Balatonszemes
Balatonszemes (balatonsemeŝ) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Balatonföldvár. Oni nomas ĝin mallonge Szemes kaj tiu vilaĝo apartenas al la plej konataj feriejoj.
Bazaj informoj
- Areo: 36 km²
- Loĝantaro: 1650
- Poŝtkodo: 8636
- Telefonprefikso: 84
Situo
La vilaĝo situas laŭ suda bordo de Balatono (kontraŭe troviĝas Zánka), laŭ ĉefvojo, aŭtoŝoseo kaj fervojo Budapeŝto-Nagykanizsa. La ĉefurbo troviĝas 130 km-ojn for.
Historio
La vilaĝo estis loĝata jam dum la ferepoko, pote alvenis keltoj kaj romianoj. La unua mencio devenis el la 11-a jarcento. Dum la mezepoko terfortikaĵo defendis la regionon kaj la komercan vojon. Fine de la 18-a jarcento feriejo formiĝis. En 1913 haveno konstruiĝis. Dum la socialismo feriejo por sovetiaj infanoj formiĝis.
Vidindaĵoj
- Restoracio "Kistücsök"
- romanika katolika preĝejo el la 12-a jarcento, en 1325 gotikiĝis, en 1740 barokiĝis, en 1972 renoviĝis
- kastelo de Hunyady
- grenejo el la 18a jarcento
- Poŝta Muzeo en Balatonszemes en baroka poŝta ĉevaloŝanĝejo
- memordomo pri Zoltán Latinovits
- ruinaĵoj de preĝejo el la 13-a jarcento, abatejo el la 14-a jarcento
Famuloj
- aktoro Zoltán Latinovits (1931–1976) longe pasis tie tempojn ĝis sia morto
- en Balatonszemes mortis bestkuracisto János Mócsy