Alexandre Deulofeu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alexandre Deulofeu Torres

Alexandre Deulofeu Torres (L'Armentera, 20-a de septembro 1903Figueres, 27-a de decembro 1978) kataluna politikisto kaj filozofo pri la historio, verkis pri tio, kion li nomis "Matemàtica de la història" (Matematiko de la historio), cikla teorio pri la evoluo de la civilizacioj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alexandre Deulofeu naskiĝis en Armentera la 20-an de septembro 1903, kie lia patro laboris kiel apotekisto. Estante trijara li translokiĝis en la vilaĝon Sant Pere Pescador kaj post naŭ jaroj okazis nova translokiĝo en la urbon Figueres. Li studis mezlernejan gradon ĉe la Mezlernejo Ramon Muntaner de Figueres kaj poste en Barcelono kaj en Madrido li studis la universitatajn gradojn pri farmacio kaj kemiaj sciencoj, finante ĉi tiun lastan en Barcelono. Reveninte jam en Figueres li gajnis katedron per konkurso kaj laboris kiel instruisto en la mezlernejo de Figueres, komencante etapon de intensa politika agado, unue kiel gvidanto de la Respublikana Nacia Junularo de Empordà kaj poste kiel urba konsilisto de ERC (Esquerra Republicana de Catalunya = kataluna respublikana maldekstro). Provizora urbestro de Figueres dum la Hispana Civila Milito, kie li evitis alfrontiĝojn, prirabojn kaj persekutadojn. Li estis mobilizita kiel sanigisto en la milita fronto. Li ekziliĝis la 5-an de februaro 1939 kun la respublikana retreto en Francion.

En la ekzilo li praktikis kelkajn profesiojn: instruisto pri diversaj fakoj, violonisto kaj saksofonisto en diversaj amuzaj kaj klasikaj muzik-ensembloj, eksperimenta terlaboristo kreinto de plantejoj sen tero kun likvaj solvaĵoj mem inventitaj, laboristo de fabriko, masonisto, verkisto, poeto, ktp. Li starigis amikecon kun Francesc Pujols kaj Salvador Dalí. Li revenis de la ekzilo la 22-an de januaro 1947, kaj tiam li sin dediĉis al la apoteko, al daŭrigo de siaj esploroj kaj al verkado. Li mortis en Figueres la 27-an de decembro 1978, lasante nefinita la vastan version de sia granda laboro nomita La matematiko de la historio.

Idearo[redakti | redakti fonton]

Li asertis ke la civilizacioj kaj la imperioj trapasas ciklojn, kiuj valor-egalas al la naturaj cikloj de la vivantaj estaĵoj. Ĉiu civilizacio povas sukcese plenumi, almenaŭ, tri ciklojn po 1.700 jaroj ĉiu. Inkluzivitaj en la civilizacioj, la imperioj havas 550 jaran averaĝan tempodaŭron. Li asertis, ke per la kono de la naturo de la cikloj oni povas eviti la militojn, kiujn oni taksas nenecesaj, igante la procedojn pacaj anstataŭ perfortaj. Li ankaŭ asertis ke la homaro povos esti kapabla koni kaj ŝanĝi la ciklojn, kaj ke ĝi devas celi sin organizi laŭ la formo de Universala Konfederacio de liberaj popoloj.

La formulado de la matematika leĝo kiu, laŭ li, taksas la evoluon de la popoloj, resumiĝas en la sekvontaj punktoj (Ĉapitro 3a de La Matematiko de la Historio en la kataluna, eldono de 1967):

  1. Ĉiuj popoloj trapasas periodojn de granda demografia disrompo, alterne kun aliaj periodoj de granda unuiĝo aŭ imperiismaj periodoj.
  2. La periodoj de granda disrompo havas tempodaŭron de ses jarcentoj kaj duono. La periodoj de granda unuiĝo havas tempodaŭron de dek jarcentoj kaj duono. La evolua ciklo konsistas, tial, el dek sep jarcentoj.
  3. Dum ĉi tiu evolua procezo la popoloj trapasas fazojn perfekte difinitajn por alveni, fine de la ciklo, al okupo de la sama pozicio kiel ĉe ĝia komenco.
  4. La evolua ciklo enhavas ĉiujn aspektojn de la homa agado, tio estas, oni devas konsideri, krom politikan, la socian, artisman, filozofian, sciencan... ciklojn.
  5. Ĉiu popolo sekvas la saman evoluon, sed ĝi antaŭeniras aŭ retroiras laŭ la geografia pozicio de ĉiu lando.
  6. La kreiva forto ne estas la sama en ĉiuj popoloj. Por ĉiu ciklo estas zono de maksimuma kreiva intenseco, kaj ĉi tiu zono daŭre moviĝas de iu ciklo al la sekvonta laŭ la sama direkto de la ĝenerala procezo. Ĉi tiu antaŭeniras en Eŭropo, de Oriento en la mediteranean Okcidenton kaj de la Iberia Duoninsulo en Gallion, sekvas en la Britajn Insulojn, daŭrigas en la germanajn popolojn kaj alvenas fine en la nordajn kaj slavajn popolojn.
  7. La imperiismaj kernoj, kiuj kaŭzas la periodojn de granda politika unuiĝo, sekvas perfektajn, biologiajn procezojn, identaj inter ili kaj kun longa vivdaŭro inter kvin kaj ses jarcentoj.
  8. La transformo de la socipolitikaj reĝimoj ne okazas laŭ konstanta ascendanta aŭ descendanta linio, sed alternative per antaŭeniroj kaj retroiroj, iuj pli intensaj ol la aliaj, kio rezultigas zigzagan linion. La rezulto de ĉi tiu linio egalas al antaŭeniro laŭ difinita senco. Temas pri la tiel nomita "Leĝo de du paŝoj antaŭen kaj unu malantaŭen".

Lia penso interrilatas kun la ideoj de Oswald Spengler kaj de Arnold J. Toynbee, kiuj ankaŭ formulis teoriojn pri la cikla karaktero de la civilizacioj, sed sen alveni al la pli preciza matematika mezuro, kiun elmetas Deulofeu.

Dum sia ekzilo kaj ankaŭ poste, Deulofeu vizitis kelkajn muzeojn, templojn kaj monumentojn de diversaj landoj, kie, inter aliaj konkludoj, li deduktis esti trovinta la originon de la romanika arto dum la 9-a jarcento inter Empordà kaj Rosselló, kio estis la origino de tio, kion li nomas la dua ciklo de la okcidenta eŭropa civilizacio, post la unua ciklo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Catalunya i l'Europa futura, (Katalunio kaj la estonta Eŭropo), Barcelono, Llibreria Catalònia, 1934 (prologo de Antoni Rovira i Virgili. Faksimila eldono de 1978).
  • Catalunya 1932-1934 (Katalunio 1932-1934), Barcelono, Llibreria Catalònia, 1935.
  • Química estructural, primera part (Struktura kemio, unua parto), Figueres, Eldonoj de la Lernejo de la Laboro, 1937.
  • L'evolució social (La socia evoluo), Figueres, Edicions de l'Escola del Treball (Eldonoj de la Lernejo de la Laboro), 1937 (ekzistas dua redaktita volumo).
  • La energía atómica al servicio de la química (La atoma energio je la servo de la kemio), kaj La energía atómica y la energía iónica (La atoma energio kaj la iona energio), eldonoj cyclostilitaj de Breviata Médica (medicina servo de informado de la laboratorioj Leti and Uquita), Barcelono, 1949.
  • La Matemática de la Historia (La Matematiko de la Historio), Barcelono, Aymà ed., 1951.
  • La energía atómica al servicio de la química (La atoma energio je la servo de la kemio), Barcelono, Editorial Emporitana, 1952.
  • Europa al desnudo (Elmontrita Eŭropo), Barcelono, Editorial Emporitana, 1954.
  • Nacimiento, grandeza y muerte de las civilizaciones (Naskiĝo, grandeco kaj morto de la civilizacioj), Barcelono, Casa del Libro, 1956 (volumo 1 en la kastilia de la La matematiko de la historio).
  • La matemàtica de la història en la cultura occidental (La matematiko de la historio en la okcidenta kulturo), "Els Autors de l'Ocell de Paper", Barcelono, Editex, 1957.
  • Los grandes errores de la Historia. Del servilismo a la democracia (La grandaj eraroj de la Historio. De la sklavemeco al la demokratio), Barcelono, Aymà ed., 1958 (volumo 2 en la kastilia de La matematiko de la historio).
  • L'Empordà, bressol de l'art romànic (Empordà, lulilo de la romanika arto), Diamond Graphs, Barcelono 1961.
  • El Ampurdán, cuna del arte románico (Empordà, lulilo de la romanika arto), Diamond Graphs, Barcelono 1962.
  • Catalunya, origen de la pintura medieval (Katalunio, origino de la mez-epoka pentraĵo), Select ed., Barcelono 1963.
  • Cataluña, origen de la pintura medieval (Katalunio, origino de la mez-epoka pentraĵo), Select ed., Barcelono 1963.
  • La Matemàtica de la Història (La Matematiko de la Historio), Figueres, Editorial Emporitana, 1967.
  • Pròleg, dins el llibre de Carles Fages de Climent Vilasacra, capital del món, Figueres, ed. Pérgamo, Primera Edició 1967, Segona Edició 1977, Tercera Edició 1993. (prologo, en la libro de Carles Fages de Climent Vilasacra, ĉefurbo de la mondo, Figueres, red. Pérgamo, Unua Eldono 1967, Dua Eldono 1977, Tria Eldono 1993).
  • L'Empordà-Rosselló, bressol de l'escultura romànica (La Empordà-Rosselló, lulilo de la romanika skulptado), Editorial Emporitana, Figueres, 1968 (bildoj de Joaquim Fort de Ribot).
  • Les cultures europees. De la primera onada històrica de gran fragmentació demogràfica (La eŭropaj kulturoj. Pri la unua historia ondo de granda demografia fragmentiĝo), Figueres, Editorial Emporitana 1969 (volumo TRIA en la kataluna de La matematiko de la historio).
  • La pau al món per la Matemàtica de la Història (La paco en la mondo pro la Matematiko de la Historio), Barcelono, ed. Portico, 1970.
  • Naixença, grandesa i mort de les civilitzacions (Naskiĝo, grandeco kaj morto de la civilizacioj), Figueres, Editorial Emporitana, 1970 (volumo UNUA en la kataluna de La matematiko de la historio).
  • El monestir de Sant Pere de Roda. Importància, història i art (La monaĥejo de Sant Pere de Roda. Graveco, historio kaj arto), Figueres, Editorial Emporitana, 1970.
  • Els grans errors de la Història (La grandaj eraroj de la Historio), Figueres, Editorial Emporitana, 1971 (volumeno DUA en la kataluna de La matematiko de la historio).
  • Lluita d'imperis, primera part (persa, macedoni, cartaginès, romà, bizantí) (Batalo de imperioj, unua parto (persa, macedonia, kartaga, roma, bizanca)), Figueres, Editorial Emporitana, 1972 (volumo KVARA en la kataluna de La matematiko de la historio).
  • L'Empordà, bressol de l'art romànic (Empordà, lulilo de la romanika arto), Figueres, Editorial Emporitana, 1972.
  • La paz mundial por la Matemática de la Historia (La mondo paco por la Matematiko de la Historio), Barcelono, ed. Pòrtic Hispànic, 1973.
  • Lluita d'imperis, segona part (teutònic, anglosaxó, polonès, danès, noruec, víking, lituà, suec, moscovita), (Batalo de imperioj, dua parto (teŭtona, anglosaksa, pola, dana, norvega, vikinga, litova, sveda, moskva)), Figueres, Editorial Emporitana, 1973 (volumo KVINA en la kataluna de La matematiko de la historio).
  • El segon cicle europeu. El procés polític i social (La dua eŭropa ciklo. La politika kaj socia procedo), Figueres, Editorial Emporitana, 1974 (volumo KVARA en la kataluna de La matematiko de la historio).
  • Memòries de la revolució, de la guerra i de l'exili (Memoroj de la revolucio, de la milito kaj de la ekzilo), Figueres, Editorial Emporitana, 1975, du volumoj.
  • Paraules preliminars, dins el llibre de Sebastià Delclòs, Guia del romànic de l'Alt Empordà (Preparaj vortoj, en la libro de Sebastià Delclòs, Gvidilo de la Romanika de la Alt Empordà), Figueres, Centre Excursionista Empordanès, 1975.
  • Catalunya, mare de la cultura europea (Katalunio, patrino de la eŭropa kulturo), Figueres, Editorial Emporitana, 1977 (volumo SEPA en la kataluna de La matematiko de la historio).
  • La segona onada imperial a Europa (La dua imperia ondo en Eŭropo), Figueres, Editorial Emporitana, 1977 (volumeno OKA en la kataluna de La matematiko de la historio).
  • Nacimiento, grandeza y muerte de las civilizaciones (Naskiĝo, grandeco kaj morto de la civilizacioj), Buenos Aires, ed. Plus Ultra, 1978 (speciala versio por Sudameriko, prologo de Abelardo F. Gabancho).
  • Les cultures irano-sumèria-caldea, hitita i egípcia (La irano-sumero-ĥaldea, hitita kaj egipta kulturoj), Figueres, realization: Amics de l'Albera i Cap de Creus, Centre Escursionista Empordanès, postmorta eldono 2005 (volumo NAŬA en la kataluna de La matematiko de la historio).
  • Història de l'art universal (Historio de la universala arto). Figueres, realization: Amics de l'Albera i Cap de Creus, Centre Excursionista Empordanès, postmorta eldono oktobro 2008.
  • Articles i altres escrits. Els darrers mots (Artikoloj kaj aliaj skribitaj. La Lasta vortoj). Figueres, realization: Amics de l'Albera i Cap de Creus, Centre Excursionista Empordanès, dezajno kaj viglado: Juli Gutiérrez Deulofeu, postmorta eldono, junio ​​2012.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Alexandre Deulofeu, Figueres, Ajuntament de Figueres, Institut d'Estudis Empordanesos, Patronat Francesc Eiximenis, 2003.
  • Juli Gutiérrez Deulofeu. Alexandre Deulofeu, la Matemàtica de la Història (Alexandre Deulofeu, la Matematiko de la Historio), Barcelono, Llibres de l'índex / Neopàtria, 2004.
  • Enric Pujol, Jordi Casassas, Francesc Roca, Juli Gutiérrez Deulofeu. La Matemàtica de la Història. La teoria cíclica d'Alexandre Deulofeu (La Matematiko de la Historio. La cikla teorio de Alexandre Deulofeu), Figueres, Brau Edicions, 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]