Arkitekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arĥitekturisto)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Arkitekturisto (apartigilo)
Arĥitekturisto kun desegnotabloj

Arkitekto[1][2][3][4][5], arkitekturisto[6][3], arĥitekto[4]) estas persono kiu profesie projektas konstruaĵojn kaj okupiĝas pri la teknika, scienca, funkcia kaj realiga planado de konstruaĵoj ĉiaspecaj. La baza kompetenteco de la arkitekto estas la - super konstruado leviĝanta - kreado de arkitekturo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En antaŭaj tempoj la arkitektoj havis alian titolon: mastro de konstruado. Ili ricevis tre tradician ĝeneralan edukon. Laŭ malsamaj historiaj epokoj la konstrumastroj devenis de diversaj klasoj kaj medioj. Ekzemple, dum la romia epoko, la konstrumastroj ofte estis armeaj inĝenieroj kaj en la mezepoko la monaĥoj ludis tiun rolon. Ekde la renesanco venis la artistoj, la skulptistoj kaj la sciencistoj.

Ekde la 19-a jarcento, pro la disvolviĝo de la ekonomio kaj tekniko dum la industriiĝo, la profesio arkitekturisto fariĝis aparta akademia fako. Ekestis enorma antaŭeniĝo en la konstruteknologio kaj novspecaj taskoj (apartamentoj, lernejoj, ...) kaŭzis ke duonprofesiaj konstrumastroj ne plu kapablis regi la tutan konstruprocezon. Tiam ekestis lernejoj kaj akademioj por arkitektoj. La komplekseco daŭre kreskadas kaj dum la 20-a jarcento ekestis specialiĝo en diversajn fakojn, interalie urboplanado, pejzaĝo-arkitekturo, arkitekto de interno, konstrufiziko, kaj tiel plu.

Tasko[redakti | redakti fonton]

Arkitekto ricevas taskon por projekti konstruaĵon. La taskodonanto povas esti unuopulo aŭ ampleksa organizaĵo. Iom da ekzemploj de eblaj taskodonantoj: privatulo, iu loĝej-organizanto, urbestraro, asocio, fondaĵoeklezio, estraro de fabriko aŭ entrepreno, registara instanco kaj tiel plu.

La arkitekto post ricevi taskon faras la antaŭprojekton por pludiskuti ĝin kun la investistoj. La arkitekto faras ankaŭ la antaŭkalkuladon de la kostoj. Se la investistoj konsentas, la projekto estas plu ellaborata. Post tiu ĉi fazo, la arkitekto kontaktas entreprenistoj por fari oferton pri la kostoj de la konstruado.

Foje iu instanco petas al diversaj arkitektoj fari skizan projekton. Poste komisiono de la instanco elektas la plej taŭgan ensendaĵon (ofte la ensendaĵo devas esti anonima). La elektito poste ricevas la konkretan taskon.

Alia ebleco estas entreprenisto kiu posedas konstru-areon. Tiu donas taskon al la arkitekto por fari la projekton kaj poste mem konstruas.

Arkitekto respondecas pri la formo, interna divido, konstruado, elektoj de la koloro kaj materialoj, ĉio laŭ la financaj eblecoj kaj la estetikaj deziroj de la taskodonanto.

Desegnado[redakti | redakti fonton]

Depende de la grandeco de la ofico, la arkitekto mem faras la skizon kaj antaŭprojekton aŭ transdonas la taskon al siaj kunlaborantoj. Ĝis preskaŭ la lasta jardeko de la 20-a jarcento, ĉiu desegnado okazis per plumo aŭ krajono, papero, liniilo kaj sur desegnotablo. Poste pli kaj pli oni enkondukis komputilojn kun specialigitaj programoj por projektado.

Gravaj arkitektoj[redakti | redakti fonton]

Antoni Gaudí

Antikvaj[redakti | redakti fonton]

Antemio de Tralles
Isidoro de Mileto
Kalikrato
Vitruvio

5-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Leon Battista Alberti
Donato Bramante
Filippo Brunelleschi
Michelozzo
Leonardo da Vinci

16-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Rodrigo Gil de Hontañón
Juan de Herrera
Mikelanĝelo
Andrea Palladio
Rafaelo
Antonio da Sangallo la Plijuna
Giorgio Vasari

17-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Gian Lorenzo Bernini
Francesco Borromini
Ustad Ahmad Lahauri
Jacques Lemercier
Louis Le Vau

18-a jarcento[redakti | redakti fonton]

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Frédéric Auguste Bartholdi
Pierre Cuypers
Ferdinand Fellner
Eugène Viollet-le-Duc
Otto Wagner
Friedrich Weinbrenner

20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

Alvar Aalto
Santiago Calatrava
Willem Marinus Dudok
Jacques Dupuis
Gustave Eiffel
Antoni Gaudí
Jerzy Gottfried
Walter Gropius
Jules Hardouin-Mansart
Friedensreich Hundertwasser
Rem Koolhaas
Károly Kós (1883-1977)
Le Corbusier
Imre Makovecz
Rafael Moneo
Oscar Niemeyer
Mies van der Rohe
Eero Saarinen
Hans Scharoun
Skidmore, Owings & Merrill
Albert Speer
Rudolf Steiner
Frank Lloyd Wright

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova PIV, paĝo 110
  2. En "Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto", de Erich-Dieter Krause, paĝo 99, kapvorto "Architekt"
  3. 3,0 3,1 En "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch", de Erich-Dieter Krause, paĝo 54
  4. 4,0 4,1 En "Эсперанто-русский словарь", de E.A. Bokarjev, paĝoj 59 kaj 60
  5. Laŭ Francisko Azorín arkitekto estas Persono profesie sin okupanta pri la konstruarto kiel projektisto k. konstrudirektoro. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 21.
  6. Kiel dua traduko en P. Christaller: Deutsch-Esperanto Wörterbuch, 1923, paĝo 38, kapvorto "Architekt"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]