Béla Mavrák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Béla Mavrák
Béla Mavrák kaj Yehudi Menuhin
Béla Mavrák kaj Yehudi Menuhin
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de aprilo 1966(nun 1966-04-07)
en Aŭstrio Baden bei Wien (Aŭstrio)
Ŝtataneco Hungario
Subskribo Béla Mavrák
Okupo
Okupo operkantisto • kantisto
TTT
Retejo https://belamavrak.com/
vdr

Béla Mavrák, laŭ hungarlingve kutima nomordo Mavrák Béla estas aŭstriana hungara operkantisto, (tenoro).

Subskribo de Béla Mavrák

Béla Mavrák [1] naskiĝis la 7-an de aprilo 1966 en Baden bei Wien (Aŭstrio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Béla Mavrák naskiĝis en Aŭstrio kiel filo de hungaraj gepatroj. Li frekventis mezlernejon en Zrenjanin (Jugoslavio), sed li prenis ankaŭ pianolecionojn, poste li soldatiĝis. Inter 1989 kaj 1991 li studis en konservatorio (aŭ muzikakademio) de Beogrado, poste en muzikarta universitato de Kolonjo ĝis 1994, kie li ricevis oran diplomon. Pli frue en 1993 li gajnis kantokonkurson en Italio. Post la diplomo la Beograda Ŝtata Operejo dungis lin. En 1995 li partoprenis en festivalo de Salcburgo, post 3 jaroj li aliĝis al pluraj germanaj operejoj. En 2005 li kantadis en la Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ekde la sama jaro li kantas kune kun André Rieu.

El lia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Lia televizia rolo[redakti | redakti fonton]

  • Andre Rieu: Live in Vienna - (2008); li mem

Fontoj[redakti | redakti fonton]