Anglalingva Vikipedio

El Vikipedio
(Alidirektita el Angla Vikipedio)
Saltu al: navigado, serĉo
Anglalingva Vikipedio
Wikipedia-logo-v2-en.svg
Wikipedia screenshot.png
Priskribo La ĉefpaĝo de la anglalingva vikipedio
Retadreso en.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo angla
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je 16/06/2013
Artikolnombro 4 258 651
Profundeco 767.4
Paĝoj 30 414 277
Redaktoj 618 758 663
Uzantoj 19 157 284
Aktivaj uzantoj 124 265
Administrantoj 1 446
Dosieroj 809 223
v  d  r
Information icon.svg

La anglalingva Vikipedio (angle English Wikipedia) estas la versio de Vikipedio en la angla lingvo verkata eldono de la libera reta enciklopedio Vikipedio. Fondita la 15-an de januaro 2001 kaj atinginta tri milionojn da artikoloj en aŭgusto 2009,[1] ĝi estis la unua eldono de vikipedio kaj restas la plej larĝa, kun pli ol trioble tiom da artikoloj ol la dua plej granda, la germanlingva vikipedio. Laŭ la stato de majo 2010, 20,9 procentaĵoj de ĉiuj vikipediaj artikoloj apartenas al la anglalingva eldono - tiu nombro pli kaj pli malaltiĝis de pli ol 50 procentaĵoj en 2003, pro la laŭgrada kresko de la alilingvaj vikipediaj eldonoj.[2]

La anglalingva vikipedio la 18-an de januaro 2012 montris nigran protestopaĝon kontraŭ la leĝproponoj SOPA kaj PIPA.

Protesto de la 18-a de januaro 2012[redakti]

La 18-an de januaro 2012, la anglalingva Vikipedio fermiĝis dum 24 horoj por protesti la leĝproponojn SOPA kaj PIPA je la kvina horo matene (UTC) ĝis la kvina matene (UTC) de la sekva tago. Unuafoje la Angla Vikipedio faris tian proteston. La vikipedianoj protestis ĉar se la leĝpropono estus akceptita, la nova leĝo farus gravajn damaĝojn en la libera Interreto.

En la sama tago, multaj alilingvaj Vikipedioj subtenis la proteston de la angla vikipedio per montro de protesta mesaĝo en siaj ĉefpaĝoj. Speciale, la itallingva Vikipedio alidirektigis ĉiun vizitanton al nigra paĝo. La vizitanto tamen povis legi kaj kontribui al la enciklopedio poste. En la nederlandlingva Vikipedio, oni aldonis ke ĉi tiu danĝerigas la interreton kaj ne nur en Ameriko, sed en la tuta mondo. 13 el la 15 plej gravaj Vikipedioj (250 000 artikoloj kaj pli) subtenis la proteston, krom finna kaj la franca vikipedioj.

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]