12711 Tukmito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
12711 Tukmito
asteroido
asteroidoapud-Tera objekto
Oficiala nomo 12711 Tukmit
Aliaj nomoj 1991 BB
Malkovro
Malkovrinto Jean Mueller
Dato de malkovro 19-a de januaro 1991
Loko de malkovro Monto Palomar (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
177,477 Gm (1,186 AU)
129,166 Gm (0,8634 AU)
225,788 Gm (1,509 AU)
Discentreco 0,2722
Meza anomaliangulo 272,716°
Klinangulo 38,488°
Periodo 471,981 tagoj (1,292 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
294,995°
Argum. de periapsido 322,877°
Terdistanco
- Minimuma

16,696 Gm (0,1116 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 1,94 km
Rotacia periodo 0,1452 tago (3,4848 horoj)
Geometria albedo 0,19
Observaj ecoj
Spektroklaso Sr
Absoluta magnitudo 15,8
vdr

12711 Tukmito estas tre malgranda, hela apolona asteroido, malkovrita la 19-an de januaro 1991 de la usona astronomino Jean Mueller elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kantono San-Diego, Kalifornio, Usono).

Ĝia spektra klaso "Sr" indikas "ŝtonan" asteroidon, konsistanta ĉefe el silikatoj de fero kaj de magnezio.

Ĝi ricevis la nomon de Tukmit,[1] la Patro Ĉielo laŭ la mito pri kreado de la mitologio de la indianoj Luiseño.[2] Li estis kreita el nenio kaj, kun Tomaiyowit, generis la Unuan Genton, kiu iĝis ĉiuj bestoj, plantoj kaj aĵoj de Tero kaj bazo de la ekzisto de la Luisenjoj.

- La 17-an de julio 1938, ĝi pasis al 0,11468 AU (17,156 milionoj da km) de Tero
- La 13-an de julio 2053, ĝi pasos al 0,11096 AU (16,599 milionoj da km) de nia planedo.

Ĝia orbito ankaŭ interne tanĝas tiun de Marso.

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (12001 - 13000)Poste:
12710 Breda12711 Tukmito(12712) 1991 EY3