5370 Taraniso
El Vikipedio
| 5370 Taraniso | |
| asteroido | |
| Oficiala nomo | 5370 Taranis |
| Aliaj nomoj | 1986 RA |
| Historio | |
| Malkovrinto | Alain Maury |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
2-a de septembro 1986 Monto Palomar |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
498,657 Gm (3,333 AU) 182,354 Gm (1,219 AU) 814,960 Gm (5,448 AU) |
| Discentreco | 0,634 |
| Meza anomaliangulo | 63,368° |
| Klinangulo | 19,091° |
| Periodo | 2222,865 tagoj (6,086 jaroj) |
| Meza cirkulrapido | 16,29 km/s |
| Longitudo de suprenira nodo |
177,840° |
| Argum. de periapsido | 161,237° |
| Terdistanco - Minimuma |
19,827 Gm (0,1325 AU) |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | ~ 3,6 km |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | |
| Absoluta magnitudo | 15,7 |
5370 Taraniso estas malgranda amora asteroido malkovrita la 2-an de septembro 1986 de la franca astronomo Alain Maury elde la Observatorio de la Monto Palomar, apud San-Diego (Kalifornio, Usono).
Ĝi ŝuldas sian nomon al la kelta dio Taranis.
Orbito [redakti]
Ĝia discentra (kvazaŭ kometeca) orbito pasas inter la orbitoj de Tero kaj de Marso, kaj etendiĝas ĝis la orbito de Jupitero : ĝi do estas terrenkonta, marsrenkonta kaj jupiterrenkonta asteroido. Ĝi estas unu el la maloftaj asteroidoj en orbita resonanco 2 : 1 kun Jupitero[1]
- La 14-an de septembro 1931, ĝi pasis al 0,2331 AU (34,868 milionoj da km) de Tero
- La 10-an de septembro 2099, ĝi pasos al 0,1325 AU (19,827 milionoj da km) de nia planedo.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Asteroids in the 2 : 1 resonance with Jupiter: dynamics and size distribution Roig et al.; Nesvorny, D.; Ferraz-Mello, S. (2002). Monthly Notices of the Royal Astronomical Society Vol. 335, n° 2, pp. 417-431 (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- angle (5370) Taranis, el la datumbazo de NEODYS
- angle Slipo de (5370) Taranis (de IAU Minor Planet Center)
- angle 5370 Taranis : Parametroj kaj simulado (per JAVA) de orbito
| Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: | |
|---|---|---|---|
| 5369 Virgiugo | 5370 Taraniso | (5371) 1987 VG1 |