Andrea Gabrieli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Andrea GABRIELI (naskiĝis ĉirkaŭ 1510, mortis malfrua en 1586) estis italia komponisto kaj orgenisto de la malfrua Renesanco. Li estis la onklo de la iom pli fama Giovanni Gabrieli. Li estis la unua internacia famega membro de la Venecia Skolo de komponistoj, kaj estis ekstreme influa en la disvastigado de la venecia stilo en Italio same kiel en Germanio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Detaloj de la fruaj jaroj de Gabrieli estas nuraj skizaĵoj. Li estis probable indiĝena de Venecio, kaj eble estis lernanto de Adrian Willaert ĉe Baziliko de Sankta Marko tie. Estas sciate, ke li estis orgenisto en Cannaregio en 1557, tempo kiam li konkuris malsukcese prii la posteno de orgenisto ĉe baziliko de Sankta Marko. En 1562 li iris al Germanio, kie li vizitis Frankfurto ĉe Majno kaj Munkenon. Tie li konatiĝis kaj amikiĝis kun Orlando di Lasso. En 1566 li elektiĝis por la posteno de orgenisto ĉe la baziliko de Sankta Marko, unu el la plej prestiĝa muzikaj postenoj en norda Italio. Li tenis ĉi tiun postenon por la restaĵo de sia vivo. Ĉirkaŭ ĉi tiu tempo li akiris, kaj konservis, reputacion kiel unu el la plej belstilaj tiamaj komponistoj. Laborante en la unika akustika spaco de la baziliko de Sankta Marko, li povis disvolvi sian unikan, grandan solenan stilon, kiu estis enorme influa en la disvolvado de la poliĥora stilo kaj la konĉertata idiomo, kiu parte difinis la ekon de la Baroka epoko en muziko.

Liaj devoj ĉe la baziliko de Sankta Marko klare inkluzivis komponadon, ĉar li verkis multajn muzikajn verkojn por solenaj aferoj, kelkaj historie tre interesaj. Li provizis la muzikon por la festoj akompanantaj la celebradon de la venko super la Turkoj en la Batalo de Lepanto (1571). Li ankaŭ komponis muzikon por la vizito de pluraj princoj el Japanio (1586).

Malfrue en sia kariero li ankaŭ iĝis fama kiel instruisto. Elstara inter lia lernantoj estis lia nevo Giovanni Gabrieli, la muzika teoriisto Lodovico Zacconi, Hans Leo Hassler, kiu transportis la koncertatan stilon al Germanio, kaj multaj aliaj.

La dato kaj cirkonstancoj de lia morto ne estas konataj, sed ĉar lia posteno ĉe la baziliko de Sankta Marko repleniĝis ĉe la fino de 1586, kaj granda kvanto da lia muziko eldonigixis postmorte en 1587, oni supozas, ke li mortis en 1586.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Gabrieli estis abunda kaj diverstalenta komponisto, kaj verkis grandan kvanton da muziko, inkluzive sanktan kaj sekularan voĉan muzikon, muzikon por miksaj grupoj de voĉoj kaj instrumentoj, kaj pure instrumentan muzikon. Multe da sia muziko li komponis por la grandega, resonanta spaco de la kirko de Sankta Marko. Liaj verkoj inkluzivis pli ol centon da motetoj kaj madrigaloj, kaj ankaŭ malgrandan nombron da instrumentaj verkoj.

Lia frua stilo, enŝuldiĝa al Cipriano de Rore, kaj la madrigaloj de Gabrieli estas reprezentaj de mezaj jarcentaj direktoj. Eĉ en sia plej frua muziko, tamen, li ŝatis homofonikajn teksojn ĉe klimaksoj, antaŭsignantaj la grandan stilon de liaj malfruaj jaroj. Post kiam li kunvenis kun Lassus en 1562, lia stilo ŝanĝiĝis konsiderinde, kaj la Nederlandano estiĝis la plej forta influo sur li.

Ek de kiam Gabrieli eklaboris ĉe la kirko de Sankta Marko, li ekis forturniĝi el la Franca-Flandra kontrapunkta stilo, kiu dominis la muzikon de la 16-a jarcento, anstataŭe ekspluatante la sonoran grandecon de miksaj instrumentaj kaj voĉaj grupoj ludante antifone en la granda katedralo. Lia muziko de ĉi tiu tempo uzas ripetadon de frazoj kun diferencaj kombinaĵoj de voĉoj ke diferencaj tonaltaj niveloj. Kvankam instrumentado ne estas specife indikita, ĝi povas esti konkludata. Li zorgeme kontrastas tekson kaj sonorecon por formi sekciojn de muziko en maniero, kiu estis unika kaj kiu difinis la Venecian stilon por la sekvanta generacio.

Ne ĉio, kion Gabrieli verkis, estis por la kirko de Sankta Marko, tamen. Li provizis la muzikon por unu el la plej fruaj revivigoj de antikva greka dramo en itala tradukado: Oedipus tyrannus, de Sofoklo, por kiu li verkis la muzikon por la ĥoroj, fiksante apartajn liniojn por diferencaj grupadoj de voĉoj. Ĝi estis surscenigita ĉe Vicenza en 1585.

Evidente Andrea Gabrieli hezitis eldoni multon de sia propra muziko, kaj lia nevo Giovanni Gabrieli eldonis multon de lia muziko post lia morto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Artikolo "Andrea Gabrieli," en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, kompilinto Stanley Sadie. 20-a vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1561591742
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. New York, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0393095304


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]