Amfispizoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amfispizoj
Strigorĝa amfispizo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Pasereledoj Passerellidae
Genro: Amphispiza
Genroj de subdivizioj

Amphispiza bilineata
Amphispiza belli

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

AmfispizojAmphispiza estas genro de birdoj de la familio de Pasereledoj. Ĝi enhavas nur du speciojn:

La Kvinstria pasero estis iam situa en tiu genro.

Ambaŭ specioj loĝas en sekaj areoj de okcidenta Usono kaj norda Meksiko, sed en diferencaj habitatoj. Ili ofte kuras surgrunde levinte siajn malfermajn vostojn kaj kantas el malaltaj arbustoj. Plenkreskuloj estas blankecaj en ventro kaj grizaj supre kaj en kapo, kun nigrablankaj kapomarkoj. Junuloj estas ege similaj unu al alia, grizecbrunaj supre kaj blankeca sube, kun mallonga strieco en brusto (Howell kaj Webb 1995).

Amphispiza devenas el antikva greka amphi- (αμφι-), "ambaŭflanke" aŭ "ĉirkaŭ", kaj spiza (σπιζα), "fringo", origine aplikata la la Bella amfispizo; ĝi estis tiam konsiderata fringo kaj similas al aliaj fringecaj birdoj de sia teritorio (Holloway 2003).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Holloway, Joel Ellis. (2003) Dictionary of Birds of the United States: Scientific and Common Names. Timber Press, p. 25. ISBN 0-88192-600-0.
  • Howell, Steve N. G.; Webb, Sophie. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, p. 714–715. ISBN 0-19-854012-4.
  • Peterson, Alan P. (Editor). 1999. Zoological Nomenclature Resource (Zoonomen). Konsultita la 2007-07-29.