Balatonfenyves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Balatonfenyves (balatonfenjveŝ) estas vilaĝo kaj samtempe feriejo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en Somogy, en subregiono de Fonyód. La nomo signifas: Balatono-pinoarbaro.

Lokomotivo de etfervojo en Balatonfenyves

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ suda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo, aŭtoŝoseo kaj fervojo Budapeŝto-Nagykanizsa.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko apartenis al Fonyód dum la historio. En la 18-a jarcento oni disdonis parcelojn por la malriĉaj vinberistoj, kiuj plantis ankaŭ pinojn. En 1912 nomumis tiun parton Balatonfenyves. Tiutempe oni konstruis ripozdomojn ĉe la Balatono. En 1933 la tiama vilaĝparto ricevis la rangon feriejo. Balatonfenyves ricevis rangon municipo en 1991.

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

  • industria etfervojo, nun unusola en Hungario

Ĝemelkomunumoj[redakti | redakti fonton]