5023 Agapenoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
5023 Agapenoro
asteroido
Oficiala nomo 5023 Agapenor
Aliaj nomoj 1985 TG3
Historio
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker kaj
Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro
Loko de malkovro
11-a de oktobro 1985
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
776,644 Gm (5,192 AU)
736,558 Gm (4,924 AU)
816,731 Gm (5,460 AU)
Discentreco 0,0516
Meza anomaliangulo 56,289°
Klinangulo 11,768°
Periodo 4320,596 tagoj
(11,829 jaroj)
Longitudo de
suprenira nodo
308,426°
Argum. de periapsido 87,869°
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo 0,2251 tago (5,4020 horoj)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 10,0
v  d  r
Information icon.svg

5023 Agapenoro estas nebone konata troja asteroido, orbitanta proksime de la punkto de Lagrange L4 de la sistemo Suno-Jupitero, tiel nomata "Greka Tendaro".

Ĝi estis malkovrita la 11-an de oktobro 1985 de la usonaj geedzoj geastronomoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).

Ĝi ricevis la nomon de Agapenoro (greke Αγαπήνωρ), greka batalinto de la troja milito. En la Iliado, li estas citita nur kiel estro de la arkadia ŝiparo. Laŭ Kvinto de Smirno, li estis unu el la batalintoj kaŝitaj en la troja ĉevalo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (5001 - 6000) Poste:
5022 Rokapalumbo 5023 Agapenoro 5024 Bechmann