Albin Friedrich Richard Möbusz
Albin Friedrich Richard MÖBUSZ (pseŭdonimo Amo) (naskiĝis la 8-an de januaro 1871, mortis la 21-an de septembro 1934 (63-jara) en Lübeck[1]) estis germana pedagogo, direktoro de reallernejo en Lubeko kaj la dua prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA).
Enhavo |
Vivo [redakti]
Möbusz promociiĝis 1897 en Lepsiko per studo "Über den Darmkanal der Anthrenus-Larve nebst Bemerkungen zur Epithelregeneration" kaj per ĝi akiris akademian gradon de "doktoro". Li publikigis plurajn pedagogiajn artikolojn kaj i.a. "Lernolibron de la kemio kaj mineralogio por mezaj kaj popolaj lernejoj" (1926). Li kunaŭtoris kolekton de studoj "La pedagogio de la nuntempo" por la klerigo de geinstruistoj (1912) kaj verkis festlibron okaze de la centjariĝo de la kleriga seminario por instruistoj en Lubeko "Hundert Jahre Lehrerbildung" (Cent jaroj de klerigado de instruistoj) (1907).
Volapuko kaj Esperanto [redakti]
Möbusz iam eklernis la planlingvon Volapuko. Esperantisto li estis de 1901 (laŭ Enciklopedio de Esperanto). Li faris multajn propagandajn paroladojn, gvidis multajn kursojn kaj fondis grupojn en la nordgermanaj urboj Lübeck, Flensburg, Schleswig, Kiel kaj Eutin. Möbusz estis dua prezidanto de GEA de 1909 ĝis 1912, prezidanto de la iama Nordalbinga Esperanto-Ligo de 1912 ĝis 1921 kaj prezidanto de la Lubeka Esperanto-Socio de 1908.
Li estis la motoro malantaŭ la 6-a Germana Esperanto-Kongreso 1911 en Lubeko kaj eldonis festlibron aperinta okaze de la kongreso "Das Esperanto - ein Kulturfaktor" (Esperanto - kulturfaktoro).
Verkoj pri Esperanto (elekto) [redakti]
- Esperanto-lernolibro por Germanoj, (5-a eld. 1924),
- Universala Esperanto-Lernolibro, 1926;
- Esperantaj Instruleteroj, 1918-1920.
- Demonstraciaj tabeloj, 1912,
- Dokumentoj de Esperanto 1921,
- Katalogo de Esperanto-sigelmarkoj, 1912.
Möbusz krome verkis multajn artikolojn en kaj pri Esperanto en german-lingvaj gazetoj.
Referencoj [redakti]
- ↑ Historio de Esperanto (Courtinat), Vol.III, pĝ.857
Vidu ankaŭ [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Libroj de kaj pri Albin Möbusz en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Germanlingvaj libroj de Albin Möbusz en KVK