8077 Hoyle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
8077 Hoyle
asteroido
asteroido
Oficiala nomo 8077 Hoyle
Aliaj nomoj 1986 AW4; 1995 KP1
Nomita laŭ Fred Hoyle vd
Malkovro
Malkovrinto Edward L. G. Bowell
Dato de malkovro 12-a de januaro 1986
Loko de malkovro Flagstaff (Usono)
Orbitaj ecoj
Asteroida familio asteroida zono vd
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
393,778 Gm (2,632 AU)
309,457 Gm (2,069 AU)
478,100 Gm (3,196 AU)
Discentreco 0,2141
Meza anomaliangulo 129,411°
Epoko : 21-a de januaro 2022
Klinangulo 17,261°
Periodo 1559,868 tagoj (4,271 jaroj)
Meza cirkulrapido 18,35 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
135,749°
Argum. de periapsido 35,315°
Terdistanco
- Minimuma

164,336 Gm (1,0985 AU)
Naturaj satelitoj 1
Fizikaj ecoj
Diametro Kombinata : 8,51 ± 0,74 km
Ĉefa korpo : 8,03 km
Rotacia periodo 0,1144 tago (2,7454 horoj)
Geometria albedo 0,169 ± 0,03
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo 12,91
vdr

8077 Hoyle estas malgranda, meze hela duopa asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 12-an de januaro 1986 de la usona astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell, sud-oriente de Flagstaff (Arizono, Usono).

Nomo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis nomita en memoro de la brita kosmologiisto Fred Hoyle (19152001), ĉefa defendanto de la teorio de neŝanĝiĝema stato. Li antaŭdiris la ekscititan staton de la atomo de karbono kaj grave kontribuis al la studo de la stela nukleosintezo. Hoyle estis prezidento de la Royal Astronomical Society de 1971 ĝis 1973. Kun sia filo Geoffrey Hoyle li verkis plurajn romanojn de sciencfikcio.

Satelito[redakti | redakti fonton]

Ĝia satelito estis malkovrita la 6-an de februaro 2016 de D. A. Klinglesmith kaj S. Hendrickx per observoj de lumaj kurboj elde la Kampusa Observatorio Etscorn en Socorro (Usono).

Tiu satelito havas diametron de 2,81 km kaj orbitas je distanco de ĉirkaŭ 31 km de la ĉefa korpo kun orbita periodo de 2,244 ± 0,0011 tagoj (53,86 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭe:Listo de asteroidoj (8001 - 9000)Poste:
8076 Foscarini8077 Hoyle8078 Carolejordan