Ardud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ardud
Urbo
urbeto en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Satu Mare
Alinome Erdőd (hungare), Erdeed (germane)
Iama hungara departemento Szatmár
Situo 47° 39′ N, 22° 53′ O (mapo)47.64222222222222.888611111111Koordinatoj: 47° 39′ N, 22° 53′ O (mapo)
Ardud (Rumanio)
Ardud (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 129 m
Poŝtkodo xxxxxx
Loĝantaro 6.231 (en 2011)
Kodo laŭ SIRUTA 136848
vdr

Ardud hungare: Erdőd, germane: Erdeed) estas urbo en Rumanio sude de Satu Mare. Ardud estas kuracbanejo. Administre apartenas al Ardud la vilaĝoj Ardud Vii, Baba Novac, Gerăușa, Mădăras kaj Sărătura.

Ardud situas ĉe la nacia vojo DN19A, kiu ligas ĝin al Satu Mare.

Kun loĝantaro de 6.231 (2011) Ardud estas la plej malgranda urbo de distrikto Satu Mare. Kompare al la censo de 2002 ĝi perdis 255 loĝantojn.

Loĝantaro

En 1910 Erdőd havis 3602 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 4873 (rumanoj, 20 % da hungaroj).

Historio

Ĝia unua skriba mencio estas el 1215. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Erdőd apartenis al Hungario (Szatmár).

Tradicie por Ardud oni uzis ankaŭ la rumanan nomon Pădureni, kiu same kiel la hungara nomo Erdőd rilatas etimologie al "arbaro".

Fonto

Ĝemelkomunumoj

Renomaj personoj

Eventoj

Komunumoj pri erdő (=arbaro) en Hungara reĝlando

Erdőalja Erdőbénye Erdőcsinád Erdőd Erdőfüle Erdőgyarak Erdőhorváti
Erdőkertes Erdőkövesd Erdős Erdőskerek Erdősmárok Erdősmecske Erdőszáda
Erdőszakál Erdőszengyel Erdőszentgyörgy Erdőtarcsa Erdőtelek

Eksteraj ligiloj