Aneurin Bevan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
AneurinBevanStatueCardiff20050707 KaihsuTai.jpg

Aneurin "Nye" BEVAN (naskiĝis la 15-an de novembro 1887, mortis la 6-an de julio 1966) estis brita socialista aktivulo.

Li naskiĝis en Tredegar, Kimrio al nekonformistaj gepatroj. Unu el 10 infanoj, li ne sukcesis ĉe la lernejo kaj 13 jaraĝa li eklaboris ĉe la loka Tytryst karbminejo.

Kiel junulo, patro David subtenis la Liberalan Partion sed konvertis al socialismo per la verko de Robert Blatchford kaj aniĝis la Sendependan Laborpartion. Filo Aneurin ankaŭ aniĝis la lokan ministan sindikaton, kaj 19 jaraĝa estis loka sindikatestro kaj bonkonata oratoro. La minejestro taksis lin revoluciulon kaj volis maldungi lin, sed la sindikato asertis pri viktimigo kaj devigis la kompanion redungi lin.

En 1919, per la sindikato, li gajnis stipendion ĉe la Centra Labora Kolegio en Londono kaj trovis intereson pri Karl Marx kaj William Morris kaj venkis sian infanan balbuton. Tamen hejmrevenante en 1921 li ne trovis laboron ĝis 1924 ĉe la Bedwelty Minejo, sed tio fermis post 10 monatoj. En 1925 la amata patro mortis per pulmomalsano.

En 1926 Nye trovis laboron kiel sindikata oficisto je £5 semajne kaj baldaŭ li estris la lokajn ministoj kontraŭ la minejaj kompanioj kaj kiam la Ĝenerala Striko komencis la 3-an de majo 1936, Bevan estis unu el la gvidantoj de la ministoj en Kimrio. La striko daŭris 6 monatojn kaj Bevan ĉefe respondecis por distribui la strikpagon en Tredegar kaj la starigo de la organizo kiu helpis trovi monon kaj mangaĵon por la ministoj.

En 1928 li elektiĝis al Monmouthshire Konsilantaro (angle: County Council) kaj en 1929 eniris Parlamenton kiel la membro por Ebbw Vale. Li forte kontraŭis Winston Churchill, Lloyd George kaj Ramsay MacDonald, kiuj ne subtenis laboristojn, kaj la Laborpartia Margaret Bondfield kiu rifuzis pligrandigi senlaboran pagon. Lia elekta distrikto forte subtenis lin kaj li estis unu el malmultaj Laborpartiaj membroj kiuj sukcesis je la 1931 elekto.

En 1934 Bevan geedziĝis kun socialista parlamentano Jennie Lee. Li frue kontraŭis faŝismon kaj deziris britan subtenon por la hispanaj socialistoj kiujn li vizitis. En 1936 li aniĝis la estraron de la nova socialista ĵurnalo Tribune. Lia agitado pro unuigo de ĉiuj la socialistaj partioj de Eŭropo kondukis al lia mallonga elpelo de la Laborista Partio kun Stafford Cripps kaj aliaj en marto 1939 sed en novembro ili revenis post promeso "ne partopreni kampanjojn kontraŭ la deklarita politiko de la partio"

Li forte kritikis Neville Chamberlain kaj deziris povon por sia estinta malamiko Winston Churchill. Dum la milito li estris la maldekstran flankon en parlamento kaj kontraŭis la Koalician Registaron. Li batalis la fortan cenzuron je radio kaj ĵurnaloj kaj la militan regulon 18B kiu donis al la Enlanda Sekretario la povon enkarcerigi urbanojn sen leĝa proceso. Bevan alvokis la registaron naciigi la minejan industrion kaj deziris Duan Fronton en Okcidenta Europo por helpi Rusion kontraŭ Germanio.

Post la venko de la Laborista Partio en la nacia balotado en 1945 Bevan iĝis Ministro pri Sano kaj Loĝado. Malgraŭ atakoj li enkondukis leĝojn por krei universalan sansistemon, pensionojn, stipendiojn por senlaboruloj kaj poste britoj rajtis ricevi senpagajn vizitojn al kuracistoj, malsanulejoj, dentistoj kaj senpagajn medikamentojn, okulvitrojn ktp.

Bevan rezignis kaj rifuzis servi kiel ministro en 1951 ĉar la registaro de Hugh Gaitskell enkondukis ŝarĝojn por okulvitroj ktp. Samtempe rezignis Harold Wilson kaj John Freeman. Tio kaŭzis spliton en la Laborista Partio kaj dum preskaŭ 5 jaroj Bevan estis la estro de la maldekstrema flanko de la partio. En 1955 Bevan denove kunlaboris kun Gaitskell kaj en 1959 li iĝis vicestro de la partio. Sed povis fari malmulte en tiu pozicio.

Li mortis pro kancero en 1966.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]