Ŝoreo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Shorea roxburghii
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
Ŝoreo ( Shorea ) estas genro de proksimume 196 da specioj de plejparte pluvarbaraj arboj en la familio de la dipterokarpacoj. La genro estas nomita laŭ Sir John Shore, la Guberniestro ĝenerala de la Brita Orienthinda Kompanio, 1793-1798. Ĝi estas indiĝena en Sudorienta Azio, ekde pli norda Barato ĝis Malajzio, Indonezio kaj Filipinoj. En okcidenta Malesio kaj Filipinoj tiu genro dominas la tropikajn arbarojn.
La plej alta dokumentita tropika angiospermo altas 88,3 metrojn, kaj estas Shorea faguetiana en la sabaha Nacia Parko Tavaŭ-Montetoj, sur la insulo de Borneo. En tiu parko almenaŭ kvin aliaj specioj de la genro estis mezuritaj trovinte ekzemplerojn de pli ol 80 m : Shorea argentifolia, S. gibbosa, S. johorensis, S. smithiana kaj S. superba[1]. Borneo estas ankaŭ la varmpunkto de ŝoreo-diverseco kun 138 da specioj, de kiuj 91 estas endemiaj en la insulo [2].
Enhavo |
Reproduktada biologio [redakti]
La plimulto de la ŝoreaj specioj "ĝenerale" floras. "Ĝenerala florado" okazas ĉe neregulaj intervaloj de 3-10 jaroj, en kiu preskaŭ ĉiuj dipterokarpacaj specioj kune kun specioj de aliaj familioj ekstrem-abunde floras [3]. Estas opiniite ke ĝenerala florado disvolviĝis por superi la bezonojn de la semopredantojn [4] kaj/aŭ por faciligi polenadon [3]. Ŝajnas ke ambaŭ klarigoj havus meritojn [5]. Florado supozeble estas ekigita de aridaj periodoj kiuj okazas dum transirperiodoj de La Niña ĝis El Niño [6]. Estas sugestite ke la amplekso de florado dependas de la periodeco de la aridaj periodoj asociitaj kun la ENSO-ciklo ( El Niño-suda oscilado ), kun la plej fortaj floradoj okazantaj post intervalo de pluraj jaroj kun neniu florado [6].
Ŝoreo estas insekte polenita kaj multaj insektospecioj estas implikitaj. Specioj ene de la sekcioj [7] de Shorea samhavas la samajn insektajn polenigantojn. Florado ene de sekcio estas sinsekva ene de unu vivejo kaj specio-komunumo por malhelpi konkuradon por poleniginantoj [8].
Ekonomia uzado [redakti]
Multaj ekonomie gravaj konstrulignaj arbospecioj apartenas al genro ŝoreo. La ligno vendiĝas sub diversaj komercaj nomoj inkluzive de meranti, lauan (aŭ luan), lawaa, serayan, balau, kaj bangkirai. Aliaj ŝoreaj produktoj inkludas damargumon kaj illipe. Damargumo estas rezino kolektita de gamo da specioj. Ĝi kolore varias laŭ la diferencaj taksonomiaj grupoj. Shorea wiesneri estas listigita en multaj retejoj kiel grava fonto de damargumo [9]; tamen, tiu prezentiĝas esti aŭ komerca nomo aŭ sinonimo [10][11].
La alloge nomita "filipina mahagono" kiu vendiĝas en Nordameriko ne estas mahagono entute, sed fakte miksaĵo de lignospecoj de la ŝorea genro. Pli konvene, la nomo "filipina mahagono" estus uzitenda por Toona calantas kaj ne por ŝorea ligno.
Konservada statuso [redakti]
Cent kaj kvardek ok ŝoreaj specioj estas nuntempe listigitaj sur la Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. La plimulto de tiuj ĉi estas listigitaj kiel estante krize endanĝerigitaj. Ekzistas kelkaj rimarkoj rilate la listo de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo pri la dipterokarpacoj, ĉar la kriterioj uzitaj por taksi la nivelon de minaco estas bazitaj plejparte sur bestpopulaciokarakterizaĵoj. Tiu supozeble troigas la minacotakson, se uzite por longevivaj vivej-specifaj organismoj kiel ekzemple arboj . Krome, pro unu specio laŭdire formorta sur la Ruĝa listo de IUCN, Shorea cuspidata, estas komuna en la Nacia Parko Bako kaj ankaŭ ĉeestas en la Nacia Parko Lambir. La ŝoreo-speciopaĝo donas minacoklasifikojn :
| Kategario laŭ la ruĝa listo de IUCN | Nombro de specioj |
|---|---|
| Formorta | 1 |
| Draste endanĝerigita | 102 |
| Endanĝerigita | 34 |
| Vulnerabla | 3 |
| Malplej Zorgiga | 6 |
| Datumomankhava | 2 |
| Ne Esplorita | ~48 |
Referencoj [redakti]
- ↑ Borneo. Alirita 2008-06-21.
- ↑ Ashton, P.S. Dipterocarpaceae. In Tree Flora of Sabah and Sarawak, Volume 5, 2004. Soepadmo, E., Saw, L.G. and Chung, R.C.K. eds. Government of Malaysia, Kuala Lumpur, Malaysia. ISBN 983-2181-59-3
- ↑ 3,0 3,1 Sakai, Shoko; K Momose, T Yumoto, T Nagamitsu, H Nagamasu, A A. Hamid and T Nakashizuka (1999). "Plant reproductive phenology over four years including an episode of general flowering in a lowland dipterocarp forest,Sarawak, Malaysia" 86 (10): 1414–36. COI:10.2307/2656924. Alirita 2007-11-13.."Plant reproductive phenology over four years including an episode of general flowering in a lowland dipterocarp forest,Sarawak, Malaysia"
- ↑ Curran, Lisa M.; M. Leighton (2000). "Vertebrate responses to spatiotemporal variation in seed production of mast-fruiting Dipterocarpaceae" 70 (1): 101–128. COI:[0101:VRTSVI2.0.CO;2 10.1890/0012-9615(2000)070[0101:VRTSVI]2.0.CO;2]. Alirita 2007-11-13.."Vertebrate responses to spatiotemporal variation in seed production of mast-fruiting Dipterocarpaceae"
- ↑ Maycock, Colin R.; R N. Thewlis, J Ghazoul, R Nilus and David F.R.P Burslem (2005). "Reproduction of dipterocarps during low intensity masting events in a Bornean rain forest" 16 (6): 635–46. COI:[0635:RODDLI2.0.CO;2 10.1658/1100-9233(2005)016[0635:RODDLI]2.0.CO;2]. Alirita 2007-11-13.."Reproduction of dipterocarps during low intensity masting events in a Bornean rain forest"
- ↑ 6,0 6,1 Sakai, Shoko; Rhett D. Harrison, Kuniyasu Momose, Koichiro Kuraji, Hidetoshi Nagamasu, Tetsuzo Yasunari, Lucy Chong and Tohru Nakashizuka (2006). "Irregular droughts trigger mass flowering in aseasonal tropical forests in asia" 93 (8): 1134–39. COI:10.3732/ajb.93.8.1134. Alirita 2007-11-13.."Irregular droughts trigger mass flowering in aseasonal tropical forests in asia"
- ↑ Ŝoreaj sekcioj : Anthoshorea, Brachypterae, Doona, Mutica, Neohopea, Ovalis, Pachycarpae, Pentacme, Richetioides, Rubella, Shorea.
- ↑ LaFrankie, James V. Jr.; H. T. Chan (June 1991). "Confirmation of Sequential Flowering in Shorea (Dipterocarpaceae)" 23 (2): 200–203. COI:10.2307/2388308.""
- ↑ Dammar. Alirita 2007-11-14.
- ↑ Dipterocarpaceae Data Base—Taxonomic Information. Alirita 2007-11-14.
- ↑ Electronic Plant Information Centre. Alirita 2007-11-14.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |