4769 Kastaljo
| 4769 Kastaljo | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 4769 Castalia |
| Aliaj nomoj | 1989 PB ; 1950 LF |
| Historio | |
| Malkovrinto | Eleanor Francis Helin |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
9-a de aŭgusto 1989 Monto Palomar |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
159,050 Gm (1,063 AU) 82,198 Gm (0,5495 AU) 235,902 Gm (1,577 AU) |
| Discentreco | 0,483 |
| Meza anomaliangulo | 148,739° |
| Klinangulo | 8,889° |
| Periodo | 400,415 tagoj (1,096 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 27,12 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
325,627° |
| Argum. de periapsido | 121,336° |
| Terdistanco - Minimuma |
3,041 Gm (0,0203 AU) |
| Fizikaj ecoj | |
| Dimensioj Diametro |
1,8 × 0,8 km 1,4 km |
| Rotacia periodo | 0,1706 tago (4,095 horoj) |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 16,9 |
4769 Kastaljo estas tre malgranda apolona asteroido, malkovrita la 9-an de aŭgusto 1989 de la usona astronomino Eleanor Francis Helin elde la Observatorio de la Monto Palomar en kantono San Diego, norde de San-Diego (Kalifornio).
Ĝi ricevis la nomon de la nimfo Kastalio, kiu, laŭ la helena mitologio, ŝanĝiĝis en fonto por fuĝi la amon de Apolono. Tiun nomon jam ricevis la asteroido 646 Kastalio : oni ne konfuzu.
Enhavo |
Radara esploro [redakti]
4769 Kastaljo estas la unua asteroido kies formon oni modelis per radara bildigo[1]. Ĝi pasis la 25-a de aŭgusto 1989 je 0,0269 AU (4,030 milionoj da kilometroj) de Tero, tio, kiu permesis ke ĝi estis skanita per la Radioteleskopo de Arecibo de Scott Hudson de la Ŝtata Universitato de Vaŝingtonio kaj de Steven J. Ostro de la JPL. La bildigo montras objekto en formo de ternukso, kun du partoj de ĉ. 800 metroj de diametro, altenantaj unu al la alia pro gravito. Radaraj bildigoj de aliaj asteroidoj montris, ke tia strukturo tiel nomata kontakta duopo ne estas malofta.
Orbito [redakti]
Ĝia discentra orbito krucas tiun de Marso, Tero kaj Venuso kun ne tre granda klinangulo, ĝi do estas marsrenkonta, terrenkonta kaj venusrenkonta asteroido, kaj potence dangera objekto, ĝia orbita pasas je 0,0203 AU (3,041 milionoj da km) de tiu de Tero.
- La 25-a de aŭgusto 1989 ĝi pasis al 0,0269 AU (4,030 milionoj da kilometroj) de Tero
- La 26-a de aŭgusto 2046 ĝi pasos al 0,0251 AU (3,752 milionoj da km) de nia planedo.
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle Slipo de (4769) Castalia (de IAU Minor Planet Center)
- angle 4769 Castalia : Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
- angle (4769) Castalia el la datumbazo de NEODYS
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (4001 - 5000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 4768 Hartley | 4769 Kastaljo | 4770 Lane |