5011 Ptaho

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el 5011 Ptah)
5011 Ptaho
asteroido
asteroido • potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto
Oficiala nomo 5011 Ptah
Aliaj nomoj 6743 P-L; 1983 TF2
Nomita laŭ Ptaho vd
Malkovro
Malkovrintoj Tom Gehrels
I. van Houten-Groeneveld
C. J. van Houten
Dato de malkovro 24-a de septembro 1960
Loko de malkovro Monto Palomar kaj Leiden
Orbitaj ecoj
Asteroida familio Apolona asteroido vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
244,694 Gm (1,636 AU)
122,367 Gm (0,818 AU)
367,021 Gm (2,453 AU)
Discentreco 0,4999
Meza anomaliangulo 166,750°
Klinangulo 7,407°
Periodo 764,092 tagoj (2,092 jaroj)
Meza cirkulrapido 45,47 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
10,809°
Argum. de periapsido 105,703°
Terdistanco
- Minimuma

2,919 Gm (0,0195 AU AU)
Fizikaj ecoj
Diametro 2,7 ± 1 km
Rotacia periodo 56,3 h vd
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,2 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 17,1
vdr

5011 Ptaho estas malgranda apolona, marsrenkonta kaj terrenkonta asteroido, kiu ŝuldas sian nomon al la egipta dio Ptaho.

Malkovro[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis malkovrita la 24-an de septembro 1960 de la usona astronomo Tom Gehrels de la Observatorio de la Monto Palomar (apud San-Diego, Kalifornio). kaj de la nederlandaj geastronomoj kaj geedzoj Ingrid van Houten-Groeneveld kaj Cornelis Johannes van Houten, de la observatorio de Leiden (Nederlando) en la kadro de la Palomar–Leiden survey.

Tom Gehrels fotis ĝin sur unu el la 130 fotaj platoj eksponitaj en septembro kaj oktobro 1960, per la Schmidt-teleskopo de 48 coloj (122 cm) de la Monto Palomar. Tiuj platoj poste estis senditaj en Leiden (Nederlando), kie ili estis ekzamenitaj de la geedzoj Ingrid kaj Cornelis van Houten dum la sekvantaj jaroj.

Orbito[redakti | redakti fonton]

Ĝia discentra orbito trairas la orbitojn de Tero kaj de Marso : ĝia diametro inter 1,7 kaj 3,7 km (taksata laŭ hipotezo de albedo de 0,2 al 0,04) faras ke ĝi estas potence danĝera objekto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
5010 Amenemhêt5011 Ptaho5012 Eŭrimedo