6084 Bascom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
6084 Bascom
asteroido
Oficiala nomo 6084 Bascom
Aliaj nomoj 1985 CT ; 1978 EC6 ;
1992 BM1
Historio
Malkovrintoj Carolyn S. Shoemaker
kaj Eugene M. Shoemaker
Dato de malkovro
Loko de malkovro
12-a de februaro 1985
Monto Palomar
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
346,033 Gm (2,313 AU)
264,407 Gm (1,767 AU)
427,658 Gm (2,859 AU)
Discentreco 0,236
Meza anomaliangulo 19,151°
Klinangulo 23,012°
Periodo 1284,949 tagoj (3,518 jaroj)
Meza cirkulrapido 19,58 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
147,298°
Argum. de periapsido 258,673°
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Rotacia periodo 0,1144 tago (2,74542 horoj)
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
Absoluta magnitudo 12,8
v  d  r
Information icon.svg

6084 Bascom (aŭ 6084 Baskomo) estas duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 12-an de februaro 1985 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar en la kantono San Diego (norde de San-Diego, Kalifornio, Usono).

Ĝi estis nomita en memoro de la usona geologino Florence Bascom (18621945), unua virino kiu laboris en la United States Geological Survey. Ŝi estis fakulino pro kristalografio, mineralogio kaj petrografio.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita de D. Higgins, P. Pravec, P. Kusnirak, L. Šarounova, S. Gajdos, A. Galad, kaj J. Vilagi post observoj de ĝia luma kurbo inter la 29-a de decembro 2005 kaj la 2-a de februaro 2006 kaj anoncita la 6-a de februaro 2006.

Ĝi orbitas kun orbita periodo de 43,45 horoj je taksita distanco de 37 km. La diametro de la centra korpo estis krude taksita je 11 km, kaj tiu de la satelito, je 4 km.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe: Listo de asteroidoj (6001 - 7000) Poste:
6083 Janeirabloom 6084 Bascom 6085 Fraetio