5481 Kiuchi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
5481 Kiuchi
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 5481 Kiuchi
Aliaj nomoj 1990 CH ; 1970 SR
Nomita laŭ Tsuruhiko Kiuchi vd
Malkovro
Malkovrintoj K. Endate kaj K. Watanabe
Dato de malkovro 15-a de februaro 1990
Loko de malkovro Kitami (Japanio)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
350,000 Gm (2,340 AU)
327,805 Gm (2,191 AU)
372,194 Gm (2,488 AU)
Discentreco 0,0634
Meza anomaliangulo 3,171°
Klinangulo 5,956°
Periodo 1307,108 tagoj (3,579 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,47 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
326,129°
Argum. de periapsido 250,961°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro ~ 10 km
Rotacia periodo 0,1508 tago (3,6196 horoj)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Geometria albedo 0,4 vd
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 13,0
vdr

5481 Kiuchi (aŭ 5481 Kiuĉio) estas malgranda duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 15-an de februaro 1990 de la japanaj astronomoj Kin Endate kaj Kazuro Watanabe elde la observatorio de Kitami en Abaŝiri-subgubernio sur la insulo Hokajdo.

Ĝi estis nomita en honoro de la japana amatora astronomo Tsuruhiko Kiuchi[1] (japane : 木内 鶴彦, Kiuchi Tsuruhiko), kiu remalkovris la periodan kometon 109P/Swift-Tuttle la 26-an de septembro 1992 laŭ antaŭkalkuloj de Brian G. Marsden. Li kunmalkovris ankaŭ du novajn kometojn en 1990.

Asteroida luno

Ĝia satelito estis malkovrita de P. Kusnirak, P. Pravec kaj aliaj, sur observo de ĝia luma kurbo inter la 13-a de marto kaj la 15-an de aprilo 2008. Tiu asteroida luno, de diametro taksata al 3,3 km, orbitas je ĉirkaŭ 20 km de la centra korpo kun orbita periodo de 20,90 horoj (0,87 tagoj)

Notoj kaj referencoj

  1. Tsuruhiko Kiuchi (angle) - Tsuruhiko Kiuchi (japane) el la paĝaro de "Sensorium"

Eksteraj ligiloj

Antaŭe:Listo de asteroidoj (5001 - 6000)Poste:
(5480) 1989 YK85481 Kiuchi5482 Korankejo