Amazonio (ŝtato)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Amazonio |
| Amazonio Amazonas |
|
| Himno: Himno de la subŝtato de Amazonio | |
| Nomo de la loĝanto: amazonense | |
| Situo | |
| - Regiono | Norda |
| - Limnajbaroj | Rorajmo, Parao, Mato-Groso, Rondonio kaj Akro |
| - Mezoregionoj | 4 |
| - Mikroregionoj | 13 |
| - Municipoj | 62 |
| Ĉefurbo | Manaŭo |
| Registaro | de 2007 ĝis 2011 |
| - Subŝtatestr(in)o | Eduardo BRAGA (PMDB) |
| - Vicsubŝtatestr(in)o | Omar José Abdel AZIZ (PMN) |
| - Federaciaj Deputitoj | 8 |
| - Subŝtataj Deputitoj | 24 |
| Areo | |
| - Entute | 1.570.745,680 km² (1º) |
| Loĝantaro | 2009 |
| - Ĉirkaŭ | 3.393.369 [1] loĝ. (15º) |
| - Loĝdenso | 2,05 loĝ./km² (26º) |
| Ekonomio | 2006 |
| - MEP | R$39.766.086[2] (14º) |
| - MEP per capita | R$11.829 [2] (9º) |
| Sociaj Indikiloj | 2005 |
| - IHD | 0,780 (2005)[3] (13º) – meza |
| - Vivdaŭro | 73,4 jaroj (7º) |
| - Analfabetismo | 7,9% (8º) |
| Horzono | UTC-3 |
| Klimato | Ekvatoria Af, Am |
| Mallongigo | BR-AM |
| Retejo | www.amazonas.am.gov.br |
Amazonio (portugale: Amazonas [amaZOnas]) estas la (aree) plej granda ŝtato de Brazilo. Rimarko: Sylla Chaves (2008, p. 36) proponas la vorton "Amazono" por la ŝtato kaj por la rivero, kaj vorton "Amazonio" por la ekologia regiono.
Ĝi situas nord-okcidente de la lando ĉe rivero Amazono kaj limas al Kolombio kaj Peruo. Ĝi posedas la plej altajn regionojn de Brazilo (monto Pico da Neblina atingas 3.014 m), sed ankaŭ vastajn areojn kun alto de malpli ol 100 m super marnivelo.
Gravaj urboj estas Manaus kaj Manacapuru, Tefé, Parintins kaj Itacoatiara.
La flago estis adoptita per leĝo de la 14-a de januaro 1982. Ĝiaj 25 steloj simbolas la 25 municipojn, en kiujn la provinco estis dividita en 1897. Stelo pli granda simbolas la ĉefurbon Manaus. Du blankaj strioj simbolas esperon kaj ruĝa strio superitajn malfacilaĵojn.
Esperanto en Amazonas[redakti]
En 1945, Sebastião Augusto movadis tie.
Estas nuntempe Esperanto-movado en Manaus kaj Presidente Figueiredo.
Referencoj[redakti]
Eksteraj ligiloj[redakti]
Gubernia pagzaro
http://www.am.gov.br
http://www.nytimes.com/2005/12/11/international/americas/11amazon.html Aartikolo de The New York Times pri trosekeco de 2005
http://www.worldwildlife.org/wildplaces/amazon/index.cfm Amazona arbaro, amazonaj plantoj, amazonaj animaloj
CHAVES, Sylla. "Oportuna poŝvortaro esperanta-portugala. [Sen indiko de loko]: Oportuno, 2008.
|
||||||||||

