120324 Falusandrás
120324 Falusandrás | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 120324 Falusandrás |
Aliaj nomoj | 2004 MV3 ; 2003 BY31 |
Nomita laŭ | András Falus vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Sárneczky Krisztián |
Dato de malkovro | 21-a de junio 2004 |
Loko de malkovro | Mátraszentimre (Hungario) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
378,931 Gm (2,533 AU) 357,246 Gm (2,388 AU) 400,615 Gm (2,678 AU) |
Discentreco | 0,05723 |
Meza anomaliangulo | 347,497° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 3,663° |
Periodo | 1472,481 tagoj (4,031 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
139,765° |
Argum. de periapsido | 113,704° |
Terdistanco - Minimuma |
205,872 Gm (1,376 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 16,8 |
120324 Falusandrás estas asteroido de la ĉefa asteroida zono en orbitaj resonancoj 1:4 kun la Tero kaj 3:1 kun Jupitero.
Malkovro[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis malkovrita la 21-an de junio 2004 de la hungara astronomo Sárneczky Krisztián elde la Stacio de Piszkéstető de la Konkoly Observatorio, proksime de Mátraszentimre (Hungario).
Nomo[redakti | redakti fonton]
Ĝi estis nomita en honoro de la hungara imunologo András Falus[1] (hungarlingve Falus András), plena profesoro de la Universitato Semmelweis kaj ano de la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉefa fako estas la imunogenomiko, alergio kaj onkologenomiko. Li estas gajninto de la ĉiujara premio 2001 pri scienca komuniko de la Hungara Klubo de la Sciencaj Ĵurnalistoj.[2]
Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (120001–121000) | Poste: |
---|---|---|
(120323) 2004 MQ2 | 120324 Falusandrás | (120325) 2004 MH7 |