1980 Teskatlipoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
1980 Teskatlipoko
asteroido
Oficiala nomo 1980 Tezcatlipoca
Aliaj nomoj 1950 LA
Historio
Malkovrintoj Wilson kaj Wallenquist
Dato de malkovro
Loko de malkovro
19-a de junio 1950
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
255,747 Gm (1,710 AU)
162,406 Gm (1,086 AU)
349,088 Gm (2,334 AU)
Discentreco 0,365
Meza anomaliangulo 262,200°
Klinangulo 26,860°
Periodo 816,445 tagoj (2,235 jaroj)
Meza cirkulrapido 22,78 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
246,638°
Argum. de periapsido 115,396°
Terdistanco
- Minimuma

40,416 Gm (0,2702 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 4,3 km
Rotacia periodo 0,3019 tago (7,24612 horoj)
Geometria albedo 0,25
Observaj ecoj
Spektroklaso SU
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 13,92
v  d  r
Information icon.svg

1980 Teskatlipoko estas tre malgranda, hela Amora asteroido, malkovrita la 19-an de junio 1950 de la usona astronomo Albert George Wilson kaj de la sveda astronomo Åke Anders Edvard Wallenquist elde la Observatorio de la Monto Palomar (kantono San-Diego, Kalifornio).

Kvankam rigardita kiel terrenkonta objekto, ĝi ne tre proksimas Teron. La 16-an de novembro 1921 ĝi pleje proksimiĝis al Tero je 40,416 milionoj da km. Nenia pli proksima paso estas antaŭkalkulita antaŭ la fino de la 22-a jarcento.

Ĝi ricevis la nomon de la mezamerika dio Teskatlipoko, frato kaj kontraŭulo de Kecalkoatlo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (1001 - 2000) Poste:
1979 Sakharov 1980 Teskatlipoko 1981 Midaso