Atlasa cedro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Atlasa cedro
Strobilo kaj pinglaro
Strobilo kaj pinglaro
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Cedro Cedrus
Cedrus atlantica
(Manetti ex Endl.) Carrière, 1855
Sinonimoj

C. libani subsp. atlantica (Endl.) Batt. & Trab.

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La atlasa cedro estas arbospecio hejma en Alĝerio (Tell-Atlaso) kaj en Maroko (en Rif-Montaro, Meza Atlaso, kaj loke en Alta Atlaso) [1]. Plimulto de la nuntempaj fontoj [2][3][4][5][6][7][8][9] pritraktas ĝin kiel diferencan specion Cedrus atlantica, sed iuj fontoj [10][11] konsideras ĝin subspecion de Lebanona cedro (C. libani subsp. atlantica).

Morfologio[redakti | redakti fonton]

La atlasa cedro estas mez-granda ĝis granda arbo, 30–35 m ( malofte 40m ) alta, kun trunka diametro de 1,5–2 m. Pri ĉiuj karakterizoj ĝi multe similas aliajn variaĵojn de la Lebanona cedro; estas malfacile diferencigi ilin. La meznombra strobilo emas esti iome pli malgranda ( kvankam registrita 12 cm, [1] nur malofte pli ol 9 cm longa, kompare kun pli ol 10 cm ĉe C. brevifolia, kaj 12 cm ĉe C. libani) kvankam tiurilate la specioj parte interkovriĝas (ĉiuj strobilolongecoj povas esti tiel mallongaj kiel 6 cm), dum la foliolongeco (10-25 mm) similas tiun de C. libani subsp. stenocoma, laŭ averaĝo pli longa ol C. brevifolia kaj pli mallonga ol C. libani subsp. libani, sed denove kun grava interkovriĝo [1][12][7]. Plie, multaj (sed tute ne ĉiuj) el la kultivitaj arboj havas glaŭkan (bluverdan) foliaron, pli pendbranĉajn ŝosojn, kaj povas havi pli da pingloj en ĉiu pinglokrono; junaj kultivitaj arboj ofte havas pli da leviĝigantajn branĉojn ol multaj kultivitaj C. libani subsp. libani[13].

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Tiu palearktisa arbo konstituas arbarojn sur montaraj flankoj je altecoj de 1 370 ĝis 2 200 m. Tiuj cedraroj ofte estas unuspeciaj, aŭ miksaj kun Numida abio (Abies numidica), junipero, anzino kaj acero. Ili povas prezenti vivmedion por la endanĝerigita magoto (Macaca sylvanus), primato kiu prahistorie havis multe pli vastan distribuon en nordaj Maroko kaj Alĝerio. [14]

Kultivado kaj uzado[redakti | redakti fonton]

Atlasaj cedroj apud Ĥenifro, Maroko

Ĝi estas ĝenerale kultivata je moderaj klimatoj. En ĝardenaj situoj plejofte estas la glaŭkaj formoj kiuj estas plantitaj kiel ornamaj arboj. La glaŭkaj formoj povas esti diferencigitaj kiel kultivara "glauca" grupo. Ankaŭ ekzistas diferencaj habitoj : kolonaj, pendbranĉaj ( "pendula" ), orkolor-foliaj ( "aurea" ) kultivaroj. La atlasa cedro utilas je kultivado ĉar ĝi estas pli rezistema kontraŭ sekaj aŭ varmegaj cirkonstancoj ol plimulto da koniferoj.

Cedraj forstoj, ĉefe kun Cedrus atlantica, estas starigitaj en suda Francujo por produktado de konstruligno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Gaussen, H. (1964). Genre Cedrus. Les Formes Actuelles. Trav. Lab. For. Toulouse T2 V1 11: 295-320
  2. Gymnosperm database Cedrus.
  3. GRIN Taxonomy for Plants Cedrus.
  4. NCBI Taxonomy Browser Cedrus.
  5. Flora of China vol. 4
  6. Qiao, C.-Y., Jin-Hua Ran, Yan Li and Xiao-Quan Wang (2007): Phylogeny and Biogeography of Cedrus (Pinaceae) Inferred from Sequences of Seven Paternal Chloroplast and Maternal Mitochondrial DNA Regions. Annals of Botany 100(3):573-580. Available online
  7. 7,0 7,1 Farjon, A. (1990). Pinaceae. Drawings and Descriptions of the Genera. Koeltz Scientific Books ISBN 3-87429-298-3.
  8. Farjon, A. (2008). A Natural History of Conifers. Timber Press ISBN 978-0-88192-869-3.
  9. Christou, K. A. (1991). The genetic and taxonomic status of Cyprus Cedar, Cedrus brevifolia (Hook.) Henry. Mediterranean Agronomic Institute of Chania, Greece.
  10. Güner, A., Özhatay, N., Ekim, T., & Başer, K. H. C. (ed.). 2000. Flora of Turkey and the East Aegean Islands 11 (Supplement 2): 5–6. Edinburgh University Press. ISBN 0-7486-1409-5
  11. Eckenwalder, J. E. (2009). Conifers of the World: The Complete Reference. Timber Press ISBN 978-0-88192-974-4.
  12. Schwarz, O. (1944). Anatolica. Feddes Repertorium 54: 26-34.
  13. Walters, W. M. (1986). European Garden Flora Vol 1. ISBN 0-521-24859-0.
  14. C. Michael Hogan. 2008. Barbary Macaque: Macaca sylvanus, GlobalTwitcher.com, ed. N. Stromberg

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • france Boudy, P. 1950 : Économie forestière nord-africaine. Tome deuxième. Monographies et traitements des essences forestières. Editions Larose, Paris, 429-638.
  • france Boudy, P. 1958 : Économie forestière nord-africaine. Tome troisième. Description forestière du Maroc. 2e édition.Editions Larose, Paris, 375p.
  • france Boudy, P. 1955 : Économie forestière nord-africaine. Tome quatrième. Description forestière de l'Algérie et de la Tunisie.Editions Larose, Paris, 483p.
  • france Debazac E.F. 1964 : Manuel des conifères, École Nationale des Eaux et Forêts, Nancy, 172 pp., 79-80.
  • france Bienfait, Orane 2012 : Le cèdre de l' Atlas. Ecologie, sylviculture et avenir. Silva Belgica 5/2012 (119), 18-23.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]