4401 Aditio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
4401 Aditio
asteroido
Oficiala nomo 4401 Aditi
Aliaj nomoj 1985 TB
Historio
Malkovrinto Carolyn S. Shoemaker
Dato de malkovro
Loko de malkovro
14-a de oktobro 1985
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
386,172 Gm (2,581 AU)
168,106 Gm (1,124 AU)
604,239 Gm (4,039 AU)
Discentreco 0,565
Meza anomaliangulo 119,985°
Klinangulo 26,652°
Periodo 1514,892 tagoj (4,148 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,56 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
22,964°
Argum. de periapsido 68,083°
Terdistanco
- Minimuma

49,322 Gm (0,3297 AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 2,4 al 5,4 km
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 15,8
v  d  r
Information icon.svg

4401 Aditio estas tre malgranda amora asteroido, malkovrita la 14-an de oktobro 1985 de la usona astronomino Carolyn S. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).

Ĝia discentra orbito ŝajnas tanĝi tiun de Tero, sed pro ĝia granda kliniteco, ĝi ne venas pli proksimen de Tero ol 0,3297 astronomia unuo (49,322 milionoj da km).

Ĝi ricevis la nomon de Aditio ( sanskrito अदिति : "senlima"), hinduisma diino de la ĉielo kaj de la aero, patrino de 33 dioj kaj de la Suno.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (4001 - 5000) Poste:
4400 Bagryana 4401 Aditio 4402 Tsunemori