalendoj”, el tiu vorto devenas la nomo “kalendaro”). [3]

Laŭ la novpaganismo Imbolko estas unu el ok ĉefaj sabatoj kaj estas ligita kun la puriĝo kaj kun la favorigaj ritoj por terfekundeco.

Aliaj signifoj[redakti | redakti fonton]

  • En Francio, la Kandelfesto (france Chandeleur) estas konita ĉefe ĉar ĝi estas la tago de la krespoj, kiujn oni pretigas ĉiel. [4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean Markale, C. Fiorillo, Gianfranco de Turris, Il druidismo: religione e divinità dei Celti, Eldonoj Studio Tesi, 1990, ISBN 978-88-272-0782-6, paĝ. 188
  2. Elena Percivaldi, I Celti: una civiltà europea, Giunti, 2003, ISBN 978-88-09-03140-1, paĝ. 74
  3. Nelida Caffarello, Dizionario archeologico di antichità classiche, Olschki, 1971
  4. Kitchenqb: La kandelfesto... kaj la krespoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]