4486 Mitrao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
4486 Mitrao
asteroido
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 4486 Mithra
Aliaj nomoj 1987 SB ; 1974 DN1
Nomita laŭ Mitrao vd
Malkovro
Malkovrintoj Vladimir G. Ŝkodrov
kaj Eric Walter Elst
Dato de malkovro 22-a de septembro 1984
Loko de malkovro Smoljan (Bulgario)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido
asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
329,342 Gm (2,202 AU)
111,296 Gm (0,744 AU)
547,388 Gm (3,659 AU)
Discentreco 0,662
Meza anomaliangulo 207,677°
Klinangulo 3,039°
Periodo 1193,110 tagoj (3,267 jaroj)
Meza cirkulrapido 17,65 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
82,250°
Argum. de periapsido 168,837°
Terdistanco
- Minimuma

6,891 Gm (0,04606 AU)
Fizikaj ecoj
Dimensioj
Diametro
2,35 x 1,65 x 1,44 km
1,849 km vd
Rotacia periodo ~ 2,8 tagoj (~ 67 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,345 ± 0,015[1]
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 15,6
vdr

4486 Mitrao estas tre malgranda apolona asteroido, malkovrita la 22-an de septembro 1984 de la bulgara astronomo Vladimir Georgiev Ŝkodrov kaj de la belga astronomo Eric Walter Elst elde la Observatorio Roĵen proksime de Smoljan (Bulgario).

Ĝi ricevis la nomon de antikva irana dio Mitrao, rigardita kiel ekvivalento de la helena dio Apolono.

Ĝi havas tres discentran kaj malmulte klinitan orbiton, kies afelio tanĝas la orbiton de Venuso : ĝi do estas marsrenkonta, terrenkonta kaj venusrenkonta asteroido, ĝi povas alproksimiĝi al 2 milionoj da km de Venuso. Ĝia malgranda klinangulo igas ĝin potence danĝera objekto.

Ĝia MOID estas 0,04629 astronomia unuo tie estas, ke ĝi teorie povas proksimiĝi al 6,891 milionoj da km de Tero :
- La 1-an de aŭgusto 2000 ĝi pasis al 0,04654 AU (6,9626 milionoj da km) de Tero
- La 18-an de aŭgusto 2134 ĝi pasos al 0,05295 AU (7,9207 milionoj da km) de nia planedo.

Ĝia formo estis analizita per radaro elde la radioteleskopo de Arecibo kaj la observatorio de Goldstone en julio kaj aŭgusto 2000. Ĝi aspektas tre malregula, formita el du kontaktantaj objektoj kaj malrapide rotacianta[1].

Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 Radar observations and a physical model of contact binary Asteroid 4486 Mithra, de Marina Brozovic kaj aliaj, Icarus n°208 (2010) pp. 207-220 (angle)

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (4001 - 5000)Poste:
4485 Radonezhskij4486 Mitrao4487 Pocahontas