12995 Wendellmendell

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el (12995) 1981 EY27)
12995 Wendellmendell
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 12995 Wendellmendell
Aliaj nomoj 1981 EY27 ; 1990 SG17
Malkovro
Malkovrinto Schelte J. Bus
Dato de malkovro 2-a de marto 1981
Loko de malkovro Coonabarabran (Aŭstralio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
378,171 Gm (2,528 AU)
309,065 Gm (2,066 AU)
447,277 Gm (2,990 AU)
Discentreco 0,1827
Meza anomaliangulo 50,698°
Epoko : 25-a de februaro 2023
Klinangulo 11,765°
Periodo 1468,056 tagoj (4,019 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
5,751°
Argum. de periapsido 301,337°
Terdistanco
- Minimuma

161,370 Gm (1,0787 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 4,655 ± 0,053 km
Rotacia periodo 0,2155 tago (5,173 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,246 ± 0,049
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,97
vdr

12995 Wendellmendell estas malgranda, hela asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 2-an de marto 1981 de la usona astronomo Schelte J. Bus elde la Observatorio de Siding Spring, apud Coonabarabran en Novsudkimrio (Aŭstralio).

Ĝi estas proksima de la orbitaj resonancoj 1:4 kun la Tero kaj 3:1 kun Jupitero.

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en honoro de la usona planedsciencisto Wendell W. Mendell,[1] kiu laboris por la NASA dum pli ol 50 jaroj, kondukinte lunajn kaj planedajn geologiajn deforajn mezurojn, kaj poste laborinte por permanenta homa bazo sur la Luno. Li helpis establi la International Space University (Internacian Kosman Universitaton).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Dr. Wendell Mendell el The Space Show (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe:Listo de asteroidoj (12001 - 13000)Poste:
(12994) 1981 ET2712995 Wendellmendell12996 Claudedomingue