Asiria kuirarto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Asiria kuirarto estas kuirarto de la etnaj asirianoj, de orientaj aramelingvaj asiriaj kristanoj en norda Irako[1], nordorienta Sirio, nordokcidenta Irano kaj sudorienta Turkio. Asira kuirarto estas tre simila al aliaj mezorientaj kaj kaŭkazaj kuirartoj kiel ekzemple greka kuirarto, libana kuirarto, turka kuirarto, israela kuirarto kaj armena kuirarto, kun plej multaj pladoj similaj al la kuirartoj de la regiono en kiu tiuj asirianoj vivas kaj devenas. Ĝi estas riĉa je legomoj kaj grenoj, kiel hordeo, viando, tomato, herboj, spicoj, fromaĝo, terpomo kaj ankaŭ fermentitaj laktaĵoj kaj pikloj. Alkoholo, precipe tritika biero, organika vino, kaj arako ankaŭ estas konsumataj.

Rizo estas kutime servata kun ĉiu manĝo akompanata de stufaĵo, kiu tipe verŝiĝas sur la rizon. Teo estas kutime konsumita dum la tuta tago kun aŭ sen manĝetoj, sole aŭ kiel socia trinkaĵo. Fromaĝo, biskvitoj, kukoj, baklavoj aŭ aliaj manĝetoj ofte estas servitaj kune kun la teo kiel aperitivoj. Povas ekzisti dietaj restriktoj dum Karesmo en kiu iuj specoj de manĝaĵoj eble ne estas konsumitaj; ofte signifas best-derivitaj manĝaĵoj[2].

La ĉefa diferenco inter asiraj kaj aliaj mezorientaj kuirartoj estas, ke alkoholo estas sufiĉe populara, kun pluraj tradicioj specife en formo de arako, tritika biero, kaj organika vino reganta inter ili. Male al juda kuirarto kaj islamaj kuirartoj en la regiono, porkaĵoj estas permesataj, ĉar asirianoj estas kristanoj. Tamen ĝi ne estas vaste konsumita en la arabaj landoj, en Turkio aŭ en Irano pro limigoj al disponeblo postulita de la islama plimulto[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Levitt, Aimee, "Enemy Kitchen, a food truck and public art project, serves up hospitality in place of hostility", Chicago Reader. Kontrolita 2018-03-21. (angle)
  2. Pam, Mandel, "An Ancient Empire Gets New Life — on a Food Truck", Jewish in Seattle Magazine, 2017-12-05.
  3. Edelstein, Sari. (2011) Food, Cuisine, and Cultural Competency for Culinary, Hospitality, and Nutrition Professionals. Google Books: Jones & Bartlett Learning, p. 545–552. ISBN 0763759651.